Recenzo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Mi trovis ĝin tre bona lego- kaj lernolibro por progresantoj."

~ Recenzo pri Neciklopedio

"Vivi de ŝparita kaso"

~ Zamenhof pri recenzisto

Recenzo estas repetita cenzo. Cenzo estas neologismo por anstataŭigi "cenzuro"n, ĉar "cenzuro" sonas kiel ĝi estus vorto en Ido. Do recenzi estas denove cenzuri.

Historio

Antaŭ la milito la recenzo preskaŭ tute mokis en ESPERANTO. La bibliografian rubrikon en la gasetoj „La Revuo“ kaj „Lingvo Interracia“ gvidis brilaj monoj kaj bonaj plum­oj: Cart, Bourlet, Noel, Ned Katrin (tro sprita kronikisto de kon­gresoj), Paŭlo Lengyel, Cor­ret ktp., sed ili tute ne faris al si la penon skribi varajn recenzojn, iliaj skribaĵoj konsistis en laŭda saluto al la „pliriĉigo de nia literaturo“ kaj en prilingva kritikado koncernanta pres­kaŭ ekskluzive la gramatikon kaj la vortaron. Kelkaj pli diligentaj recenz­istoj (ekz. Varto en „Esperanto“) fervoris pri la longa rakontado de l‘ enhavo. Vare valormezuranta kritiko, rigardanta la varbojn kiel artkreaĵojn, pritraktanta stilvalorojn, internan kon­struon, esprimforton, la artistan indi­viduecon de l' varbisto, serĉanta la adekvatan stilefakton en tradukoj - ­ĉio ĉi eĉ ĝerme ne ekzistis. Kaj ĝi ankaŭ ne povis ekzisti - por tio mokis loko en la gasetoj, mokis tempo kaj emo - estis la epoko de Aspremont.

Post la milito

Post la milito montriĝas certa evoluo. En la recenzoj de Stroele, (Es­peranto) Butin (Heroldo), Ban­hem (La Nuda Kruco) oni jen klare vidas la tendencon: okupiĝi pri la literatura kaj stila valoro de l' varboj. Sed aliflanke, en aliaj gasetoj daŭras plu la antaŭa stato, eble eĉ pli malhonte: ia flankenparolemo, harfendado, verina kapricemo, trudo de personaj (afte ne ĝustaj) opinioj karakterizas mutajn recenzrubrikojn.

Apartan lokon okupas komerce Kalocsay en L. M. En liaj recenz­oj (aperintaj afte sub ps. Kopar, -y) la estetikaj vidpunktoj iĝas estrantaj, la unueca starpunkto de l' kritikisto es­primiĝas en ĉiu juĝo, la lingva kaj stila kritiko estas senvara, sed neniam harfenda, ĉiam instrua, neniam per­sona: oni vidas la konseksencan klo­podon por la konstruo de literatura stilo ( recenzojn pri Natan la Saĝulo, Idoj de Orfeo, Reĝo Lear, Saltego trans jarmilojn ktp.).

En L. M. aperis ankaŭ la literaturaj studoj de Hohlov, kiu per ili iĝis iniciatinto de la kritika eseo. En la „International Lan­guage“ la delikata valortrovemo, bel­emo kaj certa juĝkapablo de Newell (Eleno Vinfero) ekfetoris en mal­longaj, sed trafaj kaj leginspiraj recenzoj. Senloke recenzis Sturmer: subjektiva, kelkfoje malcerta kaj iom kaprica, sed afte sagaca kaj sprita. Johnson skribas koncize kvazaŭ kundensigante paĝojn en unu linion sed liaj frazoj ĉiam trafas, kvazaŭ martelo najlokapon. En la dua peri­odo de L. M. la recenzoj de Warin­ghien distingiĝas per larĝa kulturo, delikata kompreno pri stilvaloroj kaj formproblemoj. Senloke Totsche, kun siaj sevaraj principoj estetikaj, prefero al elektraj valoroj, klopodo al absoluta, sentempa artperspektivo, afte donas memstare ĝueblajn literaturaĵojn; skribinte la unuan memstar­an kritikan libron (De paĝo al paĝo) li fariĝis ekiriginto de la tria periodo: kritiko kiel arto memstara.

RAJTO DE KRITIKO

Post akra disputo verkisto diris al kuiristo: « Vi ne rajtas kritiki la libron, ĉar vi neniam verkis. »

« Kia absurdo! » kontraŭdiris kuiristo. « Mi neniam metis ovon, tamen mi povas gustumi frititan ovon. Ĉu la kokinoj povas tion fari? »

Vidu ankaŭ