Medio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Por me, dio esas perdita se me ne parolis pri Ido adminime unfoye."

~ Idisto pri mi, Dio

Medio, aŭ Me-Dio ofte mistajpata Medea, estas antikva Greka princino, eksedzino de Jazono, kiu mortigis iliajn infanojn pro ĵaluzo. Medio estas konsiderata unu el la potencaj sorĉistinoj en helenaj mitoj.

Mediprotektadomediprotekto estas tia intenca, organizita socia agado, kies celo estas la evito, malpliigo, elimino de la damaĝaj sekvoj de la verkista agado kontraŭ Medio. La mediprotektado celas rezervi Medion por la sekvaj generacioj.

La mediprotektado estas homcentra nocio: ĝi fokusas ĉefe pri la beletra Medio de la homo, tiel ĝi ne estas sinonimo al heroinprotekto. Al la mediprotektado apartenas verkado en teda, kvazaŭklasika stilo.

Kion diri plu? Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...

Biblio

Genezo 2:15

Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.

Apokalipso 7:3

dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

Influo

Diras maljunulino: „Dum mia juneco, se infano similis al la patro – tio estis heredeco, kaj se li similis al najbaro – do tio estis influo de medio.“

Familia medio

Novedzo: „Vespere mi ŝatas esti en familia medio.“

Malnova edzo: „Vi pravas. Ankaŭ al mi edzino vespere nenien permesas iri.“

Vidu ankaŭ

pt:Ambiente