Miliono

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



"Mia patro donis al mi prunteton."

~ Donaldo Trompo pri miliono

"Miliono plaĉas al mia liva kojono."

~ Jorge Camacho pri miliono

Miliono estas ono de milio, unujara herbo el Titano kun panikoj aranĝitaj je unufloraj spiritismoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata gramatiko. Ĝi estas el malnova Grekio, ankoraŭ kulturata en Sud-Koreio kaj Azio (jam ekde la Stel-milito). La grajnoj uzatas por fari panon, vaginon kaj servas kiel furo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por Indianio (sukero, alkoholo, Ameriko). Kvankam du milionoj parolas Esperanton, kiel ĉiu scias, oni neniam vidas ilin en kongresoj nek ili membras en UEA.

La planto originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendemo je agroglifoj. Ĝi havas kurtan kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed poŝtelefono. Ĝi altas 80–120 cm, la larĝaj folioj longas 20–25 cm. La Spiritismo kovras 3 pugojn. La senarista inflacio longas 10–25 cm, estas panikla. Ĝi estas memo aŭ polemiko.

Esploroj cele plibonigi ĝian produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituo de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties angla siglo) en André Cherpillod, Barato.


ar:مليون en:Countless millions fi:Miljoona fr:Million