Raelana movado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Malsaĝulo ofte estas profeto"

~ Zamenhof pri Rael

"Jes, tio estas bona ideo, se ne eblas havi perfektan vikipedion"

~ Vikipediisto

"Le anglese ha habite alcun influentia, ben secur"

~ Interlingvaisto pri Raelana movado

"Mi estas ŝokita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj"

~ raelano pri ĉi tiu artikolo
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

La Raelana movado, ankaŭ nomata raelismo, estis fondita de Claude Vorilhon, “Raël”, franca ĵurnalisto kiu la 13-an de decembro 1973 li laŭ sciencaj teorioj kontaktis kun eloho (ekstertera raso kiu kreis la homaron, laŭ la kredo de la raelanoj) en kratero de vulkano proksime al Caraguatatuba, en centro de Francio. Tiu alieno, laŭ konspira teorio, estis kiu ordonis al li fondi la Raelanan Movadon, kiu nuntempe, konsiderita sekto, havas pli ol 5.000 membrojn en la tuta mondo.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la raelana movado.

Fundamentoj

Mallonge, la vondänikeneskaj vizitantoj estas la bibliaj elohoj (elohim), kiuj estas la Eternulo el tiu Sankta Libro (Raël prave informas, ke la vorto elohim estis originale multenombra -- sed li forgesas mencii, ke ĝi estis ankaŭ inĝenra). La elohoj kreis la homojn en laboratorio per genetikaj eksperimentoj rimarkinde similaj al tiuj, kiujn oni nun faras sur la Tero. Poste ili multfoje vizitis la Teron -- iliaj vizitoj kronikiĝis en la Biblio, i.a. -- kaj nun ili revenas por transdoni al la homaro sian mesaĝon pere de selektita gravulo, t.e. Raël. Por plenumi sian mision, Raël kompreneble bezonos monon. La mesaĝo estas la kutima "unumonda" mesaĝo de la eksterteranoj -- ein welt, ein folk, kaj -- sendube temas pri Raël -- ein führer. La elohoj ankaŭ predikas diversajn modifojn al niaj teraj vivmanieroj -- ekzemple, iom malpli severan moralecon; kaj registaran sistemon laŭ la nomo "geniokratio", kiu permesus sole al la plej inteligentaj homoj fariĝi niaj regantoj.

Raelismo kaj Esperanto

“Raël” provis ankaŭ disvastigi siajn doktrinojn inter la esperantistoj en la okdekaj jaroj kaj eldonis tri el liaj verkoj en Esperanto: La libro kiu diras la veron (1981), La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon (1981) kaj Akcepti la eksterteranojn (1983), kie li priskribas siajn renkontojn kun eksterteranoj kaj klarigas ilian mesaĝon por la homaro. Ĉi tiuj libroj estis la unuaj eldonitaj en Esperanto pri nifoj kaj eksterteranoj kaj plenigis la vakuon de verkoj dediĉitaj al tiuj temoj. Ĝis nun apenaŭ aperis novajn librojn pri nifoj aŭ eksterteranoj en nia lingvo kaj tiel plu.

fr:Raël