Kanariaj Insuloj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kanarioj)
Jump to navigation Jump to search

<choose><option>

VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option><option>

¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option></choose>

"Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Mi ne sciis tion"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri kanaria ekonomia krizo

"Kiel vi estas laborema ,senlaca homo -esperantisto !"

~ virino pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Quale vi savas me habitas en Kanarii, ed ube esas Kanarii?"

~ idisto pri Kanarioj

"Mi opinias ke ni ne bezonas la unuan linion"

~ Marcos Cramer pri ĉi tiu artikolo

Kanariaj Insuloj estas hispana insularo, kie oni parolas la kanarian lingvon. Ili konsistigas kelkaj insuloj ne malproksimaj de Afriko, sur kiuj blovas mildaj ventoj, falas moderaj pluvoj kaj freŝigaj rosoj; la grundo estas fekundega; la sezonoj estas tiel similaj, ke ili estas kvazaŭ unu seninterrompa printempo; la humidigaj pluvoj nutras freŝan kaj vigloriĉan vegetaĵaron.

La insularon envolviĝas per freŝigaj aeroj kaj humidiĝis per pluvetoj kaj rosoj. Poetoj kantas iliajn virgulinojn, kiuj gardas orajn pomojn; navigistoj en mirego raportas la ĉielecon de tiu tero.

Origino

Kiam Atlantido malaperis, postrestis nur iliaj nealireblaj klifoj. Tiuj formis belegajn insulojn, kie bele kantas la kanarioj. La kanariaj prakulturoj izole apartiĝis kaj malkonektiĝis disde siaj prafontoj, ĉar ili estas insuloj de la Feliĉo, el kiuj estas plej bone ne reveni. Poste tamen ili tute forgesis la navigarton kaj retroiris al edena kulturo, en kiu ili vivis ĝis la komenco de la 16-a jarcento.

La mitoj ŝveligis la velojn de la unuaj barkoj, kiuj transiris la Heraklajn Kolonojn. Sur la lipoj de la plej maltimaj navigistoj ekvenis al la klasika mondo la Kanaria Insularo. Antaŭe la mistero ĉiam trairis ĝian latitudon. La preludo de ĝia ekkono havis mitan muzikigon. Al la Elizea Kamparo, kies aero ĉiam estis hele pura kaj freŝigita de oceanaj zefiroj, Zeŭso sendis Menelaon; al tiu lando, kiu laŭ la homera geografio troviĝas ĉe la rando de la mondo, neniam alvenas Vintro. Por Herodoto la mondo finiĝis ĉe la Ĝardeno de la Hesperidinoj, kie leviĝas Atlanto, la konusa monto, subtenilo de la ĉielo. Tie la maro jam ne estis navigebla, kaj tie la filinoj de Atlanto kaj de Hespero gardadis la orajn pomojn; tie luktis Heraklo kontraŭ la Drako kaj prenis la orpomojn, kiujn li donacis al Atena... Kaj ie-tie, laŭ diro de Platono, Atlantiso alfundiĝis dum unu tago kaj unu terurega nokto, postlasante en sia loko danĝeroplenan maron...

Kiam Plutarĥo rakontis la vivon de Sertorio, li aldonis ion, kion kuraĝaj sudiberiaj navigistoj informis al la biografiato, jarcenton antaŭ nia erao, pri tiu lando: ke ĝin konsistigas kelkaj insuloj ne malproksimaj de Afriko, sur kiuj blovas mildaj ventoj, falas moderaj pluvoj kaj freŝigaj rosoj; ke ĝia grundo estas fekundega; ke la sezonoj estas tiel similaj, ke ili estas kvazaŭ unu seninterrompa printempo; ke la humidigaj pluvoj nutras freŝan kaj vigloriĉan vegetaĵaron... Nedubeble, por la navigistoj, kiuj rakontis al Sertorio, Homero pravis kaj tiuj insuloj fakte estis la Elizea Kamparo.

Per tiu unua dokumento la Kanaria Arkipelago atingis la sojlon de la okcidenta historio. Ĝis tiam ia mito lulis la Insularon tien kaj reen, envolvis ĝin per freŝigaj aeroj kaj humidigis per pluvoj kaj rosoj. Kiam Atlantiso malaperis, postrestis nur nealireblaj klifoj. La Insularo de la Beatuloj, helene Haj ton Makaron Nésoj, la Insuloj de la Feliĉo, latine Fortunatae Insulae, ekdisiris en la famon... Prapoeto kantis la virgulinojn, kiuj gardis la orajn pomojn; pranavigistoj en mirego raportis la ĉielecon de tiu tero, kie leviĝis la monto Atlanto kaj kiu sidis ĉe la rando de la Tenebra Maro. Kaj ĝuste en tiu punkto komenciĝis la historio.

La tradoj, la marfluoj, la tajdoj helpis pramaristojn albordi la Insulojn; sed ĝuste la tradoj, la marfluoj kaj la tajdoj treege malhelpis ilian revenon. Facila estis la irvojo, penege malfacila la revenvojaĝo. Ĉiam kunĉirkaŭis la mistero, ĉar ja, kiu ne revenis, tiu ne parolis. Tiel do, akorde kun tia geografio, la kanariaj prakulturoj izole apartiĝis kaj malkonektiĝis disde siaj prafontoj, kaj certe ankaŭ pro tio ĉirkaŭ la Insuloj tiel prafrue ektremadis la klasikaj mitoj... Insuloj de la Feliĉo, el kiuj estas plej bone ne reveni. Eble ankaŭ pro tio naskiĝis la legendo pri la Tenebra Maro, kun densaj akvoj, kun vakaj horizontoj, de kie oni ne plu revenas. La pranavigistoj, kiuj sukcesis reatingi siajn havenojn, rakontis, kiel la barko iĝis apenaŭ manovrebla dum la vojaĝtagoj de la reveno, sed plezure memoris, kiel facile ĝi glitis dum la irado al tiuj insuloj kuŝantaj sub la plej mildaj lumoj de la sunsubirejo...

Kiam la maristoj de la maŭretania reĝo Jubo vizitis la Insulojn, ankoraŭ antaŭ nia erao, tie jam troviĝis loĝantoj. Denove la mistero vualas la manieron, kiel la homoj atingis la Arĥipelagon. Nepre ili devis veni transirante la maron, sed la kielon tre verŝajne ĉiam akompanos demandosigno. Poste tamen ili tute forgesis la navigarton kaj retroiris al neolitika kulturo, en kiu ili vivis ĝis la komenco de la 16a jarcento. Sed ĝuste de la momento, kiam fenicoj, helenoj, maŭretanoj kaj aliaj pranavigistaj popoloj komencis fiksi la realan geografion de Kanarioj, jen la Insuloj, jam poreterne tuŝitaj de mita vagemo, komencis tiun duoblan vivon, kiu konsistas senĉese krozi al ĉiuj terrandoj kaj samtempe senmove resti sur la loko, kie ilin naskis la pravulkanoj.

La draka sango

La drako estas terciara besto, kies plej proksimaj parencoj, la dinosaŭroj troviĝas en la miocena kaj pliocena faŭnoj, kiuj iam kovris la sudon de Francujo, kie nun la drakoj troviĝas nur fosilie. Kiel venis tiu besto al la insuloj? Laŭ kiu vojo? Per kiaj rimedoj? Geologoj kaj sciencistoj starigis tiel malsamajn hipotezojn, ke oni povas pensi, ke, kiel la sekretoj pri la pramitiĝo de la Arĥipelago, pri la geologia formiĝo, pri la deveno de la unuaj loĝantoj, same ankaŭ la klarigo pri la estiĝo de la faŭno restos poreterne kaŝita. Ne vane do jam poetoj baptokantas la regionon Insuloj de la Misteroj...

Ilia sango estis jam komerca objekto por fenicoj kaj kartaganoj. La mirakla prestiĝo de la draksango vojaĝigis la famon de la Insuloj dum la klasika antikveco kaj tra la tuta mezepoko; ĝin konis la tualetejoj de la romanaj matronoj kaj dum la mezepoko oni konsideris ĝin magia drogo por kuraci multenombrajn malsanojn, inter ili la terure hidan lepron. Kiam meze de la 14-a jarcento eŭropa ŝipo vizitis la Insularon, unu el la kronikistoj de la ekspedicio rakontis, ke la indiĝenoj alportis figojn kaj draksangon en abundo kaj ke la draksango valoris pli ol 200 bonajn ormonerojn, eĉ se la insulanoj interŝanĝe ricevis objektojn, kiuj apenaŭ valorus du kuprajn monerojn. Dum jarcentoj multaj vojaĝistoj parolis pri la draksango, kaj unu, kiu vizitis la urbon La Laguna en 1804, diris, ke en tiea monaĥejo ĉarmaj monaĥinoj proponis al li kontraŭ sovaĝa seksumado paketojn kun ruĝa rezino, reklamante ĝin tre taŭga por seksmalforto: ankoraŭ tiel malfrue kuntrenis sian famon la draksango, ĉar ja pri ĝi temis.

La Princa Vino

En la komenco de la 16-a jc. aperis en la Arĥipelago kelkaj vitbranĉoj el la insulo Kreto; denove la mediteranea mesaĝo ekfloris sur la Insularo; la vulkanaj sabloj de la mita tero nun nutris vinbertrunkojn, kaj la aero parfumiĝis je mostodoro. Kaj denove Kanarioj migris tra la mondo, nun en akompano de la famega vino malvazio, kiu montris sian luman helon en la plej riĉe facetitaj kristaloj de Eŭropo. Princovino kaj mem vinprinco, kun ĝi la Insuloj trakuris tutan Eŭropon kaj ĝisiris Amerikon, La jarcentoj 16-a, 17-a kaj 18-a ĉie odoris je kanariaj vinoj. Protagonistoj de verkoj de Shakespeare ebriiĝis per la aroma veninta de la Insuloj, "vino mirige penetrema, kiu parfumas la sangon". Eĉ mem piratoj multfoje rondiris la Insulojn ĉefe pro la vino: Francis Drake ludis en 1585 atakon nur por kaperi 1000 insulajn vinbotelojn. Voltaire ĝin laŭdis; Walter Scot elektis la plej riĉan vazaron por ĝui la delican malvazion... Post la aroma malvazio parfumis la beletrajn pokalojn de la plej renomaj okcidentaj verkistoj.

Lingvoj

Pioniroj de E estis en 1905 en Las Palmas Alfred­o Cabrera, A. Rodriguez Alvarez, F. Gonzales Correa kaj en 1907 en La­guna E. Rivero kaj S. Ferreira, fondintaj la unuan E grupon. Laŭ la Diet­terle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 same en 3 lokoj.

en:Canary Islands es:Islas Canarias pl:Wyspy Kanaryjskie pt:Ilhas Canárias