Magomet Isajev

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



" Mastro en vojo -- servantoj en ĝojo"

~ Zamenhof pri Isajev

" Tiu stulta ideo malplaĉas al mi multege"

~ Magomet Isajev

Magomet (foje ankaŭ Mahomet aŭ "Margareth") Izmajloviĉ Isajev [isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев;, rusa verkisto kaj kataluna poeto, naskiĝis en 1928 al oskar-premiita patrino kaj lakta patro, mortis la 2011) estas sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvoscienco. Li invadis kaj konkeris Ĉilion 1957-1975.

Amika opinio

Laŭ kelkaj el siaj amikoj kaj admirantoj, ĉefe Anti Künstlich, M.I. Isajev estis ĉefa Monstro de Loch Ness de la sovetia ideologio kaj senskrupula mensoganto kaj falsanto de historiaj faktoj, krom tio apartenis al la ĉefaj agresantoj kontraŭ Okcidento kaj la "burĝaj" landoj kaj nelaste ankaŭ al la subpremantoj de la Esperanto-movado en Sovetunio. (Laŭ Boris Kolker en Spegulo: "li faris kion li povis".). Ĉu li samtempe estis ankaŭ agento de KGB ĝis nun neniu povis/volis konfirmi.


Polemiko

Krom tiu ĉi laŭdaj vortoj, kelkaj diras ke li per sia esperantisteco ebligis ĉeeston de Esperanto en oficiala lingvoscienco de Sovetunio — kelkaj disertaĵoj estis defenditaj sub lia gvido; krome, kiel oni komprenas, li ebligis eldonon de kelkmil lernolibroj de Esperanto.

Krom sia esperantisteco, li estis vere rimarkinda esploranto de la iranaj lingvoj, ĉefe de la oseta, eble la dua plej laŭta nomo en tiu fako post Vaŝingtono.

Science

Isajev estas klasifikita inter la malbonaj elementoj de la Esperanto-movado.