Mezepoka Esperanto

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj"

~ Zamenhof

"Ma me dicis pro la vorto, qua havas formo эсперанта en la nominativo"

~ rusa idisto pri mezepoka Esperanto

Mezepoka Esperanto estas ankaŭ pli antikva formo de Arcaicam Esperantom la "pra-Arcaicam Esperantom" aŭ "Mundala Lingua Sperantu", preskaŭ nekonata. Grava gramatiko de pra-Arcaicam Esperantom estas Grammaticu kaj vocabularu antiques mundales lingues Sperantu de C.E.R. Bumy, malkrovita ankaŭ de Kaloksay. Ĉiuj tekstoj de tiu fazo de la lingvo estas pergamenoj devenintaj el la fino de la dekdua jarcento en Hungario, en la monaĥejo Utop.

Krom la gramatiko, oni trovis en la mezepoka Esperanto la laŭvortan tekston de la Primorta Prediko en flaviĝinta pergameno, kun belaj ruĝaj inicialoj, kun la splitaj gotikaj literoj de la mezepokaj manuskriptistoj. Jen specimeno:

Widats wui, confratruj, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad llui paradisun quiele domun. Kaj ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays al llui wiwir. Solel inter-dirays al llui unes arbores fructun. Sed Llui dirays al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell fructu, tui mortors mortes mortun. Avdays suialn mortun de creatoru Diu, sed oblivays. Llui cedays diaboles tentun kaj manddays ell fructu kaj en fructu manddays mortun. Colerays Diu kaj lluin jectays ad istiunci laborosum mondun. Kay llui fiays nestu mortes infernesquay. Kay totu lluial gentu. Quiuy estas istiuy? Nui estams, quiele powats wui widir per wuialy occuluy. Ya nec un homu povas ewitir istiun cavun. Ya nui chiuy estams irantuy ad iddi. Nuy pregiumz pro favoru siniores Diu por istiu animu, que Llui habuz al llui indulgun kaj misericordun kaj pardonnuz al llui lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz sanctan mullyerun Maria kaj beatun archangielun Michaelu kaj chiomt angielun, que illi pregiuz por llui. Kaj pregiumz sanctun siniorun Petru, ad quiu donnatis potentu kay ligir kay solwir, que llui solwuz chiomt lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz chiomt sanctuyn, que illi estuz al llui aŭilu coram nuial sinioru Diu. Que Diu pro illialy pregiuy pardonnuz lluialyn culpuyn kay libericuz lluin de diaboles persecutuy kaj infernes turmentuy. Kaj Llui conducuz lluin ad paradisaln tranquilun kay donnuz al llui voiun ad cielun kay partun ell chiomt bonu. Kay clamutz tri foiuyn: Kyrie eleison!


Granda okcidenta skismo

La granda okcidenta skismo, aŭ esperanta skismo estis lingva malakordiĝo kaj rompo ene de la esperanto-movado inter 1378 kaj 1417. Je ĝia fino, tri homoj samtempe proklamis sin kiel la legitima prezidanto de Akademio de Esperanto, tiel ke estis Akademio kaj kontraŭakademioj. La skismo fakte originis ne pro aŭtenta lingva malkonsento, sed pro politikaj interesoj. Ĝi finiĝis per la UK de Konstanco (1414-1418).

La samtempaj pretendoj de tri homoj pri la akademia ofico sufiĉe difektis la prestiĝon de la akademia pontifiko. Tiu skismo estas kelkfoje simple nomita "Granda skismo", kvankam tiu termino pli ofte estas aplikata al la Orienta Esperantia Imperio inter esperantismo kaj idismo (1054).

en:Unquotable:Cthulhu