Nazo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Nazo supren, vento antaŭen"

~ Zamenhof

"Tua ideo ya semblas a me esar bona"

~ Idisto

Nazo estas stranga afero en la vizaĝo de homoj. Ĝi estas grava seksorgano!

Utilo

Ĉar la nazo estante la ĝusta organo kaj portanto de la flarsento al la cerbo, kaj estante la sola fonto de tiu sento, ĝi ĉiam servas al ni kiel neerarema montrilo, ĉu la odoron ni flaras estas saniga aŭ malsaniga al la cerbo (krom kiam okazas ke la sento mem misiĝas kaj malboniĝas pro ia malsano kaj malegalpezo en la cerbo).

Politiko

Nazismo estas ismo al nazo. Nazistoj kredas la nazon supera al ĉiuj aliaj organoj de homa korpo. Ekstrem-dekstra politika movado ekinta en Eŭropo, naciisma, diktatorema kaj kruele rasisma aparte kontraŭ judoj kaj negroj, ĉar ili havas malbelajn nazojn.

Scivolemo

- Joĉjo, ĉu vi ĝojas, kiam ni alveturas gasti ĉe vi?
- Jes, onklo, mi tre ĝojas. Tiam panjo donas al mi dolaron por ke mi ne demandadu, kial tiel blua estas via nazo.

Genetiko

-- Kiel belajn okulojn li havas! Tutcerte de la patro!
-- La okuloj, lipoj kaj la nazo estas de la patro. Nur la nomo ne. Tiu estas de mia edzo.

Ebriulo

Ulo ŝategas brandon, kaj pro tio lia nazo fariĝis ruĝega. Sidante apud sia amiko en la drinkejo, li ree sorbas brandon, dum amiko trinkas vinon.

Subite, muŝo alflugas kaj eksidas sur la nazo de ebriulo; sed ĝi tuj ekforflugas. Vidinte tion, amiko diras: "Necesas ke vi bandaĝu vian nazon!"

"Kial?" perpleksas ulo. "Ĝi ja ne estis vundita."

"Tamen, la bedaŭrinda muŝeto kiu ĵus sidis sur via nazo brulvundis siajn piedetojn." en:Nose

da:Næse de:Nase es:Nariz it:Naso ja:鼻 nl:Neus no:Nese pt:Nariz sk:Nos