Pesilo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro"

~ Zamenhof pri pesilo

"Ne proximigez vu ad Ido, pliz!"

~ idisto

"Donu plenan mezuron, kiam vi mezuras, kaj pesu per ĝusta pesilo; tio estas la plej bona maniera kaj la plej konvena finfine"

~ Korano 17:35

Pesilo (latine Libra) estas konstelacio de la zodiako de tera ĉielo.

Ĝiaj kvar plej brilaj steloj formas proksimuman paralelogramon:

  • α Librae, Zuben-el-ĝenubi (arabe "suda pinĉilo"), duopa stelo;
  • β Librae, Zuben-eŝ-ŝamali ("norda pinĉilo");
  • γ Librae, Zuben-el-akrab ("skorpia pinĉilo");
  • δ Librae, kvaropa, varia stelo.

Stelo σ Librae fakte estas pli hela ol δ, sed ĝi iam estis parto de Skorpio kaj portis la nomon γ Scorpii.


Astrologio

Iuj skoloj de astrologio konsideras personojn, kiuj naskiĝis sub la signo Pesilo, mildaj, saĝaj kaj justaj. Laŭ okcidenta astrologio, Pesilo influas inter 23-a de septembro ĝis 22-a de oktobro.


Bezono

Edzo staras kun entirita ventro sur la pesilo en banĉambro. La edzino moke alparolas lin:

-- Sed karulo, laŭ mi ne multe utilas, se vi entiras la ventron.
-- Tamen jes, tiel mi vidas almenaŭ la ciferojn.

pt:Libra (signo)