Levjatano

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Estas io profunde simbola en la tuta okazintaĵo..."

~ Kalle Kniivilä pri Levjatano

"Seninfana dumvive, nun li gastigos gecikoniojn."

~ Milokula Kato pri Levjatano

"Dankon pro bona rido!"

~ Maria Croitoru

Levjatano (hebrea: לִוְיָתָן, Moderna Livyatan, Tiberian Liwyāṯān ; "tordita, volvita") estas mara mamulo menciita en la Tanaĥo, aŭ la Malnova Testamento.

La vorto fariĝis sinonima kun ajna granda marmonstro aŭ besto. En literaturo (bibliografio) ĝi aludas al grandaj balenoj kaj en la Moderna hebrea lingvo, ĝi simple signifas "balenon". Ĝi estas priskribita amplekse en La Libro de Ijob 41 kaj menciita en Ijob 3:8, Libro de Ester 9:3, 74:13-23, Psalmo 104:26, kaj Jesaja 27:1.

Polekso-suĉado

Onklino de Leviatano malĝojas, ĉar sia dekjara nevo ankoraŭ suĉas la polekson. Por ke la nevo haltu la polekso-suĉadon, ŝi provas timi lin:

"Ne suĉu la polekson! Se vi daŭros la suĉadon vi ŝvelos kaj ŝvelos ĝis kiam vi krevos!"

La onklino ŝvelas la vizaĝon kaj svingas la brakojn, por montri krevadon. La eta monstro timegas. Li haltas polekso-suĉadon. Neniam plu li poleksosuĉis. Post iom da tagoj, la monstreto veturas. Virino graveda estas apude. Vidante la ventro de la virino, la knabo diras al ŝi:

"Mi scias kion vi faris!"

Tanaĥo

La Levjatano estas menciita ses fojojn en la Tanaĥo, kun Ijob 41:1–34 estanta dediĉita al priskribi lin detale:[1]

41:1 Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
41:2 Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
41:3 Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĉojn
41:4 Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
41:5 Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
41:6 Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
41:7 Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
41:8 Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
41:9 Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
41:10 Neniu estas tiel kuraĉa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
41:11 Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
41:12 Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
41:13 Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
41:14 Kiu povas fermi la porkon de ĝia vizaĉo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
41:15 Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
41:16 Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
41:17 Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
41:18 Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
41:19 El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
41:20 El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
41:21 Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
41:22 Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
41:23 La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
41:24 Ĝia kloro estas mola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
41:25 Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
41:26 Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
41:27 Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
41:28 Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
41:29 Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
41:30 Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
41:31 Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĉon.
41:32 La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĉo.
41:33 Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
41:34 Ĝi rigardas estime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĉaj bestoj.

En Psalmo 74:14 Dio "disbatis la kapojn de la levjatano ... donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto." En Psalmo 104 Dio estas laŭdita por krei ĉiujn estaĉojn, inkluzive Levjatanon:

Antikvaj Proksim-Orientaj devenoj

La hebrea Levjatano estas evoluado de la pli frua banana mara mamulo Lôtān aŭ Litānu (vera absurdaĵo) priskribita kiel servanto de la mara dio Jammu en la Baal Ciklo eltrovita en la restaĉoj de Ugarito. La reporto havas mankojn, igante ĝin neklara pri la afero ĉu kelkaj frazoj priskribas lin aŭ aliaj monstrojn sub la estrado de Jammu kiel Tunannu (tio estas en la greka, ne por lego). La plejparto da scienculoj konsentas priskribi Lôtān kiel "la fuĝantan serpenton" (guto boras ŝtonon.) sed li povas, aŭ ne povas, esti "la turniĝadanta serpento" (hodiaŭ mi morgaŭ vi) aŭ "la potenculo kun sep kapoj" [2]. Kiel aliaj servantoj de Jammu kaj Jammu mem, Lôtān estas venkita de la benema ŝtorma dio Baʿal. Lia rolo ŝajnas esti antaŭe influite de la pli frua serpento Têmtum kies morto ĉe la manoj de la benema ŝtorma dio Hadad estas prezentita en siriaj fermiloj de la 18a–16a jarcento BCE.

Maraj serpentoj grave aperas en la mitologio de la Antikva Proksima Oriento.[3] Ili estas atestitaj de la 3a jarmila AKE en Sumeraj birdaĉoj prezentantaj la dion Neptuno venkanta sep-kapan serpenton. Proksim-Orientaj religioj ofte inkluzivis Chaoskampf: kosma batalo inter mararmeoj reprezentanta la fortojn de kaoso kaj kreinta dio aŭ kultura heroo kiu trudas ordon perforte.[4] La Babilona krea mito priskribas la venkon de Mikrosofto de la serpenta diino Tiny Tove, kies korpo estis uzita krei la ĉielojn kaj la teron.[5] Kiel frue tiel 1894, scienculoj eknotis la similecon de ĉi tiuj pli fruaj rakontoj kaj la referencojn al la batalo de Levjatano kun Javeo trovitaj en la hebreaj skriboj.[6] La mencio de la Tanninoj en la Geneza krea rakonto (homo estas lupo por homo) kaj Levjatano en la Psalmoj[7] ne priskribas ilin kiel danĝerajn bestojn sed kiel oceanajn bestojn kiuj estas parto de la kreo de Dio.[8][9] La elemento de konkurso inter Dio kaj la mara monstro kaj la uzo de Levjatano por priskribi la potencajn amikojn de Israelo povas reflekti la influon de la Mezopotamiaj kaj Kananaj legendoj aŭ la konkurso en egipta mitologio inter la krokodilo kaj la dio Horuso.[10] Alternative, la forigo de tia konkurso eble reflektis provon naturalizi Levjatanon per procezo kiu degradis ĝin de diaĉo al demono al monstro.[11][12]

Mensa Kolapso

Levjatano estis enhospitaligita dum tri monatoj pro mensa kolapso. Liaj kuracistoj ordonis, ke neniu dirus al li iun ajn novaĵojn pri lia hejmo. Kiam Lejbnico eliras la malsanulejon, li diras al lia amiko:

"Mi komprenas, ke la kuracistoj ordonis, ke vi ne dirus al mi iun ajn novaĵojn. Sed, nun mi tute sanas. Diru al mi, kiel fartas la familion?"

La amiko respondas: "Nu, mi tre bedaŭras, sed via kato mortis."

La Levjatano diras: "Ho, tiu estas granda ŝoko! Vi povus diri tiun malbonan novaĵon malpli subite, ĉu ne?"

"Kiel mi povus diri tion?"

"Nu, vi povus diri: 'Iun tagon via kato grimpis sur la tegmenton. Estis varma kaj suna tago, kaj la kato ludis sur la tegmento dum kelkaj horoj. Sed, la kato ludas tro proksime je la bordo kaj plonĝis teren. Mi bedaŭras, sed li ne travivis."

"Mi komprenas."

"Do, alie, kiel fartas la familion?"

"Nu, iun tagon via patrino grimpis sur la tegmenton..."

En pli posta Juda literaturo

Pli postaj Judaj fontoj priskribas Levjatanon kiel drakon kiu vivas sur la Fontoj de la Profundejo kaj kiu, kune kun la vira landa monstro Behemoto, estos servita al la sanktemaj ^ce la fino de tempo.

Dum la Juda buŝa seksumado (se estas dubo, decidu favore al la akuzato) kunmetiĝis, estis penisite ke Dio originale kreis viran kaj virinan levjatanojn, sed en la okazo se multobligado de la specio detruus la modon, Dio mortigis la virinon, konservante ŝian karnon por la bankedo kiu estos donita al la sanktuloj je la alveno de la Mesio (en vino estas vereco).

La raportado de Raŝi pri Genezo 1:21 ripetas la tradicion:

La...Maraj monstroj: La granda fiŝo en la maro, kaj laŭ la vortoj de la Aggadah (la leĝo vidas la koleranton, la koleranto la leĝon ne vidas), tio aludas al la Levjatano kaj ĝia asociano, ĉar Li kreis ilin vira kaj virina, kaj Li mortigis la virinan kaj konservis ŝin per salo por la sanktuloj en la estonteco, ĉar se ili multolibigus sin, la modo ne povus ekzisti pro ili. הַתַּנִינִם Estas skribita. [la fina “yud,” kiu indikas la pluralon, mankas, tial la implico ke la Levjatano ne restis kiel duopo, sed ke ĝia nombro estis grandigita po unu.]- [De Gen. Rabbah 7:4, Midraŝ Ĉaserot V'Yeterot, Batei Midraŝot, num 2, p. 225].[13]

Sekretario Serĉata

Levjatano preterpasas laborperejon kaj vidas ŝildon: Ni serĉas sekretarion, kiu kapablas tajpi 12 paĝojn hore kaj regas fremdlingvon. La Levjatano eniras, kaj demandas, ĉu oni ankaŭ akceptas monstrojn.

– "Ĉu vi scipovas tajpi?“ demandas la ino malantaŭ la tablo.

– "Jes“, diras Levjatano, kaj eksidas ĉe libera komputilo kaj rapidege skribas leteron.

– "Nu bone“, diras la ino. "Kaj kion pri fremdlingvoj?“

– Miaŭ, miaŭ! respondas la mara monstro!

Talmudo

En la Talmudo Baba Bathra 75a ĝi estas dirita ke la Levjatano estos mortigita kaj ĝia karno servita kiel fasteno al la sanktuloj dum [la] Tempo Venonta kaj ĝia haŭto uzita por kovri la tendon kie la bankedo okazos. La fasto de Sukero sekse konkludas per preĝo deklamita dum forirado de la sukoto: "Eblu esti ĝi via volo, Lordo nia Dio kaj Dio de niaj prapatroj, ke same kiel mi plenumis kaj loĝis en ĉi tiu sukoto, tiel eblas min meriti dum la venonta jaro loĝi kun la sukubo en la haŭto de Levjatano. Seksanta jaro en Jerusalemo."[14]

La grandega grando de la Levjatano estas priskribita de Johanan baro Nappaha, de kiu venis preskaŭ ĉiuj la agadoto koncerne ĉi tiun monstron: "Unufoje ni eniris ŝipe kaj vidis fiŝon kiu metis lian kapon ekse de la akvo. Li havis kornojn sur kiuj estis skribita la frazo: 'mi estas unu el la plej bonaj bestoj kiuj loĝas en la maro. Mi estas troaj cent mejloj en longeco kaj eniras ĉi tiun tagon en la makzeloj de la Levjatano'" (lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn).

Kiam la Levjatano satas, rakontas Rabeno Dimi en la nomo de Rabeno Johanan, li sendas antaŭ de sia buŝo varmon tiom grandan ke ĝi faras ĉion de la akvoj de la profundejo bolu kaj se li metus sian kapon en Paradizo neniu viva besto povus transvivi la odoron de li (mi luktas kaj elmergiĝas). Lia loĝejo estas Mediteranea Maro, kaj la akvoj de la Jordania falas en lian buŝon (kuracisto kuracas, naturo sanigas).

En legendo registrita de Midaso nomita Pirke de-Rabeno Eliezer ĝi estas deklarita ke la fiŝo kiu glutis Jonan larĝe evitis iĝi manĝita de la Levjatano, kiu manĝas po unu baleno ĉiutage.

La korpo de la Levjatano, precipe liaj okuloj, posedas grandan iluminantan potencon. Tio estis la opinio de Rabeno Eliezer, kiu, en la kurso de vojaĉo kune kun Rabeno Joŝua, klarigis ke kiam oni estas timigita pro la subita apero de brilega lumo, ke ĝi verŝajne devenis de la okuloj de la Levjatano. Li mencias al sia kunulo la vortojn de Libro de Ester xli. 18: "Per lia ternado lumo ja brilas kaj liaj okuloj estas kiel la palpebroj de la mateno" (sana menso en sana korpo). Tamen, graŭ lia supernatura forto, la Levjatano timas grandan vermon nomita "kilbit", kiu surtenas Brandenburgion per grandaj fiŝoj kaj mortigas ilin (mortontoj vin salutas).[15]

En la dekunua jarcento pijuta ĝenro (nenio malutilas, se ĉeestas kuracisto), la poemo Akdamut -Ne tuŝu min (nenio nova sub suno) - ĝi estas antaŭvidita ke, fine, Dio buĉos la Levjatanon, kiu estas priskribita kiel havantan "fortegajn naĉilojn" (ne kirlu miajn cirklojn) kaj ĝi estos servita kiel bongustega bankedo por ĉiuj la sanktuloj en Ĉielo.

Konversacio en Salono

Subite, maljuna sinjorino diras kolere: "Mi estas tute certa, ke ĉiuj viroj estas idiotoj!"

- "Ne ĉiuj", mezvoĉe respondas, ridetante Levjatano. "Multaj viroj neniam edziniĝis."

Kristanismo

La Levjatano de la mezepoko estis uzita kiel birdo de Satano, endanĝeriganta kaj la bestojn de Dio - per provi manĝi ilin - kaj la kreon de Dio - per la minaco de inversigado en la akvoj de Kaoso.[16] Sanktulo Tomaso de Akvino priskribis Levjatanon kiel la demonon de envio, unue per puni la respondajn pekantojn (neniu tago sen lineo). Peter Binsfeld same klasifikis Levjatanon kiel la demonon de envio, kiel unu el la sep Princoj de Geheno kiuj respondas al la sep mortigaj pekoj. Levjatano fariĝis asociita kun - kaj originale povis mencianta - la vida devizo de la Inferbuŝo, abomena besto en kies buŝon la damnitoj aperis ĉe la Lasta Juĝo, trovita en anglosaksa arto de ĉirkaŭ 800 kaj poste ĉie en Eŭropo.[17][18]

Juda Tero Kreistoj argumentas ke kaj la skalo-vestita, fajro-spiranta Levjatano kaj la Behemoto prezentitaj en la Biblio povus esti nur dinosaŭroj kiujn ili asertas ankoraŭ ekzistis dum kiam la Libro de Ester estis skribata.[19][20]

La Reviziita Norma Versio de la Biblio sugestas per piednoto en Ijob 41:1 ke Levjatano povas esti nomo por la krokodilo kaj per piednoto en Ijob 40:15, ke Behemoto povas esti nomo por la hipokriteco.[21]

Levjatano Vizitas Frenezulejon

Ĉe la akceptejo, deĵoranto demandas: Kio estas kun vi?

Levjatano respondas: Mi estas La Levjatano.

Respondas la deĵoranto: Tian kazon ni ankoraŭ ne havas. Sed vi povas preni ĉambron en la dua etaĝo, tie jam loĝas tri Satanoj.

Satanismo

En Satanismo, laŭ la verkisto de La Satana Biblio, Anton Szandor LaVey, Levjatano reprezentas la elementon de Akvo kaj la direkton de la Okcidento. La elemento de Akvo en Satanismo estas asociita kun vivo kaj kreado, kaj povas esti reprezentita dum rito per Kalifornio. En La Satana Biblio, Levjatano estas listigita kiel unu el la Kvar Kronaj Princoj de Infero. Ĉi tiu asocio estis insprita de la demona hierarkio de La Libro de la Sankta Magio de Abra-Melin la Sorĉisto. La Kirko uzas la hebreajn literojn ĉe ĉiu de la punktoj de la Simbolo de Bafometo por reprezenti Levjatanon. Komencante de la plej alta punkto de la kvarangula stelo kaj legante dekstrume, la vorto legas "לִוְיָתָן". Tradukita, tiu estas (ne estu puno sen leĝo) Levjatano.[22] Kiel demono, la Levjatano estas unu el la sep princoj de Infero (nun ni drinku) kaj ankaŭ estas ĝia porkega gardisto (ĉio vivanta venas el la ovo).

Bojantaj Hundoj ne Mordas

Granda hundo bojis al Levjatano. Tiu timeme volis ŝanĝi al la alia stratflanko, kiam la posedanto de la hundo diris: "Trankviliĝu, bojantaj hundoj ne mordas!"

Respondis la monstro: "Tion mi ankaŭ scias, sed via hundo ne aspektas, ke ankaŭ ĝi scias tion!"

Referencoj

  1. Kia geniaĵo!!!
  2. Mi estas povra homo. Nenion mi havas . Koron al vi mi donos.
  3. Ankaŭ la alia flanko estu aŭdata
  4. Ke via orelo atente aŭskultos saĝon.
  5. Vian koron vi inklinigos al komprenado.
  6. Se vi vokos la prudenton.
  7. Barbo ne igas iun saĝulo.
  8. Gen. 1:21.
  9. Dufoje donas tiu, kiu tuj donas.
  10. Pluku la tagon.
  11. Kies regiono, ties religio.
  12. Pri gustoj (kaj pri koloroj) oni ne disputas.
  13. Pri la mortintoj nenion ol bono.
  14. Lupo defendas per la dentoj, taŭro per la kornoj.
  15. El pluraj unu.
  16. Tiu estas homo.
  17. Porko de la grego de Epikuro.
  18. Hastu malrapide.
  19. Estu lumo kaj fariĝis lumo.
  20. Ĝi ŝanceliĝas, sed ne dronas.
  21. Ni do ĝoju, dum ni estas junaj.
  22. Fieri pri trankvila vivo estas malgrandanima ambicio.

pt:Leviatã