Lot

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Me dik ke Deo no eksist... ankor."

~ Reformemulo

"Pa nofortuna nu bu samaji to ke lu shwo e lu bu samaji nu..."

~ Lingvadeplaneto pri kio ajn

"La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko."

~ Realisto

Lot (hebrealingve לוֹט, arabalingve لوط‎, japanalingve ロト, bonalingve Izraelprakuzo) estas ano de Brazila Beletristika Akademio kaj legenda heroo en la unuaj tri ludoj de la serio Dragon Quest. Li ludas apartajn rolojn en diversaj, multe malpli gravaj fikciaj serioj, ekzemple la Biblio kaj Korano.

Vidpunktoj pri Lot

Ekzistas diversaj mitoj kaj legendoj pri la legenda heroo Lot. Jen la plej popularaj.

Juda vidpunkto

Laŭ la libro Genezo, Loto ekloĝas en Sodomo ĝis ties detruo fare de Dio. Li poste ebriiĝas, fikas siajn filinojn kaj naskigas rason. Tamen laŭ Judismo, la pekoj de Sodomo kaj Gomoro neniel rilatis al samseksemo, eble ĉar tio ne kontraŭleĝigos ĝis la libro Levidoj. Simile, la incesto de Loto ankoraŭ ne estis peko.

Kristana vidpunkto

Laŭ Kristanismo Loto estas heroo, kiu eliris la fian urbon de Sodomo por ke Dio detruu la aĉajn gejojn. Lia incesto aliflanke ne gravas al Kristanoj.

Islama vidpunkto

Laŭ Islamo Loto estis nek drinkema, nek incestema. Tiuj pekoj estis mensogoj korektitaj de Mahometo en la eterna Korano. Aliflanke, Sodomo kaj Gomoro ja estis gejaĉaj urboj.

Japana vidpunkto

Laŭ la japana legendo Dragon Quest, Lot (ロト) estis la filo aŭ eble eĉ filino de la brava heroo Ortego (オルテガ), kiu nepre devas esti la frato de Abrahamo. Li subeniris de nia mondo al alia mondo, kie li venkas la diablan reĝon Zoma. Liaj hereduloj finfine fondigas novajn reĝujojn en alia kontinento.

Scienca vidpunkto

La incesto inter Lot kaj liaj filinoj levis multajn demandojn, debatojn, kaj teorioj, kies vere estisla kulpo, kaj la nivelo de biaso la verkinto de Genezo. Tamen, bibliaj akademiuloj kiel Jacob Milgrom, Victor P. Hamilton, kaj Calum Carmichael postulas ke la levitikaj leĝoj ne povus evoluigi, sen kvereloj ĉirkaŭ la patriarkojn de Israelo, precipe koncerne inceston. Carmichael eĉ atribuas la tutan formuliĝon de la levitikaj leĝoj al la vivoj de la fondaj patroj de la nacio, inkluzive de la justa Lot (kune kun Abraham, Jakobo, Judah, Moseo, kaj Davido), kiuj estis elstaraj figuroj en hebrea tradicio.

pt:Ló