Mavo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Mava)
Jump to navigation Jump to search

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri mavo

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo
Bonvolu konfuzi kun mevo.

Mavo estas mava neologismo uzata de la mavuloj por detrui nian lingvon.

Historio de mavo

Iam ekzistis viro, nomita Kolomano. Li estis mava. Li iomete studis Idon, kiu estas mava lingvo. Li decidis enkonduki neologismojn en Esperanton, kia ago estas mava. Li verkis poezion, kiu estis mava. Lia poezio havis neologismojn- kaj kiel ni jam diris, neologismoj estas mavaj.

Poetoj uzis liajn neologismojn, ĉar ili ankaŭ estis mavaj. Ili volis detrui nian lingvon, ĉar ili estis mavaj. La bonaj akademianoj batalis kontraŭ la enkonduko de neologismoj, sed la poetoj ne aŭskultis ilin, ĉar la poetoj estis mavaj.

Poetoj volas plibonigi la lingvon, kaj la volo plibonigi lingvon estas mava. Se vi uzas la vorton "mava", vi estas mava. Multaj poetoj estas raŭmistoj, kaj raŭmismo estas mava. Aliaj poetoj estas finvenkistoj, kaj tio ankaŭ estas mava. Ĉia ismo estas mava. Esperanto ekzistas nur por ke oni senĉese parolu pri esperanta gramatiko. Ia alia uzo estas mava kaj memcentra (kaj memcentreco estas mava kvalito).

en:Bad