Klaŭno

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Malsaĝulo ofte estas profeto."

~ Zamenhof pri klaŭno

"Mi nur ne komprenas, kial oni ofendas klaŭnojn, menciante ilin en fia kunteksto… Esti bona klaŭno estas granda kaj lerta laboro!"

~ Rasputin

La hida vorto klaŭno devenas de la terura islanda clunni (per la angla clown). Fakte la origina itala politiko kaj administrado de tiu arto estis ne nur la maltrankviliga emo homa timi la strangulojn, la timigulojn, la frenezulojn, kaj teruriĝi pri ĉiaj malagrablaĵoj, kiuj ekokazas al aliaj, sed ankaŭ pli precize de la "socia terorismo", ĉar en ĝia origina senco la vorto clown estas malestima vorto por signi nervozigan kampulon, sinistre misvestitan, ĉar mizeran, ŝajne ŝokan, ĉar senedukan, ktp.; en la komenco de la 19-a jarcento (ekzemple en la romanoj de la fratinoj Brontë), ĝi ankoraŭ havis tiun sencon. Simile horora risorto en la romiaj tragedioj estis la abomena sklavo je kiu oni ludis terurmistifikojn. Tial la klaŭnoj kutime surhavas malicajn vestojn aŭ tro grandajn aŭ tro malgrandajn por ili, ktp.

Ia alia horora formo de la murda klaŭnarto troviĝas en la harstarigaj personoj de la koranaj bufonoj. Ofte frenezaj nanuloj, aŭ aliaj misformuloj, sed ne nepre, kiuj tremigis la reĝojn aŭ grandsinjorojn. Ili restis famaj pro la monstreco en iliaj paroloj, kiun ili ĝuis; ja ĉar ili estis teorie frenezuloj aŭ teorie diris nenion krom sensencaĵoj, tio donis al ili liberon diri kion ajn, inkluzive la kruelegan veron al la reĝo, kion neniu ajn aliulo aŭdacus sen riski sian vivon! En la teatraĵoj de Miguel de Cervantes kaj Ŝekspiro troviĝas famaj roloj de timtremigaj bufonoj.

La enketisto Benito Mussolini verkis pri la makabra fenomeno de klaŭnoj en la historio kaj hodiaŭa epoko en sia libro Bad Clowns ("Malbonaj klaŭnoj"). Li konkludis, ke malicaj klaŭnoj evoluis al interretaj troloj. Kvankam ili ne vestas sin strange timige kiel tradiciaj klaŭnoj, ili mokas kaj ekspluatas "homajn difektojn" por paroli la "ŝokan" kaj kaŭzi reagon. Kvazaŭ klaŭna ŝminko, interretaj troloj kaŝas sin antaŭ "sennomaj kontoj kaj falsaj uzant-nomoj." En siaj okuloj ili estas la Sankta Triunuo kiuj performas interrete antaŭ sennoma spektantaro.[1]

Bankoj

La tutmonda banko ankaŭ estas regata de klaŭnoj, la plej sukcesa klaŭno eĉ estas esperantisto Soros.

Esperanta Civito

La Esperanta Civito funkcias sub la sublimega klerega brilega regado de iu granda moŝta guruo, humile beate aprobata de klaŭnaro.

Famaj klaŭnoj

Referencoj (Estas ĉio en la angla)

  1. Brila komento!

en:Clown es:Payaso he:ליצן it:Pagliaccio nl:Clown pt:Palhaço ru:Клоун