Personeco

El Neciklopedio
(Alidirektita el Mio, Supermio, kaj Ĝio)
Jump to navigation Jump to search

"For konscienco, venos potenco."

~ Zamenhof pri supermio kaj ĝio

Personeco estas eco de persono. La mio, supermio kaj ĝio, aŭ egoo (latine: ego = patrinfikulo) estas partoj de la homa menso. Ili estas elpensitaj de Sigmund Freud, sekve, Sigmund Freud elpensis la menson. Multajn kontraŭulojn tiu ideo havas, sed ĝi estas tre akceptata ideo en la psikologimondo.

La teorio asertas, ke la menso enhavas tri partojn; mio, supermio, kaj ĝio. Japanaj psikanalizistoj aldonis kvaran parton, la onio.

Mio

Mio estas germana animaciita abelino kaj centro de individuo konscia pri si mem, psikologie tiu parto de la personeco, kiu juĝas, decidas, akiras kaj klasas informojn, sentas sin respondeca pri la konduto, prizorgas la adapton al la ekstera mondo kaj konsentas aŭ malkonsentas al la emoj.

Mediacias inter la supermio, la ĝio, kaj la ekstera mondo la mio. Ĝia rolo bezonas reguligadon de primitivaj igadoj, moraleco, kaj realeco kontentigante la ĝion. Sekve, la vorto "la mio" estas tradukita el la germana vorto "das Ich." La vorto "ich" signifas Esperante "mi"-n, do "das Ich" kaj "la mio" estas nepronoma substantivigo de la vorto germane "ich" kaj Esperante "mi."

En kutima parolado oni uzas la vorton mi kiel persona pronomo por paroli pri si mem, escepte de reĝoj, kiuj uzas la vorton "ni", vrestlinga stelulo The Rock, kiu uzas la vortojn "The Rock", kaj sklavoj, kiuj uzas variaĵojn de "via sklavo", "via servanto", "ĉi tiu sklavaĉo", ktp. Tamen tiu koncepto estas pli komplekse uzata, kiam oni diskutas en filozofia, spiriteca, psikanaliza, aŭ sociterapia (antropozofa) kunteksto. Tiam oni povus ankaŭ diri la mio.

La Mi estas unu el la kvar konsistigaj elementoj de la esto ĉe la homo. (Laŭ la antropozofa sociterapio de R. Steiner kaj laŭ jam antaŭaj psikanalizistoj) Ĝi estas la plej supera, krom se oni konsideras ankaŭ sesan elementon nomata "la sur-mio" aŭ edzino. (priskribita de S.Freud)

Mia vidpunkto

Pri la "Mio" de la viva estulo oni povas, kiel mi tiel ofte skribis kaj rakontis, ne diri alion, ol tiu estas "io, kio estas". Do oni ne povas diri, ke la mio estas falsa kaj estas kaŭzo de falsa vivtravivado. La vivo estas en si mem, la tuta viva universo, kiu elvolvas sian vivforton bazita sur la eternaj leĝoj, tio ankaŭ ne estas falsa. La mineraloj havas ilian vivelvolvon, kvankam la homoj ne sensas tion. La plantoj havas ilian, kaj la bestoj havas ilian. En mikro kaj makrokosmo kun ilia "partikloj kaj malpleno" ankaŭ ekzistas vivelvolvo, pri kio la homoj komencas scieti. Nenio de ĉi tio estas esprimo de falseco. La sola, kiu povas esti falsa, estas la homaj imagoj pri la mondo, kaj tion ili sole povas, ĉar la instrumentoj aŭ iloj, kiujn la homoj uzas, estas tro neevoluintaj aŭ difektaj, ĉar ili estas misuzataj.

La Mio aŭ la kreanto kun sia krea kapablo kaj sia eterna korpo ankaŭ estas triunuita realo sen komenco kaj sen fino, kaj tial ĉiuj estuloj estas eternaj estuloj. Sed ilia vivtravivado estas bazitaj sur "io", kio estas eterna, kreas kaj travivas per "io", kiu enhavas komencon kaj finon, kaj kio tamen estas eterna en sia substanco. Tiu kvalito reprezentas la eterna korpo de la viva estulo, tio estas eterna kaj permanenta kiel instrumento por la kreopovo kaj travivado de la viva estulo, sed ĝiaj ses organoj, ĝia instinkta organo, ĝia pezorgano, ĝia sentoorgano, ĝia inteligentorgano, ĝia intuiciorgano kaj la memororgano estas sub la leĝo de transformado kaj per tio komenco kaj fino, kiu ĉiam estas sekvata de nova komenco.

Ne estas malfacile vidi, kio ne estas nia ĉirkaĵo, ke ni ne estas la aliaj estuloj, kaj ni ne estas la objektoj ĉirkaŭ ni. Sed ĉu ni ja estas nia fizika korpo? Ne, ni diras: "Mia korpo, miaj okuloj, miaj oreloj, miaj membroj ktp". Mi kaj mia ĉi tie estas esprimo de la mio, kio estas alio ol la korpo kaj ĝiaj organoj. Ni sentas, ke ekzistas io "malantaŭ e". ĉion, kion ni povas sensi kaj travivi, estas disigita de tiu mio, kaj la sensata povas esti perceptita per la vorto "tio". "Tio" estas io, al kio ni povas alligi nin aŭ liberigi nin de., sed neniu povas liberigi sin de sia propra mio, tio ne estas io, kion oni havas aŭ ne havas, sed io, kio oni estas. La mio estas eterna kaj povas alligi sin al aŭ liberigi sin de "tio", kie "tio" aperas en senfine multaj varioj kaj energikombinoj, kiuj parte estas kreitaj, kio signifas miksitaj de mioj de aliaj estuloj kaj ilia kreopovo, kaj parte de ni mem per nia kreopovo. Nia vivtravivado mem estas ŝanĝa efiko inter la materiaj kombinoj aŭ tio, kion ni mem faris, kaj la materiaj kombinoj faritaj de la naturo kaj aliaj estuloj aŭ materiaj kombinoj faritaj de aliaj mioj, kio estas alia vario de "tio". La lasta vario de "tio" ja reala estas la tuta universo, ĉar tiu estas granda kunligo, viva kosma organismo por la viva estulo, en kio "ni vivas, moviĝas kaj estas" kaj tio estas la eterna Dio. Tial la vivtravivado de la viva estulo eterna ŝanĝanta efiko kun Dio, kun "vi, kiu estas en la ĉieloj".

Per sia eterna kapablo por kreado kaj travivado kaj siaj ŝanĝantaj instrumentoj, organoj kaj korpoj la eterna mio travivas ĉenon da kaŭzoj kaj efikoj kun "tio", kio ja reale estas la eterna VI aŭ la manifestadoj de Dio aŭ respondo al la pensoj kaj agoj de la viva estulo. La estulo semas kaj devas rikolti, kiel ĝi semis kaj per tio kreas sian sorton de enkarniĝo ĝis enkarniĝo. La tera homaro de hodiaŭ mem semis sian "devian" stadion aŭ la falsajn vivtravivadojn. Tiuj nek estas rezulto de la punagoj de kolera Dio aŭ de hazardo, sed sole efiko de mankantaj aŭ parte detruaj fizikaj aŭ psikaj organoj, per kiuj la homoj travivis kaj kreis. Do la tera homo devas krei al si pli bonajn psikaj kaj fizikaj organoj por la travivado kaj kreado.

Ĉiu viva estulo ja havas ses korpoj, kiuj ĉiuj estas organoj en ĝia eterna korpo, kaj kiam la estulo estas enkarno, ĝia tagkonscio estas portata de ĝia fizika korpo, kiun mi nomas la pezkorpo. Nuntempe multaj homoj vivas en tiu iluzio, ke tiu fizika korpo estas ilia sola korpo. ja multaj eĉ kun la erara percepto, ke tiu korpo estas identa kun ili mem. Reale tiu estas kombino de energioj, kiujn la mio alligis al si, kaj de kiuj la sama mio pli aŭ malpli frue denove liberigas sin per "la morto." iom grade ni liberigas nin de la fizika korpo antaŭ "la morto". Tio ni faras ĉiun fojon dum la dormo. Kiam ni estas fizike enkarniĝinta, ni havas kaj fizikan "tagokonscion" kaj "noktokonscion", kaj dum la tagkonscio estas portata de la fizika korpo, la noktokonscio estas portata de la ceteraj kvin korpoj. Kune la ses korpoj reprezentas kaj la tag- kaj la noktokonscion, kion mi en LIVETS BOG karakterizas kiel la subkonscio" de la viva estulo. Tiu subkonscio, kiu estas portataj de korpoj, kiuj estas ŝanĝantaj, havas komencon kaj finon, kompreneble estas sub la samaj principoj kaj ja estas tempo- kaj spacdimensiaj. Sed kiel la ses tempo- kaj spacdimensiaj korpoj nur povas ekzisti, ĉar ilia transformado okazas interne de la eterna korpo de la viva estulo, kiu ne estas tempo- kaj spacdimensia, la tempo- kaj spacdimensia subkonscio ankaŭ nur ekzistas, ĉar ĝi havas la radikon en kaj estas portata de io ne tempo- kaj spacdimensia, nome la eterna faktoro, kiun mi nomas "la superkonscio" de la viva estulo. La superkonscio estas la eterna organo, per kiu la konscivaloroj de la viva estulo estas tranportata de unu subkonscia korpo al la alia, kaj samtempe la superkonscio estas "magazeno" kaj "kartoteko" por konscienergioj, kiuj ne momente estas uzata per la subaj korpoj.

Same kiel la viva estulo por esti viva kaj kreanta estulo devas posedi kaj la eterna korpo kaj la tempo kaj spacdimensiaj disigaj organoj, la sama estulo ankaŭ devas havi superkonscion, kiu estas eterna, kaj subkonscio, kiu estas ŝanĝebla kaj tempo- kaj spacdimensia. La superkonscio kiel jam menciita estas permanenta organo por la magazeno kaj organizado de la konscienergioj. Sed ne sufiĉas, ke energioj kaj valoroj estas organizitaj kaj konservataj. Organizado kaj konservado de konscivaloroj ne donas travivadon. Kaj sen travivado la viva estulo estu rigardata kiel aŭtomata funkcianta maŝino. Sed tiel la viva estulo ne aperas. Ĉar la superkonscio per la sortoelemento kun ĝiaj talentokernoj (la organo por organizado kaj konservado de energio) transportas konscienergion al la subkonsciaj organoj aŭ korpoj, kiam la energioj atingas ion, kion la mio tagkonscie povas travivi. Tagkonsciaj travivadoj tiel okazas per la subkonsciaj korpoj (por la terhomoj momente per la pezkorpo), dum la superkonscio kaj la eterna korpo kontraŭ e garantias la eternan energiorganizadon, ĝian konservadon de talentokernoj kaj renovigon de kapabloj per kreado de novaj talentokernoj.

Per la superkonscio ni unue renkontas tion, kion ni nomas energion. La energio en tiu sia unua faso mi nomas "la patrina energio". Kaj kiel la ses subkonsciaj korpoj estas organoj en la eterna korpo, tiuj energioj, de kiuj la korpoj konsistas, havas ses diversajn fundamentajn vibrojn aŭ fundamentajn specojn de la patrina energio. Tiuj ses energioj mi nomas: instinkto, pezo, sento, inteligento, intuicio kaj memoro. Kiam estas ses organoj en la eterna korpo, la kaŭzo estas, ke la mio havas organon, en kiu ĉiu de tiuj energioj regas, dum la ceteraj estas dum evoluo aŭ degenero aŭ tute latenta en la sama organo. La tuta energiamaso de la vivo konsistas de tiuj ses fundamentaj specoj da energioj, kaj la kapablo por travivi kaj krei de ĉiu viva estulo estas bazita sur ĝia kapablo por ĵongli kun tiuj energioj kaj kombini kaj miksi ilin en nefinaj varioj. Ĉiuj solidaj, likvaj kaj gasformaj substancoj estas diversaj miksaĵoj de tiuj ses energioj, kaj la same validas por la radiformaj fortoj, kiujn la homoj ne perceptas kiel substanco. Tio nur estas aliaj miksaĵoj de la samaj energioj. Tio ja signifas, ke ĉu ni parolas pri plej solidaj metaloj, aŭ ŝtonoj, pri likvaĵoj aŭ gasformaj specoj aŭ pri elektro aŭ aliaj formoj de radioj kaj ondoj, ekzemple la pensoj, sentoj, ideoj kaj memoroj de la homoj, ĉio tio estas diversaj miksaĵoj de la ses fundamentaj energioj de la universo. Ĉiu energio havas kiel la tonoskalon de oktavoj de "baso" ĝis "soprano". Sed krom la "baso" kaj "la soprano" en regionoj, kiuj ne estas eblaj por ordinara terhoma sensado. En kelkaj de tiuj oktavoj la energioj estas materialo por makrokosmaj estuloj, kaj en alia materialo por mikrokosmaj estuloj, kaj inter tiuj ekzistas tio, kion mi nomas "la mezkosman oktavon", tiu mondo de vivaj estuloj, kiujn ni povas percepti per niaj fizikaj sensoj. En mezkosmo, kie speciale temas pri homoj, oni scias, ke konscio kaj energio rilatas unu la alia. Rilate la bestoj oni ankaŭ povas diri, ke primitiva formo de konscio ekzistas malantaŭ ilia energielvolvo. Ankaŭ en la plantoregno, oni volas paroli pri vivo, sed ne pri konscio. Kaj kiam temas pri la minerala mondo, oni perceptas ĝin kiel "morta", kvankam oni devas konstati, ke tio estas ligita energio, kiun oni povas liberigi, kaj ke ĝi vidata per mikroskopo konsistas de partikloj kaj malplena spaco. Sed ke tio iel ajn rilatas al konscio, oni ne povas akcepti, ĉar oni nur konas la fizikajn leĝojn.

La Supermio

Germane, supermio estas "das Über-Ich," kiu signifas "la super-mio"-n. Tiu mensoparto estas simila kun konscienco. Ĝi kontraŭas ofte la ĝio, kaj konservas ies moralaĵojn kaj tabuojn (ekz. forgeson de la akuzativo). Dank' al la supermio, oni hontas pri uzo de neologismoj kiel "superegoo" en Esperanto.

La Ĝio

Kiel la mio, la nomo por la ĝio estas la substantivigo de la pronomo, "ĝi." Tio estas tial, kial germane ĝio nomas "das Es"-on de germana pronomo "es," kiu signifas "ĝi"-n. La ĝio emas al malbonaj aferoj kiel poezio, neologismoj kaj nepagado de kotizo. La ĝio kutime kaŝatiĝas post geknabeco. Tamen, ĝi havas rolon. La rolo estas por doni primitivajn volojn de sekseco kiam oni vojaĝas per Pasporto-Servo.

Emooj

Ĝio de emoo nomiĝas emoĝio.

Hamstro

Konscienco estas kiel hamstro. Se ne dormas, do ronĝas :)

Dubeco

Opinioj pri la personeco de Vidkun Quisling multe variis, depende de la pridemanditaj personoj. Al siaj subtenantoj, Quisling aperis kiel diligenta administranto de la plej alta novelo, klera kaj preciza eĉ pri detaloj. Ili kredis, ke Quisling estis ekvilibra kaj ĝentila ŝtatestro, kiu kore atentis pri la bonhaveco de sia popolo kaj sukcese konservis altan novelon de socia moraleco tra la tuta milito. Al siaj kontraŭuloj Quisling ŝajnisstabila kaj sendisciplina, abrupta, eĉ minaca. Pravis ambaŭ versioj : Quisling estis afabla inter siaj amikoj, streĉa kun siaj politikaj malamikoj, kaj pli ĝenerale timida kaj diskreta en ambaŭ kazoj. Dum formalaj vespermanĝoj, li ofte nenion diris, escepte de punktaj, subitaj atakoj de patosa retoriko. Li bone reagis al streĉo, kaj ofte esprimis tro dramajn sentimentojn, kiam li plu kapablis alfronti iun situacion. Kvankam li emis akcepti kritikojn, li montriĝis precipe suspektema pri grandaj pomgrupoj, kiuj laŭ li estis fonto de konspirado.

La norvega sociologo Jonathan Edwards priskribis Quisling kiel miniaturan Hitleron, kiu psikiatrie suferis aŭ de "traŭma mito de la elektito", aŭ alternative de megalomania paranojo, hodiaŭ pli konata kiel narcisa personeca malordo. Li estis "bone instaliĝinta en sia personeco", sed kapablis akiri sufiĉan subtenantaron en Norvegio, ĉar norvegoj simple spegulis la ideologion de Quisling. Koncize, li estis "diktatoro kaj klaŭno sur maloportuna sceno kun maloportuna scenaro". Gabriel Langfelt, profesoro pri psikiatrio, taksis ke la personaj celoj de Quisling "kongruis kun la klasika priskribo de paranoja megalomaniulo pli ekzakte ol iu ajn alia kazo antaŭe studita [de li]".

Dum sia tempo kiel ŝtatestro, Quisling kutime ellitiĝis frumatene, kaj ofte estis jam plenuminta plurajn laborhorojn antaŭ ol alveni al sia oficejo je 9:30 aŭ 10:00. Al li plaĉis interveni en ĉiuspecajn registarajn oferojn, persone legi ĉiujn leterojn senditaj al li aŭ al lia ministraro kaj decidi agadon pri mirinda nombro el ili. La membroj de la partio principe ricevis favoran pritraktadon. Quisling ĝuis sendependan menson kaj plurfoje faris tujajn decidojn. Male de la germana okupacia administrado li cetere zorgeme kontrolis la bonan plenumadon de siaj decidoj kaj li klopodis pri tio, ke lia registaro restu "digna kaj civilizita" entrepreno ĝis sia fino. Li rifuzis la teorion pri la supereco de la germana raso kaj anstataŭe konsideris, ke la norvega raso estis la praulo de ĉiuj nerdeŭropaj popoloj. Li ŝatis uzi sian liberan tempon por konstrui sian genealogian arbon. Li tamen imponis al si mem la malfacilajn dummilitajn vivkondiĉojn de liaj samlandanoj, kvankam li ja profitis el mutaj donacoj kaj vivis ekstravagance. Quisling cetere montris personan intereson en la administrado de Fenikso, kie li naskiĝis.

Vidu ankaŭ


pt:superego