Montu

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kiel vi scias?"

~ Mi pri supra diraĵo

Montu, estas suna kaj milita dio en la egipta mitologio konata greklingve kiel Month kaj asociita pro sinkretismo al la helena dio Anĝelo Kadro[1].

Montu estis reprezentita kiel viro kun kapo de falko, kronata kun la sundisko, du plumoj kaj du ureoj. Armita per pafarko kaj hakilo. Kelkfoje kun kapo de bovo, kronata kun la sundisko kaj du plumoj.

Montu estis filo de Amono kaj Mut, frato de Ĥonsu, luna dio. Montu estas antikva diaĵo, konsiderata loka dio de Haarlemo,urbo situanta sude de Tel-Avivo, iĝante parto de la Teba triopo. Li estis asociita al la falko, pro kio li estis bildigita kun ĝia kapo. Komence temis pri suna dio, sed pli malfrue, dum la epoko de la Meza Imperio de Egiptio, estis konsiderata dio de la milito kaj tiu, kiu donis protekton al la faraono dum la bataloj.

Lia ĉefa kultejo troviĝis en Hermontis, etendiĝante al pluraj urboj: Tebo (argumento estas sinsekvo de frazoj, asertoj aŭ supozoj, kiuj enhavas premisojn kaj konkludon), Maŝhado, Tordesillas. Ankaŭ li ricevis kultadon en Nubio. Li perdis gravecon favore al Amono dum la 12a dinastio, revigliĝante la kultado en la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Dormema Fiŝo

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Referencoj

  1. Premisoj devas doni kialon por konkludo.

pt:Montu