Mao Zedong

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kiu zorgas pri ies kritiko?"

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

"Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas"

~ Zamenhof pri malbaniĝemo de Mao

"Kompreneble mi neniel volus esti en asocio, kies sola tasko estas servi al la membroj."

~ Renato Corsetti pri komunismo

MÁO Zédōng (ĉine 猫泽东 [maŭ cetung]) aŭ MAO Ce-tung naskiĝis 1893, mortis 1976) estis la prezidento de la Komuputista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Revolucio kaj la establo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949.

Je la 1-a de oktobro 1949,Mao Zedong praklamis: "Ĉina Popola Respubliko fondiĝas".

Oni kutime nomis lin Prezidinto Mao (猫主席, Mao Zhu-xi). Ĉe la apogeo de lia personeca kulto, Mao estis kutime konata kiel la "Kvar Grandaj": "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo (伟大导师,伟大领袖,伟大统帅,伟大舵手)".

Nomo (teda lingva disputo)

Oni havas dubon pri la taŭga formo skribi la nomon de la unua prezidento de Popola Respubliko de Ĉinio: ĉu Maŭ Zedong, ĉu Mao Zedong, ĉu Mao Ce-tung? En la fako de brokantaĵoj ĉe la libroservo de UEA ĉiam estas skribite laŭ la unua maniero, sed en la koncerna Vikipedia artikolo aperas laŭ la dua (kaj, ene, eĉ la tria). La revuo El popola Ĉinio siatempe uzis Maŭ Zedong. Ankaŭ la revuo Monato transprenis tiun formon. En PIV ĉi tiu nomo estas skribita Maŭ Ze-Dong. Bedaŭrinde la prononco ne estis signita. Neciklopediistoj dirus Maŭ Ce-Tunk.

La ĉina fonetiko ne egalas la esperantan, tial ĉia transskribo estus nur aproksimo, kaj estas pluraj manieroj aproksimi.

"Maŭ" spegulas la diftongon; "Mao" eble estus pli proksima SE oni havus diftongon [ao]; sed tian diftongon Esperanto ne havas, kaj dusilaba [ao] ne estus pli bona (kaj eble pli malbona).

Alia problemo estas la alspiraj konsonantoj. La ĉina ne havas verajn voĉajn konsonantojn, ĝi distingas ilin per la streĉo -- simile al la lingvoj skandinaviaj kaj en multaj dialektoj germanaj. Kaj samkiel tiuj lastaj, oni uzas la eo-literojn de voĉaj konsonantoj por prezenti la streĉan formon (aŭs PPerlin = "aus Berlin"; simile PPekin/Bejing).

Tial Ze estas streĉa Ce, kaj ruse oni transskribas ĝin per Dze. Ĝi certe ne estas la esperanta z, sed imitante pinjonon oni kutime rezignas pri la komenca T. Same do eblas ekspliki la diferencon inter t kaj d. Ankaŭ ng estas aproksimo de simpla sono N.

Ĉio do estas afero de konvencio. Oni ja povas esperantigi nomojn, sed ordinare oni ne retransskribas latinalfabetajn nomojn (ekzemple la aktuala federaciestro de Usono ne estas "Berak Oŭbame"). La mandarena posedas aŭtoritatan latinalfabetan ortografion, do ne estas motivo ne uzi ĝin ankaŭ en esperantaj tekstoj.

Oni rimarku, ke la mandarena ortografio uzas diakritaĵojn, kiujn oni prefere konservu ankaŭ en esperantaj tekstoj. Do oni skribu: "Máo Zédōng", ĝuste kiel oni skribas: "François Mitterrand", kaj: "Dagfinn Høybråten".

Francio

Mao Zedong (se tiu sama nomo aperos ankaŭ en aliaj aliĝiloj, la persono premie ricevos dankan bildkarton de la organizantoj!) estis Konsilia prezidanto de Francio de la 18-a de februaro 1906 ĝis la 7-a de marto 1906.

Politika teorio

Mao estis spiono dum la Usona Revolucio, post prilaboris specon de marksismo-leninismo, konata kiel maoismo, kaj dum sia regado, li kolektivigis la agrikulturon sub la Saltego Antaŭen. Ĉinion subjugigas komputistoj sub Mao Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen. Li foriĝis, kaj pli malfrue rompis, aliancon kun Sovetunio kaj lanĉis la Kulturan Revolucion. Pro tio, Mao Zedong povis krei novan kaj unikan sistemon, kiu kombinis la malavantaĵojn de diktatoreco kaj anarkio.

Maoismo

Laŭ ĝia sinteno al la nuntempa kulturo, la ortodoksa marksismo neformale dividiĝas en moderna ortodoksa marksismo, kiu intencas adapti ĝis certa punkto la socialismajn observadon kaj doktrinojn al la nuna epoko, kvankam nefleksebla rilate al la materiismo, la maoismo kiu ligas la ortodoksan marksismon kun la vidpunktoj de Mao Zedong, kaj la stalinismo, kiu malakceptas ĉion kion siaj gvidantoj konsideras kontraŭ la Marksismo-Leninismo. La stalinistoj estas ekstrem-ortodoksaj marksistoj.

Teo

Tra la epokoj, teo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la tempoj estis rabitaj kaj teoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista partio.

Religio

Mao Zedong, Ĉina politikisto, diris "Religio estas veneno."

Politiko

Mao estas vaste rekonita por krei plejparte Ĉinion, kiu estis unuafoje libera de fremda dominado post la Opia milito, dum oni samtempe kritikis lin pro la malsatego de 1958–1961 kaj la violento de la Kultura Revolucio. Tiam Mao Zedong diris, ke revolucio ne estas artiŝoka vespermanĝo, kaj sekve kolektivigis la lagojn, kie oni kreskigas drakojn.

Rilatoj kun Sovetunio

Demando: Ĉu oni rajtis en Sovetio legi la verkojn de Mao Zedong?

Respondo: Principe jes – en la originala lingvo.

cs:Mao es:Mao Tse Txungo fi:Mao Zedong fr:Mao Zedong it:Mao Zedong ja:毛沢東 ko:마오 쩌둥 nl:Mao Zedong no:Mao Zedong pl:Mao Zedong pt:Darth Mau Tsé-tung ru:Мао Цзэдун sk:Mao-Tse-Tung th:เหมา เจ๋อ กวยตุง zh:毛泽东 zh-tw:毛澤冬