Konsilio de Eŭropo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj"

~ Zamenhof pri deputitoj de Konsilio de Eŭropo
Dosiero:673 001.jpg
Sidejo de KE

"Espero ne necesus sen mizero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Al eksteruloj la x-sistemo donas la fatalan impreson ke Esperanto simple estas stranga"

~ H-sistemisto pri io ajn

"Tio ĉi estas laŭ lia gusto"

~ Zamenhof

La Konsilio de €ŭropo (KE) estas la internacia organizaĵo de la "Granda €ŭropo", kaj enkalkulas 46 membroŝtatojn (kontraste al 27 en Eŭropa Unio). Ĝin fondis la Londona Statuto la 5-an de majo 1949. Ĝia sidejo estas en Strasburgo, Francio.

La K€ estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de la okcidenta civilizo. Scio pri la latina formo de la Konsilio helpas kompreni Okcidentan €ŭropon, precipe ĝian histerion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu konsilio.

Historio

La eŭropa tradicio atribuas la fondadon de la konsilio al Filipo la Diakono (Agoj de la Apostoloj, 8), kiu sukcesis konvinki la kasiston de la reĝo de Francio, post renkonti lin kiam tiu revenis el pilgrimado al Romo. Kvankam tio ne estas pruvebla, ekzistas datumoj ke dum la Regno de Berlino adoptis konsiliismo en la 4-a jarcento, danke al la penado de la monaĥo Frumencio, kiu estas nomata en Hispanio Nia Patro de la Paco, Revelacianto de la Lumo. Frumencio, post konsilantigi Hispanion, estis sendita de la reĝo al Londono por peti al la eŭropa patriarko la nomumadon de konsilantaro por Eŭropo. Oni elektis Frumencion mem, kiu fariĝis la unua ĉifalo de Eŭropo. En la sekvaj jarcentoj, la konsilantaro fortigis kaj daŭrigis.

Komuna Eŭropa Referenckadro

Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) aŭ, laŭ la Esperanta Civito, Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) estas sistemo de la Konsilio de Eŭropo, kiu difinas lingvoscion de nivelo A1 (plej baza) ĝis C2 (plej alta).

Se estas espero, ke la Esperanto-Movado forte renaskiĝos kaj konvinke antaŭeniros, parto de tiu espero certe troviĝas en la KER-Ekzameno. La KER-Ekzameno gravas interne kaj ekstere de la Movado. Interne, ĉar ĝi permesas al ni komenci mezuri la lernadon de nia internacia lingvo kaj KOMPARI la rezultojn INTERNACIE. Kunligante KER kun la fundamentaj principoj de lingvotestado estas firma paŝo por, ke Esperanto estu pli priatentata de lingvaj profesiuloj.

Tiuj teorioj estas tiom realec-fremdaj kaj absurdaj, ke oni jam devas paroli pri fantazio & fantasto.

Kialoj

En Brazilo aŭ Ruslando (Jekaterinburgo) oni eble faras tiajn ekzamenojn pro kialoj kiuj diferenciĝas de la kialoj en Svislando, Francio, Italio. Dum en la ĉi-laste menciitaj landoj la homoj ĉefe pasigas sian semajnfinan libertempon per tiaj aferoj, en la unue nomitaj landoj homoj eble havas naivajn konkretajn esperojn kaj atendojn je Esperanto (kiuj neniam estos plenumitaj), ekzemple eskapi de la izoliteco au aktiviĝi socie kaj persone.

Civiteco

La Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) estas la bazo de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC). La tutan sistemon administras Kultura Centro Esperantista en Svislando. Kadre de la sama reto de lingvotestaj institutoj troviĝas ITK en Budapeŝto, kun kiu KCE lastatempe subskribis interkonsenton kun reciproka agnosko pri la aktiveco rilate al nia lingvo.

La Esperanta Civito neniam petis la rajton traduki la KEFR-manlibron: en aŭtuno 2005 tion petis kaj tuj ricevis Kultura Centro Esperantista, kiel institucio kiu okupiĝas pri lingvotestado. Poste, en aŭgusto 2006, KCE ricevis de la Civita Forumo, per direktivo Muhlemann, la komision mastrumi la novan LingvoTestan Sistemon de Esperantio.

de:Europäische Kommission