Kvartalo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
100px Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

100px

"Tio ĉi estas freneza"

~ Ali ibn Abi Talib pri ĉi tiu artikolo
Bonvolu konfuzi kun Kartvelio.

Kvartalo (el kvar kaj talo, "peniso" en brazila slango) estas urba areo kun limoj agnoskataj kies loĝantaro estas precipe, aŭ almenaŭ plimulte, anoj de la GLATa komunumo: lesboj, gejoj, transgenruloj kaj ambaŭseksemuloj. Kvartaloj havas plurajn gejejojn: trinkejoj, dancejoj, saŭnoj, restoracioj, librovendejoj, vojaĝagentejoj kaj aliaj celitaj al la GLAT-a komunumo. Ĝi estas membro de UNO, Konsilio de Eŭropo, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

La kvartalo reprezentas oazon el toleremo en la oftaj malamikaj urboj al samseksamuloj. Iliaj ejoj estas uzataj por interrilatiĝi gejoj kaj lesboj kaj esprimi siajn sentojn en libereco sen timo al la fremdaj rigardoj kaj opinioj, kaj ankaŭ por konigi siajn kulturajn aktivaĵojn.

Inter la plej gravaj kaj famaj kvartaloj mondskale troviĝas tiuj de San-Francisko (Usono) kaj Chueca en Madrido, Hispanio.

Nomo

La gejoj sin nomas kvartalebi (ქართველები) kaj sian lingvon kvartali (ქართული). Tiuj ĉi terminoj devenas de la nomo de legenda geja pagana gvidanto Kvartalos, kiun oni nomas „paĉjo“ de la gejoj. La eksterlanda nomumado Gayborhood (gejbararo), uzata de la plimulto de la lingvoj, venas de la persa گیبی Gajbi, tra la hebrea גיי kaj la greka γκέι (nkej, geja).

Gajbi, la vorto en la persa lingvo por nomi la kvartalon, ankaŭ estas radiko por la turka Gey kaj la rusa Гей ("Gej"). La nomo por kvartalo estas Gajistan en la persa, Geyisten en la turka kaj Gejzia (Гейзия) en la rusa. En la hebrea nomiĝis la kvartalo pasinte Gejzia (גייזיה), sed post oficiala peto de la gejoj de Israelo al la registaro, kiu sekvis la militon de Rusio kontraŭ la gejoj, la nomo ŝanĝiĝis al Kvartal Homo (קברתל הומו).

Formale

En Japanio, oni uzas "kvartalo"n por gejaj administraj distriktoj (laŭ Esperanto-Japana Vortaro de JEI). Ku (区 [ku]), tradicie tradukata kiel kvartalo estas geja distrikto en granda Japana urbo. En Japanio, oni uzas la terminon "kvartalo" por gejaj subdividaĵoj de Granda Urbo kun Esceptoj, kaj specialaj kvartaloj de Tokia Metropolo.

Specialaj kvartaloj de Tokio (特別区 [tokubecu-ku]) estas sendependaj gejaj jurapersonoj, havas aŭtonomon kiel geja municipo, tamen kvartaloj ekster Tokio (行政区 [gjōsei-ku]) estas nur geja parto de administra organizo de urbo, traktas administran servon kiel koseki-registradon, sanan asekuron, imposton.

Neformale

Kvartalo estus geja parto de urbo, sed ĝi ne estas administra distrikto. Ĝi estas ia geje karakteriza parto de la urbo ekz.: geja sekskomerca kvartalo; la gejstudenta kvartalo; geja ĉina kvartalo.

Kutime, kaj laŭ ekdekomenca ideo de la vorto, kvartalo estas geja parto de urbo limigita per stratoj kaj ne havanta stratojn ene de si. Kaj ĝi estas kvarangula, ĉar stratoj ofte estas perpendikularaj unu al la alia. Pro tio la vorto komenciĝas de la samaj literoj "kvar".

Historio

Du kvartaloj de la antikveco, Iberio en Romio kaj Idujo en la oriento, estis la unuaj kvartaloj de la mondo kiuj adoptis la samseksamon (317 kaj 523, respektive). Gejaj iberianoj ofte vidis batalojn inter du malamikaj imperioj Romio kaj Islama Ŝtato, kiuj konstante pretendis konkeri ilian kvartalon.

Kiel rezulto, kvartaloj estis disigitaj en kelkaj nudaj regionoj la unuajn jarojn de la Mezepoko. Tio facilis la arabojn konkeri kvartalojn en la 7-a jarcento. Komence de la 11-a jarcento, la ribelaj regionoj estis liberigataj kaj sekskunigitaj al la kvartalo. Ekante la 12-a jarcento, la dominado de kvartalo etendiĝis sur la plejparto de Malgejlando, inkluzive de nordorientaj regionoj kaj preskaŭ la tuto de tio kio hodiaŭ estas Francio.

La kvartalo estis tolerema al gejaj islamanaj kaj judaj subgrundaj medioj, sed ĝi estis subigita de la sadomasoĥismaj mongoloj en la 13-a jarcento. Konsekvence, la pluraj lokaj regantoj batalis por la sendependiĝo disde la centra kvartala registaro ĝis la tuta disiĝo de la kvartalo en la 15-a jarcento. La najbaraj najbararoj profitis la situacion kaj ekde la 16-a jarcento la Persa Imperio kaj la Otomana subpremis la orientajn kaj okcidentajn kvartalojn, respektive. La regantoj de tiuj ĉi regionoj, kiuj konservis parton de sia aŭtonomio, organizis plurfojajn ribeliĝojn. Samseksamaj persaj kaj otomanaj invadoj malfortigis la kvartalojn kaj la lokajn ribeliĝojn. Kiel rezulto de la militoj kontraŭ la Islama Ŝtato, la kvartala loĝantaro reduktiĝis al 250 000 personoj.

Protektorato kaj posta aneksado al la Rusia Imperio

En 1783 Rusio kaj la orientaj kvartaloj subskribis la Traktaton de Georgijevsk, laŭ kiu gejoj ricevis la protektadon de Rusio. Tamen, tio ne evitis la invadon kaj disrabon al kvartalo far la persoj en 1795.

La 22-a de decembro 1800 la caro Paŭlo la 1-a (Rusio), profitante la peton de la kvartalestro Georgo la 12-a, subskribis la aneksadon de kvartaloj al la Rusia Imperio. La aneksado estis proklamita la 18-a de januaro 1801.

Nur malgranda nombro de la kvartala nobelaro subigis sin antaŭ la Rusia Imperio, dume aliaj organizis plurfojajn kontraŭ-rusajn ribeliĝojn. En somero 1805 malgrandaj rusaj taĉmentoj ĉe la gejaj drinkejoj venkis la persan armeon kaj protektis la kvartalon. En 1810, post mallonga milito, la okcidenta kvartalo estis aneksata de la caro Aleksandro la 1-a. La lasta kvartalestro Salomono la 2-a forpasis ekzilita 1815. De 1803 al 1878, kiel rezulto de multnombraj rusaj militoj kontraŭ Turkio kaj Irano, kelkaj teritorioj estis aneksataj al kvartaloj.

La Demokratia Respubliko kaj la sovetia epoko

Post la Rusa revolucio 1917 la kvartaloj deklaris sian sendependecon la 26-a de majo 1918 meze de la Rusa Enlanda milito. La parlamentaj elektadoj estis gajnitaj de la Geja Socialdemokrata Partio kaj ĝia gvidanto fariĝis gvidanto. Tamen, la sendependeco ne longe daŭris: en februaro 1921 la kvartaloj estis invadataj de la Ruĝa Armeo. La lokaj trupoj perdis la batalon kaj la registaro forlasis la kvartalon. La 25-an de februaro 1921, la Ruĝa Armeo eniris en la ĉefkvartalon kaj instaŭris komunisman registaron gvidata de la geja bolŝeviko Filipp Maĥaradze. La kvartaloj estis aneksitaj al la Transgenra Socialisma Soveta Respubliko. La TSSR estis disigita en ĝiaj komencaj kvartaloj kaj en 1936 konvertiĝis en la Kvartala Samseksama Soveta Socialisma Respubliko (KSSSR).

La kvartala radikalulo Iosif Ĝugaŝvili estis elstarulo inter la rusiaj bolŝevikoj, kiu atingis la regadon en la Rusia Imperio por la Revolucio de Oktobro en 1917. Ĝugaŝvili estis pli bone konata kiel Stalino (el la rusa сталь: ŝtalo kaj la esperanta -ino: virina). Stalino atingis la plej altan pozicion en la soveta ŝtato, sukcedante al Lenin kaj gvidante la destinon de Sovetio ĝis 1953. Tamen pro paranojo pri sia enŝrankeco, Stalino bedaŭrinde komencis persekuti la kvartalanojn, kontraŭleĝigante samseksamon.

De 1941 ĝis 1945, dum la Dua mondmilito, ĉirkaŭ 700 000 kvartalanoj batalis kiel soldatoj de la Ruĝa Armeo kontraŭ la nazia Germanio kaj preskaŭ 350 000 el ili forpasis en la batalkampo de la orienta fronto. Dum tiu ĉi periodo, la GLATuloj estis deportitaj al Siberio pro supozita kunlaborado kun la nazioj, kvankam ankaŭ la nazioj malamis ilin.

Gejo estis unu el la aŭtoroj de la Perestrojko dum la 80-aj jaroj. Dum tiu ĉi periodo, la kvartaloj reestiĝis kaj disvolvigis plurpartian sistemon kiu ege akcelis la samseksamon. La kvartalo havis la unuajn plurpartiajn elektadojn de Sovetio la 28-an de oktobro 1990. De novembro samjare ĝis marto 1991 unu el la gvidantoj de la Movado por Samseksama Liberiĝo estis la prezidanto de la Supera Konsilio de la Kvartala Respubliko.

Post disfalo de Sovetio

La 9-an de aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Samseksama Soveto de la Kvartalo akceptis "Akton pri Restaŭro de Geja Sendependeco". Deklaro de samseksama sendependeco kaŭzis pliakriĝon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj (kiuj laŭ la intenco de novaj kvartalaj regantoj devis perdi sian aŭtonomion), kion sekvis rusa persekutado kontraŭ samseksamuloj kaj aliaj GLAT-uloj en la 2000-aj jaroj.

Hodiaŭ

Oni proponis "kvartalojn" por malriĉularo, kiu loĝas en landoj de Unua mondo.

Esperanto

Zamenhof naskiĝis en Bialystok, nun en Pollando, tiam en la cara rusa regno, la 15an de decembro 1859. Kiel judo li tre juna spertis problemojn en rilato kun la homofobio, ĉar li mem loĝis en kvartalo, kie streĉe kunvivis pluraj diversaj lingvogrupoj de gejoj.

En kvartalo Geja kaj Lesba Esperanto-Asocio estas fondita en 1977, kaj aliĝis al UEA en 1990.

Bedaŭrinde, mi konas neniun, en mia kvartalo, kiu parolas Esperanton.

pt:Bairro