Imperiestro Palpatino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Palpatino)
Jump to navigation Jump to search

"Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas"

~ Zamenhof

"Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio. Tio estas nekonformeco."

~ Kreada sciencisto pri ĉi tiu artikolo

Imperiestro Palpatino estis iam imperiestrino de for, for fora galaksio.

Palpato naskiĝis en Nabujo al nobla familio de aristokratoj. Ekde juna aĝo, la infano rimarkis en si mem, ke io estis malĝusta. Palpato ŝatis ludi kun bebopupoj anstataŭ soldatopupoj. Ties amikoj estis ofte knabinoj, ekscepte de unu knabo, kiun la infano sekrete amis plej kare. Sed unu tagon, Palpato devis moviĝi el la urbo Thido al la herbecaj ebenaĵoj.

En la ebenaĵoj, la geknaboj estis tre kruelaj. Ili mokis Palpaton kaj nomis tiun geja, ĉar la infano estis tiel ineca kaj amis dormi apud knaboj. Palpato revis pri plifortiĝi kaj fariĝi monstro. Tiam la infano unue malkovris la Malhelan Flankon de La Forto.

Kreskante, Palpato trovis multe da sukceso en la mondo de potenco kaj manipulado, vivante duoblan vivon: tage bona, morale ĝusta politikisto, nokte malbona, kruela Sinjoro de la Sitoj. Sed sekrete Palpato ankoraŭ volis esti nek unu, nek la alia. Palpato volis esti ŝi mem.

Eventuale Palpato devis elekti inter unu vivo kaj la alia. Ĉu bono aŭ malbono? La vivo estis tro kruela por vivi bone, almenaŭ se Palpato devis mensogi pri sia ena sekso, sia vera genro. Do Palpato tute donis sin al la Malhela Flanko.

Multajn jarojn poste, la studento de Palpato mortigis ŝin por savi sian filon. Nur tiam, Luke Skywalker malkovris la veron pri la genra identeco de la fifama Imperiestro. Do postmorte li ŝanĝis la nomon de Palpato al Palpatino.

Opinio

Ne estas multo, kion ni povas konkrete fari. Por tamen substreki la respekton por ĉiuj viktimoj, kaj ankaŭ por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio ĝenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn ("ne al glavo sangon soifanta" - diras tre konata linio de nia himno), ni decidis lanĉi kampanjon. Ni certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon per la kutimaj pagmanieroj al UEA.

en:Emperor Palpatine es:Palpatine