Proksima oriento

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kuradi kiel venenita muso"

~ Zamenhof pri vivo en Proksima Oriento

"Ĉar ili kulpas pri nenio. Kial necesas ataki ilin? Mi ne komprenas"

~ Proksimorientano

"Ĉio nur blablabalado kaj sensubstanca fatraso!!!"

~ iu

Proksima Oriento (por francoj), Levanto (por italoj) aŭ Levantujo (por bonalingvuloj) estas regiono de mondo, kie regas perfekta paco. Tie ĉio estas planita kaj regata de pastroj. La planita ekonomio estas kolektivisma; oni laboras nur 4 horojn tage.

Dosiero:1225681487 DSC 0111.jpg
Proksima Oriento de Barato estas Vietnamio!

La loĝantoj de tiu regiono inspiris la eksperimentojn de komunismaj kolonioj prezentante krom ĉiu reformo por egaleco regulan, racian kaj facile lerneblan lingvon.

Geografio

Proksima Oriento estas en Ebur-Bordo sur norda parto de Tero. La rokoza regiono situas inter 47,97° norda latitudo kaj 225,74° okcidenta longitudo. La loko estas sankebla plej verŝajne al la oftaj kaj grandegaj sabloŝtormoj.

Sur la Proksima Oriento troveblas reto de malprofundaj kavaĵoj, kiujn formas verŝajne la fendiĝo de la ĉiamfrosta grundo. La prunoj precipitiĝas, kiam la karbona dioksido kaj la akvovaporo kondensiĝas sur la atmosferaj pulveroj kaj defalas. La karbona dioksido vaporiĝas je la suneneregio kaj postrestas la akvoglacio.

Historio

1900-proks-societo-varsovia.jpg

La usona registaro deziris reformi la tutan Levantenujon per sia milita forto. La strategio evidente malsukcesis: Levantenujo ne fariĝis feliĉa ĝangalo de demokratio, miliono da homoj mortis, kaj la ekonomio de Usono preskaŭ frakasiĝis.

Indiferenteco

La indiferenteco rilate al Proksima oriento prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

pt:Terra Santa