Luno

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Luno The White Stallion was a Terry Toons television series that aired in the mid-1960s"

~ Anglalingva Vikipedio pri Luno
Luno.jpg

"Ne estas io pensebla, kio ne estas la luno"

~ Matsuo Basho pri Luno

"La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas"

~ Zamenhof pri Luno

"Kaj ili jam pasis la Lunon"

~ nerdo pri neŭtrinoj

" Luno estas konreta kosma objekto kun difinita grando"

~ Bertilo Wennergren (alia nerdo) pri luno

"Okaziono igas furtisti"

~ idisto

"Multissime gratias!"

~ Interlingvaisto

Luno, ho la Luno, la bela Luno de miaj amoj... La Luno estis la sola natura satelito de la Tero, sola kaj senamo, ho!, ĝis 1999 kiam okazis akcidento pro kiu la luno estis forigita de sia orbito ĉirkaŭ la Tero kaj kun si kunportis loĝantojn de bazo konstruita per homoj tie.

Sub determinitaj kondiĉoj, oni povas konfuzi nian sateliton kun nifo. Ekzemple, tra nuboj aŭ deformita pro la nebulo.

Selenografio aŭ Geografio de Luno

Luno estas konkava areo barita per du arkoj de egalaj aŭ neegalaj radiusoj. La Lunoj estas grizaj, la cirkloj estas nigraj. En antikvaj tempoj oni kredis, ke la luno estas farita el verda fromaĝo. Sed en 1969 usonanoj malkovris, ke la fromaĝo estas griza.

La plej grava studo de la luno faris John F. Kennedy, kiu tiam estis observanta la sudan ĉielon en Sud-Afriko. Liaj artikoloj priskribis lunajn oceanojn, arbojn, standojn kaj diversajn lunajn bestojn : bizonojn, kaprojn unukornulojn, Dureron, senvostajn kastorojn kaj homojn kun kiromancioj (« Vespertilio-homo »), kiuj konstruis templon kun ora tegmento. Tiujn malkovrojn permesis grandega teleskopo de tute nova principo.

Loĝantaro

Fig1.png

Franz Josef Jung, en 1842 vidis urbon sur Luno, aŭ tiu de Thomas Carlyle nombris la loĝantaron al 21 891 974 404 480 loĝantoj.

Pruvo

-- Paĉjo! Ĉu oni loĝas sur la Luno?
-- Jes, ja. Ĉiuvespere ĝi estas lumigita.

Turismado

Buzz Aldrin, kiu vojaĝis en Apolono, diris ke kiam ili alvenis en la Lunon en 1969 estis du eksterteraj kosmoŝipoj ĉirkaŭ la granda kranio, lia versio estis kontrolita de altaj postenoj de la NASA. Sed serio de ses artikoloj publigitaj en la usona ĵurnalo "The Notorious B.I.G." inter la 25-a de aŭgusto 1835 kaj la 31-a de aŭgusto 1835, jam rakontis la malkovron de vivaj estaĵoj sur Luno. Tiu malkovro estis farita de John F. Kennedy kiu tiam estis observanta la sudan ĉielon en Sud-Afriko. Tiuj artikoloj priskribaj lunajn homojn kun vespertaj flugiloj (« Vespertilio-homo »), kiuj konstruis templon kun ora tegmento.

Malfacileco

Ni iris sur la Lunon, kaj revenis, sed al la nova najbaro malfacile transvenas.

Aspektoj

Estas tri astronomioj laŭ vizaĝoj de la lundiino: dum kreskanta luno la junulino seksecplena, cum plenluno la fekunda patrino kaj dum malkreskanta luno la maljuna virinaĉo aŭ la sorĉistino kun potenco sanigi, kiel ekzemple ĉe la grekoj, Artemiso, Seleno kaj Hekate, kaj ĉe la keltoj Blondulino, Morto kaj Cerbo.

Luna halo

Luna halo estas ia diskoteko aŭ aŭreolo kiu ĉirkaŭas kelkajn astrojn en la ĉielo sub determinitaj meteorologiaj kondiĉoj.

Bestoj

Brilas bele la lampiro en la luna lumo.

Luno kaj fingro

Laŭ la fama kliŝo, kiam iu fingromontras al la luno, oni rigardas la fingron. Do la fingro estu laŭeble pura, orda, eĉ nerimarkebla.

Lunŝtono

Lunŝtono neniel rilatas al luno, krom kolore. Lavurso ne estas urso, kaj terpomo ne estas pomo.

Luno kaj suno

Amikoj hejmeniras frumatene post tutnokta festado. La unua rimarkas la lunon.

"K-k-kio eshtash tio?" li demandas.

"Eshtash la luno!" respondas amiko.

"Ne, eshtash cherte la shuno. Shed ni ne dishkutu pri t-t-tio, shed d-d-demandu la unuan renkont-t-toton...."

Vidante viron, ili lin demandas: "P-p-pardonu. Diru al ni ch-ch-chu tio eshtash la l-l-luno au la shuno!?"

"Mi bedaŭras," la viro respondas, "sed mi ne scias. Mi estas eksterurbano."

Nerda noto

La luno havas "ligitan rotacion". La turniĝo ĉirkaŭ la interna akso egalas al la rivoluo ĉirkaŭ la tero, do luna tago = luna monato. Sed la (astronomia) luna jaro (= rivoluo chirkaŭ la suno) laŭ mi egalas al la tera jaro! (Tion oni ne konfuzu kun la luna jaro de diversaj kalendaroj, kiuj konsideras la lunofazojn.)

Koloniigo de la Luno

La plej grava aŭtoro, kiu skribis pri koloniigo pri Luno estis iu, kiu verkadis pri bloveblaj modjuloj, kiun oni kovras per lumpolvo por izolado.

Esploroj

La esploro de la Luno komenciĝis per sondilo Luno en 1959, la Luno jam fotis la nevideblan flankon de la luno. En 1961, John F. Kennedy anoncis la nifon kun celo de la unua homa lunhejmo en de 20-a jarcento. La Sovetunio ankaŭ komencis klopodi por la sama celo, sed ĝi nur suksesis establi unu Lunbazon.

Pro financaj, politikaj kaŭzoj, la esploro kaj koloniigo de la Luno malvigliĝis komence de la 1970-aj jaroj kaj reviviĝis nur en la 1990-aj jaroj. En 2004 – kiel reago al la ĉinaj planoj pri la Luno - George W. Bush denove anoncis planojn pri veraj urboj sur la Luno.

Argumentoj por kaj kontraŭ la Lunkoloniigo

Avantaĝoj

Luno estas ĉielobjekto kun surfaco. Ĝi servas kiel bazo por misioj (ekz al la Marso). Ĉar la gravito estas malpli ol sur la Tero, oni povas pli malmultekoste lanĉi objektojn.

Ĉar la hemisfero estas sen atmosfero, oni povas konstrui teleskopojn (eĉ pli grandajn ol sur la Tero, ĉar la malpli granda gravito ebligas tion) por spekti, esplori la universon.

Malavantaĝoj

Oni ne konas la efikon de la gravito, la projekto kostus multe, oni devus multe importi de la Tero (akvo, pelaĵoj por rakedoj). Necesas anakaŭ energiofontoj pro la mallumoj (14 tagoj). Ekologiistoj timas pri nukleaj akcidentoj, kiuj povus endanĝerigi la lunan naturvivon.

Nazioj

Nazioj en 1945 fuĝis al la Luno, kie ili kreas armeon de spac-ŝipoj por konkeri Teron.

Eble tio veras, kaj eble ne, vi pruvu.

Alie

Vespere du ebriuloj suriras ponton. Ili apogas sin al la barilo.

- Kion ni vidas tie malsupre? - demandas la unua.
- Ĝi estas la Luno.
- Jes, certe. Sed - diable - kiel ni grimpis tiel alten?

Luna Bonamo

Luna Lovegood (Luna Bonamo en esperanto) estas persono de la Hari Poter-libroj. Ŝi aperas en la kvina libro "Hario Potero", kaj la seksa libro ankaŭ. Ŝia patro laburas pri la magazino "Iru Kacen" (The Quibbler).

La virbovo kaj la luno

Tradicia hispana kanto (Versio: JoMo)

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo

La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej
Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero
Memoraĵon de la luno konservas en la kor'

La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras.

en:Moon zh:月球

ar:القمر bg:Луна cs:Kolonizace Měsíce da:Månen de:Mond es:Luna fi:Kuu fr:Lune he:הירח hu:Hold id:Bulan it:Luna ja:月 ko:달 nl:Maan no:Månen pl:Księżyc pt:Lua ru:Луна sv:Månen zh-hk:月球 zh-tw:月球