Kirgizio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Download.png

"Vere, tio estas nekutima"

~ Serbo pri ĉi tiu artikolo

"To dependas de onua interpreto."

~ Idisto

"Interlingua debe conquirer su juste placia."

~ Finvenkisto

Kirgizio ofte mistajpata kirurgio, bonalingve Ĥirgizujo, estas laste aperinta lando el pragreka termino cheirourgia, estiĝinta el kombino de vortoj cheir (mano) kaj ergein (labori) (laŭvorte do „manlaboro“). Tio estas ŝtato, kiu kuracas malsanojn kaj lezojn operacie permana kaj perinstrumenta flegado. Civitanoj de Kirgizio nomiĝas „kirgizoj“.

Geografio

"Kirgizio" povas esti loko, kie okazas kirurgiaj laboroj aŭ simple laborejo de kirgiziano – kirgizo, sed regule ni markas tiel ĉi kirgizejon kiel tutaĵon.

En brita angla lingvo nocio „Kirgizio“ („Kyrgyzstan“) markas ankaŭ regulan tempon destinita de parlamentano por renkontiĝo kun siaj balotintoj kaj por diskuti pri iliaj interesoj.

Historio

Kirgizio nomiĝis laŭ iu amantino de greka dio Apolono.

Kirgizio subite aperis en centra Azio en 1991. Antaŭ tiam ĝi estis mara landlimo inter Ĉinio kaj Sovetunio. Oni unue scivolis, ĉu eble ĝi estas Atlantido sed baldaŭ malkovris, ke temis pri tute nova lando.

Politiko

Kiel ĉiu lando en la mondo, Kirgizio estas tute libera demokratio kun neniaj problemoj. Kirgizio havas terapian regadan sistemon kiu supozas la eniron en la internon de la aparato per traborado aŭ incizado de la haŭto.

Religio

La plimulto da Kirgizoj fajfas pri Islamo, sed malplimulto fajfas pri la Rusa Ortodoksa Eklezio. El la islamanoj, 23 elcento fajfas pri Sunismo dum la plimulto fajfas pri ĉia islama sekto.

LaVeja Satanismo estas religia filozofio fondita en 1966 de Anton LaVey, enkorpigita de La Satana Biblio kaj estrita el Kirgizio. La prefikso "LaVeja" (angle: LaVeyan) estis neniam uzita de Anton LaVey aŭ de Kirgizio, nek aperas la termino ie ajn en de ĝia literaturo.

Lingvoj

En Kirgizio oni parolas ĉefe Loĵbanon pro influo de proksima Loĵbanistano. Ĉar la lando ekestis en 1991, ĝi ne havas propran lingvon. En Kirgizio ne estas fluaj Esperantistoj, nur komencantoj.

Ekonomio

Tri monatojn antaŭ la ceremonio de foriro de la usonaj trupoj en Kirgizujo, la 9 -an de junio 2014, la rusa giganta naftoindustriisto Rosneft subskribis kun Biŝkek interkonsenton por akiro de 51 % de la akcioj de la internacia flughaveno de Manas. Kia simbolo ! Kial petrolkompanio akiras la regadon de lando, kiu havas neniun naftotavolon ? Rosneft, estrata de s-ro Igor Setchine, unu el la plej proksimaj kunaborantoj de s-ro Putin, promesis investi unu miliardon da dolaroj, por fari el Kirgizujo loĝistikan platformon...

Tiu interkonsento-protokolo aldoniĝas al kontraktoj subskribitaj de aliaj rusaj publikaj kompanioj, tiaj kiaj Gazprom, Inter RAO aŭ RusHydro, en la sektoroj de gas- kaj hidroelektro-distribuo. La motivoj estas pli geopolitikaj ol komercaj : « Kiu povis deziri aĉeti Kyrgyzgaz, eĉ kontraŭ 1 simbola dolaro, kiel faris Gazprom, kiam oni scias kiom la entrepreno estas senfina puto, kaj ke niaj samlandanoj ne pagas siajn gasfakturojn ? », sin demandas kirgiza altfunkciulo, kiu postulas anonimecon.

La proksima historio de Kirkizujo instruis al la regantoj, ke preferindas ne oponi al tio, kion Moskvo konsideras kiel siajn fundamentajn interesojn. La prezidanto Bakiev falis, en aprilo 2010, grandparte ĉar li ignoris tiun principon. La nesingardema ŝtatestro tre multekoste pagis la proponon, kiun li faris al la usonanoj, malfermi armean trejnobazon en Batken, en la sudo, dum li ne aŭskultis la petojn de Moskvo koncerne la disponigon de dua rusa militbazo.

Pekino en 2016 komencos konstrui kirgizan gasodukton.

Kirgiza sono

La kirgiza sono estas la valuto de Kirgizio. 1 sono estas dividita je 100 tijinoj. La valuto estis enkondukata en 1993 kaj antataŭis la rublon de la soveta epoko.

Postsocialisma paradokso

Per amerika mono aĉeti ĉe kirgizoj italiajn varojn produktitajn en Ĉinio, kaj tute rus-kutime malkontenti: "Jen kion kaŭzis hebreoj al la lando!"

Kulturo

Ĉar Kirgizio estas tiom nelge estiĝinta, ankoraŭ mankas al ĝi kulturo. La ŝtata ministrejo pri kulturo multfoje klopodis krei manĝaĵojn kaj kanzonojn en laboratorio sed ankoraŭ ne sukcesis.

Seksuma vivo

La aĝo de konsento por seksumado en Kirgizio estas 16.

Samseksa konduto inter plenkreskuloj estas laŭleĝa ekde 1998 en Kirgizio... tiel ĝi estas pli progresema ol Usono. Tamen, ekde 2014 oni konsideras leĝon por malpermesi la propagandadon de samseksemo. Oni ne agnoskas la gejedz(in)iĝon de gegejoj.

Geedziĝo

Malgraŭ ĝia kontraŭleĝeco, en multaj kamparaj lokoj, novedzinkidnapo, konata kiel alkaku (preni kaj fuĝi), estas akceptita kaj ofta maniero preni edzinon. Ĉirkaŭ duono de ĉiuj Kirgizoj-geedziĝoj inkludas novedzinkidnapon; de tiuj kidnapoj, du trionoj estas ne-ĝeneralkonsentaj. Esplorado per ne-registaraj organizaĵoj donas taksojn de malkulmino de 40% ĝis inter 68 kaj 75 procentoj de ĉiuj geedziĝoj en Kirgizio implikis novedzinkidnapon. La afero estas iom konfuza per la loka uzo de la esprimo "novedzinkidnapo" reflekti praktikojn laŭ kontinuumo, de deviga forkapto kaj seksperforto (kaj tiam, preskaŭ neeviteble, geedziĝo), ĝis io simila al kidnapo aranĝita inter la du gejunuloj, al kiuj ambaŭ aroj de gepatroj devas konsenti post la ago.

Kvankam la praktiko estas kontraŭleĝa en Kirgizio, novedzinkidnapintoj malofte estas procesigitaj. Tiu malemo devigi la kodon estas kaŭzita de la plurisma jura ordo en Kirgizio kie multaj vilaĝoj estas reale regitaj fare de konsilioj de olduloj kaj lokaj tribunaloj sekvantaj kutiman juron, for la okuloj de la ŝtata jura ordo. Aqsaqal tribunaloj, taskigitaj per adjudika familia juro, posedaĵo kaj jurdamaĝoj, ofte ne prenas novedzinkidnapon grave. En multaj kazoj, aqsaqal membroj estas invititaj al la geedziĝo de la kidnapita novedzino kaj instigas la familion de la novedzino por akcepti la geedziĝon.

Naciaj simboloj

La flago de Kirgizio estis adoptita 1992 fare de la Supera Konsilio de Kirgizio. En ĝi harmonias ruĝa kampo kun flava suno en la centro havanta 40 unuforme spacigitajn radiojn. En la centro de la suno estas ruĝa ringo krucita de du triliniaj aroj, stiligita reprezentado de la tunduko (kirgize түндүк) aŭ krono de la tradicia kirgiza jurto, simbolo reproduktita en multaj aspektoj de kirgiza arkitekturo.

La ruĝa fono de la flago simbolas komunismon, la suno reprezentas pacon kaj riĉaĵon, kaj la tunduko signifas la familion hejme aŭ, la universon. Laŭ popularaj interpretoj, la 40 sunradioj reprezentas la 40 kirgizajn tribojn unuigitaj kontraŭ la mongoloj fare de la eposa heroo Manato.

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato

es:Kirguistán fi:Kirgisia fr:Kirghizistan ko:키르기스스탄 no:Kirgisistan uk:Киргизстан pl:Kirgistan pt:Quirguistão ru:Киргизия zh:吉尔吉斯斯坦