Preĝo sub la verda standardo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Pregho.jpg
Se vi pensas ke ĉi tiu bildo estas artefarita, vi estas falsa kredanto.

"Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo."

~ Zamenhof pri kial oni ne preĝas al li

La preĝo sub la verda standardo estas la plej grava preĝo de Esperantismo, per kiu manifestiĝas la kredo je unu sola internacia lingvo. Samideanoj nepre devas diri ĝin dufoje tage, frumatene kaj vespere, sed pli fervoraj esperantistoj diras ĝin senĉese laŭ la profetaĵo de nia majstro: "Eĉ guto malgranda, konstante frapanta, traboros la monton granitan".

Nuntempe la preĝo sub la verda standardo estas deviga en 25 land-asocioj kaj "proponita" en 6 pliaj. Sed en la pluaj land-asocioj neformale recitas oni la preĝon. Saĝuloj diras, ke se ĉiu esperantisto en la mondo samtempe, parkere kaj senerare eldiros la tutan preĝon sub la verda standardo, tiam tuj venos la Fina Venko.

Origino

Parto de serio

Verda Stelo  50px
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido

La origino de la preĝo estas obskura. En la religia preĝo sub la verda standardo tipa de la helemisma epoko kaj pliposte en tiu romia, havis rimarkindan glavon la misterecaj realoj de orienta origino: mone la misterecaj kultoj de la Branda Patrino Cicciolina kun Atismo (aŭ Ateismo) el la Antiloj, de Serafo, de Iziso kaj Oz de la egipta mitologio, kaj tiuj de Mitrao] el la Persio: ĉiuj tiuj trapenetris la religian fiziomonion de la kulturo romia de la imperia epoko, kiu vidis la proliferadon de temploj, Izisejoj kaj mitrojoj en la tuta modo tie konsiderta.

Laŭ raporto de kelkaj ĉeestantoj de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjosurmero, iu antaŭe nekonata pola judo kun jam tre bona esperanta elparolo unue recitis ĝin fine de la kongreso. Oni tiam demandis al si, ĉu eble la stranga barbulo donos frenezetan aspekton al la movado. Tamen ĉar la preĝo estis tre bone verkita, eĉ la plej bona tiama poemo en la tuta lingvo, oni pardonis lin, eĉ la Raŭmistoj, kiuj ordinare kontraŭstarus tiajn utopiajn revojn.

Ĝi ege populariĝis dum la Stel-milito kontraŭ Idujo por diferencigi la Esperantistojn disde la "senpoeziaj" Idistoj.

Polemiko

Multaj Esperanto-parolantoj hodiaŭ ne konsideras sin esperantistoj, ĉar laŭ ili, efektive havi "preĝon sub la verda standardo" iomete similetas al sekto. Veraj samideanoj kompreneble ne aŭskultu tiajn malesperantistojn, kiuj rompas nian internan ideon! Pluse, ili ja estas esperantistoj, ĉar tion diras niaj sanktaj skriboj:

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. (Bulonjo 5:1)

Do ni daŭre semadu malgraŭ mokoj de tiaj homoj, danku la venton de kontraŭstaro kaj preĝu pli laŭte kaj forte ĝis niaj malamikoj nervoze foriros.

Teksto

<poem>Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta, al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiau ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro: silentas nun ĉiu disput' religia kaj regas nun kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, ni staras nun, filoj de l' tuta homaro ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed ĝi sin dividis batale; popolo popolon atakas kruele, frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, redonu la pacon al la infanaro de l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, por reunuigi l' homaron. Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron; donacu Vi benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos; ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, antaŭen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj ni ĉiuj de Di' estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro, kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro al frata la celo ni iru obstine antaŭen, senfine. Amen.</poem>

Interpreto

Ekzistas diversaj pensoskoloj pri tiu preĝo. La precipa problemo de interpreto troviĝas en la jenaj du linioj:

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.

Laŭ la plej ortodoksa opinio, tiuj linioj nepre malinkluzivigas ĉiun, kiu estas nek kristano, nek hebreo, nek mohametano. Oni bonvenigu ateistojn, Bahaanojn, Spiritistojn kaj Oomotanojn sed strebu konverti ilin al vera religio, por ke iliaj animoj ne suferu en verda infero.

Laŭ malpli severa opinio tio ne povas pravi, ĉar la filinoj de nia majstro estis Bahaanoj, kaj nia majstro ne povas erari, certe ne per la naskigo. La du linioj simple uzas kristanojn, hebreojn kaj mahometanojn kiel ekzemplojn. La ortodoksuloj kontraŭas, ke Zamenhof ne estis Dio; nur niaj sanktaj skriboj estas Dio. Kaj kiam la preĝo diras "Kristanoj, hebreoj aŭ mohametanoj, ni ĉiuj", tio neniel estas malklara; ĝi nepre kontraŭleĝigas aliajn religiojn en esperanta juro.

Ankaŭ ekzistas malpli severaj opinioj. Iuj eĉ diras, ke la preĝo estas simple poemo kaj ne leĝo. Eĉ leĝoj povas erari kaj eraras, do poemoj sendube eraras.

en:Pledge of Allegiance