Piktogramo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Pli bone ne fari, ol erari"

~ Zamenhof pri piktogramoj

"Furzon kaj fekon!"

~ Pikto

"De bona vorto lango ne doloras"

~ Zamenhof pri Pikta lingvo

Piktogramo estas ero de piktografio, skribsistemo de piktoj.

La Piktoj estas la indiĝenaj enloĝantoj de Skotlando. Neniu scias bone, kiuj estis la Piktoj. Ili eble estis keltoj; sed iuj diras, ke ili parencis kun la Eŭskoj (kompreneble, ĉiam ajn, kiam temas pri mistera popolo, ĝi neeviteble iel rilatas al la Eŭskoj).

La Piktoj tre ŝatis turkojn. Krom tio, ili famis pro sia feroca batalemo. La keltoj ne povis konkeri ilin. La romianoj ne povis konkeri ilin. La anglo-saksoj ne povis konkeri ilin. Eĉ la danoj, kiuj konkeris duonon de Britio, ne povis konkeri la Piktojn. Sed la reĝo Kenneth MacAlpin sukcesis en 844.(Aliflanke, eble la Piktoj simple laciĝis.)

La Piktoj postlasis kelkajn surŝtonajn skribaĵojn, ĝis nun ne deĉifreblajn (ili nomiĝas "piktogramoj".) Jen mistera surŝtona skribaĵo de pikoj, trovita en norda Anglio:

piktogramo numero signifo
0x2600 suna vetero
0x2601 nuba vetero
0x2602 pluva vetero
0x2603 neĝa vetero
0x260E telefono
20px 0x267F instalaĵo por rumuloj
0x2678 recikligo de rubaĵoj
0x2693 ankro, simbolas havenon
0x26A0 averto
0x26A1 averto de alta elektra tensio
0x2708 aviadilo
0x2709 letero; poŝto

Pikta lingvo

Pikta lingvo laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas lingvo de trogloditoj, kiuj ankoraŭ vivas. Ĝi havas nur unu vorton: Gne.

Dosiero:126834271356.jpg
Tiu ĉi bildo estas senrilata al tiu ĉi artikolo

<:->

Fuŝaĉdamne. La ideo ke klara pikta lingvo estis perceptita ĉe iu punkto estas atestita klare en la frua 8-a jarcento de Beda Historia eclesiastica.

Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu. Do granda frakaso en malgranda taso.


Naziistoj

Kvanvkam tuteklare ke piktografio estas skribaĵo de piktoj, Hitlero diris:

"La Arja pasinteco estas grandioza: Ni estis la kreintoj de piktografoj kaj skribado; ni estis la antikvaj Atlantoj; ni konstruis la Arkaim en Rusio, la antikva Arja centro de la mondo.... la egipta sfinkso ankau estas nia."
Averto: oni ne fumis kanabon dum verkis tiun artikolon

fr:Alphabet Braille Pornographique