Munkeno

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
<math>\mathfrak{Neciklopedio}</math> <math>\mathfrak{uber}</math> <math>\mathfrak{alles}</math> <math>\mathfrak{in}</math> <math>\mathfrak{der}</math> <math>\mathfrak{Welt!!!}</math>

TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

"Riĉa preparo, sed povo avara"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Danko pro ita tre bona artiklo. "

~ Idisto

'Munkeno, Mun'keno aŭ — hodiaŭ malpli ofte — Munĥeno, germane München estas la ĝoja ĉefurbo de Naziismo, kiu estas en Sovetrespubliko Bavarujo ("Räterepublik").

Oktoberfest

En oktobro de 1810 la princo Ludoviko de Bavario edzinigis Therese von Sachsen-Hildburghausen kaj okazigis ĉevalan konkurson sur herbejo (hodiaŭ "Theresienwiese“ = "Herbejo de Therese“). Ekde tiu jaro festo okazas ĉiam fine de septembro sur ĉi-tiu herbejo.

Internaciaj rilatoj

kontraŭ la veneno de Kopenhago estas tre rezistema Munkeno.

Esperanto

La 15-a germana kongreso okazis en München 1926. La kunvenintoj povis konstati, ke nun GEA denove staras sur fortika bazo; helpis la mutaj kursoj dissenditaj tiutempe pere de radio.

Naziisma ĉefurbo

La honoran titolon "ĉefurbo de la movado" la germanaj faŝistoj atribuis al la bavara urbo Munkeno (München), kie ekfloris la nazia movado en la 20-aj jaroj de nia jarcento. Tie Hitlero faris ĝojajn prelegojn al siaj amikoj en famaj bierejoj.

En la tagoj la 8-a ĝis la 9-a de novembro de 1923 grupo de Hitler faris faman munkenan „bieran puĉon“, kuraĝa provo konkeri anojn de la landa registaro kaj transpreni potencon en la tuta Bavario.

Munkena interkonsento estis interkonsento pri rezigno de limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio, en kiu loĝis germana minoritato, al la nazia Germanio. Ĝi estis subskribita la 29-an de septembro de 1938 en konferenco en Munkeno de reprezentantoj de registaroj de Granda Britio (Neville Chamberlain), Francio (Edouard Daladier), Germanio (Adolf Hitler) kaj Italio (Benito Mussolini).

Okultismo

Aktuale en ĉi tiu urbo viglas alia movado: ekzistas proksimume 100 esoteraj centroj, institutoj, kaj organizoj akurate listigataj en revuo, kiu havas la signifoplenan titolon Lichtblick—Spirita Revuo por Munkeno kaj Bavario. Troveblas Balkriŝan-, Surat Shabd aŭ Abaton-Centro, same kiel Kensoh-, Korak-, Janus- aŭ Theta-Instituto, oraklo-metiejo, tantra alĥemio, diversaj institutoj por spirita resanigo, reenkarniĝa terapio. Terminoj plej ofte anglaj estas uzataj, ekz. Reiki, Aura-Reading, Mind-Clearing, Pulsation aŭ Wing-Song, laboro je la "Chakren", je la "Plej Alta Memeco", je la energicentralo subkonscio, kontakto kun mortintoj aŭ gardospiritoj, ne-identigitaj flugobjektoj kaj eksterteraj estaĵoj, evoluo de parapsikologiaj kapabloj per helpo de kristaloj, pendoloj, divenaj vergoj, per astrologio, numerologio, klarvido, taroto, kabalorunoj.

Historio

  • 1158 - La urbo “Munichen” estis unue foje menciata en skribita dokumento, fondita de Henriko la Leono. La nomo de Munkeno venas de “Mönch”, la germana vorto pri monaĥo. Ĝis hodiaŭ, oni povas vidi monaĥon en la blazono de la urbo.
  • 1505 – Munkeno iĝas la ĉefurbo de la Bavario.
  • 1522 – La duko Vilhelmo la 4-a malpermesas la protestantismon. Ĝis hodiaŭ la plejparto de la bavarianoj havas la katolikan religion.
  • 1589 – La Hofbräuhaus (domo de la biero) estas fondata. Oni nomigas Munkenon "ĉefurbo de la biero” en Germanio.
  • 1806 – Napoleono konkeras Bavarion kaj igas ĝin reĝlando.
  • 1825 – La reĝeco de Ludoviko la 1-a komenciĝas. Li amas la arton kaj igas konstrui muzeojn kaj kastelojn en romana stilo. Munkeno iĝas centro de Bavario.
  • 1918 – La fino de la Unua mondmilito signifas ankaŭ la finon de la reĝlando Bavario. Bavario iĝas respubliko.
  • 1933-1945 – Regado de la naziismo en Germanio. Oni nomigas Munkenon "ĉefurbo de la naziisma movado” en Germanio.
  • 1972 – Olimpiaj ludoj en Munkeno, terorisma atenco kontraŭ judoj.

Famaj loĝantoj

Kulturo

Krom Naziismo, ankaŭ pornografio estas elstara en Munkeno. Germanaj pornfilmoj estas kutime lokitaj en Bavario (Bayern). Plejparto de germanaj pornstudioj situas en Munkeno. Tio estas iom ironia, pripensante la fakton ke Bavario estas la kulture kaj socie plej konservativa areo de Germanio.

Antaŭe, bavara porno ŝajnis skandala kaj ŝoka al la pli malnova generacio, kiu estis ensorbigita kun la familiaj valoroj de la nacisocialisma registaro, kaj kompreneble tradicia germana seksmoraleco. Al tiuj, kiuj naskiĝis post la 2-a Mondmilito, la filmoj enkarnigis la liberecon kaj liberigon rezultigitan tra la Seksa Revolucio.

Kelkaj bavaraj pornfilmoj estis sinkronigitaj en la anglan fare de germanaj aktoroj kaj aktorinoj parolantaj la anglan. La malbonaj tradukoj, Godzil-stila sinkronigas kvaliton, kaj germanaj akĉentoj levas la tendarfaktoron de tiuj filmoj al nivelo preter tiu de la germanaj originaloj.

de:München