Margaret Thatcher

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Mt00.jpg
Lady Margaret kaj unu el siaj elektantoj

"Ding! Dong! The Witch Is Dead"

~ Krokodilo pri Thatcher

"'Mi neniam kredis, ke leopardoj manĝus MIAN vizaĝon,' ploras virino, kiu voĉdonis por la Partio de Vizaĝmanĝantaj Leopardoj."

~ Roboto

Margaret THATCHER, fratino de Ludoviko la 16-a, mortis. La suferantoj, la miloj kaj miloj da laboristoj kiuj suferis la registaron de Margaret Thatcher festis en la stratoj de Londono ĝis Glaso.

Margaret Thatcher estis persono kiu repuŝis la laboristaron en mizeron. Ŝi kulpas pri la murdo al 10 Irlandaj politikaj malliberuloj el kiu Bobby Sands estas la plej fama kaj konata.

Margaret Thatcher estis sendube kune kun la Barbie el Usono Ronald Reagan, kulpa al la plifortigo de plej kruda formo de kapitalismo kiu tiras nin nun de unu financa krizo al alian.

La diabloj havu ŝian animon por ĉiam!

Biografio

Laǔmorale mi opinias, ke ĉiam estas malbona konduto ĝui novaĵo, ke homo mortis. Tamen kiam mi lernis, ke Margaret Thatcher, la ekzĉefiminstro de Britio (1979-90) estis mortita, mi tuj sentis min kontenta. Oni povas kontroli tion, kion oni faris, sed neniam tion, kion oni sentas.

Mi estis deksepjara junulo – kaj lacega pro tio, ke dumnokte mi aǔdis iom post iom per radio la rezultojn de la 1979-a parlamenta elekto. Thatcher kaj siaj konservatuloj gajnis absolutan plimulon de la mandatoj en la Parlamento. Mia patro tristis, sed ankaǔ optimismis, ĉar li esperis, ke eble Thatcher regus nur dum kvin jaroj – en la 70-aj jaroj jam ŝanĝiĝis la registaro triforje. Tamen estis Fred Coombes – estro de la lokala Liberal Party, dum sabota vizito en nia familia domo kiu pravus, kiam li asertis, “Tiuj anusuloj regos dum generacio.”

Sekvis malplibonaĵoj. Ne nur Thatcher kaj siaj posteuloj gajnis tri pluajn parlamentajn elektojn, sed tiom ŝanĝis la socio kaj politiko en Britio, ke thatcherismaj ideoj povas regis per Blair la Labour Party-on post la mezo de la 90-aj jaroj.

Tamen en la fruaj 80-aj jaroj, la noveco de thatcherismo kaj la personeco de Thatcher mem dupartigis la landon. Dum Thatcher demandis de ĉiu, “ĉu li estas unu el ni?” ni demandis la reciprokan demandon, “ĉu li estas unu el ili?” – kaj se jes ni ne amikiĝis kun li. Amikare kaj kulture ni faris kontraǔ-thatcherisman ekziston kaj ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj ni posedis Labour Party-on, kiu volus haltigi la unbridan merkatismon kaj la malliberalan politikon.

Tamen Thatcher kaj sia posteuloj venkis nin. Ŝi rompis la molajn gajnojn de la postmilita socialdemokratio en Britio – kaj eĉ sia idearo post 1994 plejparte adoptis la Labour Party-on kaj Blair. Mi malamis Thatcher-on kaj ŝiajn farojn.

Ekonomia politiko

Dum la Thatcher tempo, ni diskutis en sindikato pli pri la sorto de la britaj laboristoj ol pri propraj kamaradoj el nia sindikato. Ŝi estis kiel Stalin kaj Hitler, kiuj ne estas por ŝi estas kontraŭ ŝi kaj kiuj estis kontraŭ ŝi, ŝi ankaŭ klopodis detrui.

Thatcher kaj Reagan estis la katastrofo de la 20-a jarcento. Ili vere ŝanĝis la mondon al plej malbonan.

Mi esperas ke okazos granda manifestacio en Londono la tagon de sia entombiĝo. Aŭ eble estas pli bone organizi grandan feston. Mi ne havas ajnan moralan problemon kun kion mi skribas ĉi tie.

en:Maggie Thatcher es:Margaret Thatcher fi:Margaret Thatcher fr:Margaret Thatcher it:Margaret Thatcher ja:マーガレット・サッチャー pl:Margaret Thatcher pt:Margaret Thatcher ru:Маргарет Тэтчер zh:玛格丽特‧撒切尔