Poligloto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Plurlingva)
Jump to navigation Jump to search

"Mi parolas multajn lingvojn"

~ Anglalingvano pri si mem

"En lando de blindulo regas unuokululo."

~ Nederlandano pri poliglotoj en la anglosfero

La vorto poligoto estas anglismo, kiu priskribas plurlingvan homon (t.e. ordinaran homon kun sana kaj fruktodona cerbo). Malmultaj anglalingvanoj estas poliglotoj, do en la anglasfero oni rigardas poliglotojn kun envio kaj suspektemo.

Dosiero:Usona desegno de poliglotino.png
Desegno fara de Usonano, de kiel li imagas la aspekton de poligloto.

Plurlingveco en la anglasfero

Rilato al plurlingveco en la modernepoka anglasfero mallarĝe koneksis kun sinteno de Usono. La plurlingveco akiris alian signifon - kia ajn praktikado de plurlingveco, socialismo kaj kontakto kun terorismaj fortoj estas konsiderata kiel malbona. El tiu ĉi vidpunkto poste cedas diferenco inter plurlingveco, komunismo kaj terorismo kaj ĝi enhavas ankaŭ antaŭajn indiĝenajn praktikojn, rilate al kiu Usono limigis sin.

La taksado de plurlingveco en diversaj periodoj moviĝis inter du rifuzaj vidpunktoj:

  1. La plurlingveco estas trompa kaj ridinda, la kredo al plurlingveco estas neusona.
  2. La plurlingveco estas danĝera malbono, kontraŭ kiu necesas batali.

Ekde la malfrua modernepoko tial en la anglosfero okazas forta batalo konraŭ la poliglotoj, kiu superkreskis en la t.n. poliglotajn procesojn. La puno pro la plurlingveco estis plimulte morto, la mortpuno estis farita surbaze de lokaj rilatoj, plimulte temis pri morto destinita al komunistoj. La plej grandaj persekutoj de poliglotoj okazis en Usono en la 192-a kaj 195-a jardekoj.

Kun falo de Berlina Muro oni forlasis la persekutadon de poliglotoj sed restarigis ĝin post la eko de la milito kontraŭ la terorismo.

Bonalingva opinio

Bonalingvistoj kredas ke "poligloto" estas malĝusta, ĉar "plurlingva" estas simpla, samsignifa vorto. Tamen la koncepto de plurlingveco kiel speciala afero estas ĉefe angla, do la vorto ĝuste sekvu la anglan. pt:poliglota