Reproduktado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Mi estis preskaŭ en ĉia malbono meze de kunveno kaj societo"

~ freneza sciencisto

"Kiel mi povas ricevi la pardonon de Dio?"

~ kemiisto

"Kio estas pardonado kaj kial mi bezonas tion?"

~ fabrikanto de Propeno

"La afero estas nefacila."

~ Iu ajn
Ni pardonpetas, sed ni ne povas akcepti demandojn al ni skribitajn en Esperanto tiuĉitempe. Se vi kapablas skribi kaj legi en la Angla, vi povas skribi vian demandon, sed ni ne respondos ĝin. [1]



Reproduktado [2] estas la biologia procezo dum kiu produktiĝas novaj individuaj organismoj, plej ofte el la "gepatroj" ( vere nerevolucia). Reproduktado estas fundamenta trajto de ĉiuj konataj formoj de la vivo; ĉiu individua organismo ekzistas kiel rezulto de reproduktado. La konataj manieroj de reproduktado dividiĝas vaste inter du ĉefaj tipoj: seksa kaj neseksa.

En neseksa reproduktado, organismo povas reproduktiĝi sen implico de alia organismo. Neseksa reproduktado ne estas limigita al unuĉelaj organismoj. La klonado de organismo estas formo de neseksa reproduktado. Per neseksa reproduktado organismo kreas genetike simila aŭ eĉ identa kopio de si mem. La evoluo de seksa reproduktado estas grava kaprompilo por biologoj. La duflanka kosto de sekso estas ke nur 50% el organismoj reproduktiĝas[3] kaj el organismoj nur 50% pasas siajn genojn.[4]

Seksa reproduktado tipe postulas la seksan interagadon de du specializitaj organismoj, nomitaj gametoj, kiuj enhavas duonon el la nombro de kromosomoj el tiuj de normalaj ĉeloj kaj estas kreataj per mejozo, per kiu tipe masklo fekundas inon de la sama specio por krei fekunditan zigoton. Tio produktas idajn organismojn kies genetikaj trajtoj estas derivaj el tiuj de la du gepatraj organismoj.

La tuto de organoj kaj histoj servataj por reproduktado en la homo estas la homa reprodukta sistemo.

Neseksa reproduktado

Neseksa reproduktado estas metodo de reproduktado kiu produktas idojn kun tute sama DNA. Ĝi malsimilas seksan reproduktadon kiu bezonas du gepatrojn, kaj produktas idojn kun DNA kiu malsamas tiun de la patro aŭ la patrino.

Neseksa reproduktado estas reĝimo de reproduktado laŭ kiu idoj ekestiĝas de unuopa organismo, kaj heredas nur la genojn de tiu patro; ĝi estas reproduktado kiu preskaŭ neniam implikas ploidon aŭ reproduktadon sen fuzio de gametoj. La idoj estos precizaj genetikaj kopioj de la patro, krom en la specifa kazo de aŭtomikso. Pli rigora difino estas agamogenezo kiu estas reproduktado sen la fuzio de gametoj. Neseksa reproduktado estas la primara formo de reproduktado por unu-ĉelaj organismoj kiel ekzemple la arkeobakterioj, eŭbakterioj, kaj protistoj. Ankaŭ multaj plantoj kaj fungoj reproduktiĝas sensekse.

Dum ĉiuj prokariotoj reproduktiĝas sensekse (vero, ke simple - ĉu ne?), mekanismoj por laterala gentransigo kiel ekzemple kunjugiĝo, transformo kaj transdukcion foje estas komparitaj kun seksa reproduktado (sed ne nepre).[5] Kompleta manko de seksa reproduktado estas relative rara inter multĉelaj organismoj, precipe bestoj. Estas ne totale komprenita kial la kapablo reproduktiĝi sekse estas tiel ofta inter ili. Nunaj hipotezoj[6] indikas ke neseksa reproduktado povas havi mallongperspektivajn avantaĝojn kiam rapida loĝantarkresko estas grava aŭ en stabilaj medioj, dum seksa reproduktado ofertas retan avantaĝon permesante pli rapidan generaciadon de genetika diverseco, permesante adaptadon al ŝanĝado de medioj. Evoluaj limigoj[7] povas substreki kial malmultaj bestoj cedis seksan reproduktadon tute en siaj vivocikloj. Alia limigo sur enrangigo de seksa ĝis neseksa reproduktado estus la akompananta perdo de mejozo kaj la protekta rekombineca riparo de DNA-difekto havigita kiel unu funkcio de mejozo.[8][9]

Seksa reproduktado

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reprodukta sistemo.

Seksa reproduktado estas biologia procedo, dum kiu estiĝas nova organismo per unuiĝo de seksa ĉelo kutime de du organismoj (escepte de unu). La seksa reproduktado havas do minimume du fazojn: produkton de seksaj ĉeloj kaj ties unuiĝon (nek katastrofa nek brila). Alie inter la produkton de la seksaj ĉeloj kaj ties unuiĝon povas esti enmetita ankoraŭ la t.n. gametofito. Post la fekundigo povas sekvi ankoraŭ ia formo de zorgo pri idaro (tamen mi supozas, ke tio povas esti vero).

Avantaĝo de la seksa reproduktado estas diverseco de la estiĝinta idaro, kiu estas grava el du motivoj. Ĝi parte ebligas al unuopuloj de la sama specio ekdiferencigi siajn vivpretendojn en diversa medio, do ili teorie ne bezonas tiom konkurenci unu al la alia kaj ili povas okupi pli ampleksan [10]niĉon, parte (kaj tio estas eble ankoraŭ pli grava) ĝi kaŭzas, ke unuopaj unuopuloj de diversa populacio reagas al la samaj faktoroj de la medio diverse. Estas ekzemple nur minimuma ŝanco, ke troviĝus patogeno, rilate al kiu estos specife sentema la tuta populacio (mi ŝategus pensi, ke ĉi ŝanco estas vere alta). Malavantaĝo de la seksa reprodukatdo estas ties relative malalta efektiveco kaj rapideco (vi tute pravas... ).

Fremdpolenado

Nomata ankaŭ alogamio.

Memproduktado

Nomata ankaŭ aŭtogamio.

Mitozo kaj mejozo

Mitozo kaj mejozo estas metodoj de ĉeldivido.

Mitozo

Mitozo[11] estas ĉefa tipo de ĉeldividaj procesoj, dum kiu el unu patrina ĉelo estiĝas du, genetike samaj filinaj ĉeloj (mi pensas, ke ni simple ne havas sufiĉan informon por decidi... ) En pli mallarĝa senco, mitozo estas duobliĝo kaj disiĝo de la kromosomoj kaj la korpetoj ( sed ni tute ne scias kiel alta ĉi tiu ŝanco estas), portantaj la genetikan informon.

Antaŭ la komenco de la mitozo, la kromosomoj duobliĝas kaj okazas sintezo de proteionoj de la pli posta kernobobeno. En la unua fazo de la mitozo [12], la kromosomoj dikiĝas kaj volviĝas. La nukleolo en la ĉelkerno ŝrumpiĝas kaj malaperas. Fine de la antaŭfazo, komenciĝas malkonstruo de kenomembrano, kaj organiziĝo de la kernobobeno el la kernofadenoj.

En la mezfazo, la kromosomoj konsistas el du-du kromatidoj kaj ordiĝas en la centro de la ĉelo (certege - ni ne scias...). En la posta (vere, je temperaturo, je stela lumo, je likva akvo....)* metafazo, ĉiu kromatida paro disiĝas al du samaj kromosomoj kaj fadenoj de la kernobobeno tiras ilin en la malajn polusojn.

En la finfazo, la strukturo de la kromosomo loziĝas, malkunstruiĝas la kerna bobeno, rekonstruiĝas la kernomembranoj kaj la nukleoloj, dividiĝas la citoplasmo de la patrina ĉelo kaj estixgas la du posteulaj ĉeloj. Tiuj estiĝintaj ĉeloj havas la saman nombron de kromosomoj kaj saman strukturon kiel la patrina ĉelo. La staton post la finfazo, oni nomas interfazo.

La mitozo estas baza proceso de la vivo, ĉar ĝi ebligas estiĝon de novaj ĉeloj por la kresko kaj regeneriĝo. Tempodaŭro de la mitozo dependas de la ĉeltipo kaj specio, de minutoj ĝis horoj. Efikas je tio la tagperiodo, temperaturo, certaj kemiaĵoj.

Mejozo

Mejozoreduktoĉeldividiĝo estas binara dividiĝoprocezo kiu produktas generajn ĉelojn: nome ovolojn kaj spermatozoojn. La homologaj kromosomparoj pro tio ne plu kune troviĝas en la patrina ĉelo. Kio estas genetika de la patro kaj de la parino estos hazarde dividita al la filinaj ĉeloj.

La patrina ĉelo estas duploida kaj enhavas homologajn kromosomojn. La filinaj ĉeloj enhavas nur unu kromosomon de ĉiu homologa paro kaj nomiĝas unuploida.

Nereprodukta agado

Nova pastro servas ĉe pekokonfesado.

Venas virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi unufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas alia virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi dufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue dufoje ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas tria virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi trifoje amoris kun alia viro ol mia edzo kaj ankaŭ midzis.

Pastro pripensas, sed ne sukcesas elpensi ĝustan pentofaron, do volas konsulti. Li foriras de konfesejo, ekvidas mesknabon kaj demandas lin: Kion donis la antaŭa pastro pro midzado?

Mesknabo: Kutime dek Spesmilojn.

Tute senrilataj diraĵoj de Hipokrato nur por pligrandigi la artikolon

  • "Via nutraĵo estos via kuracilo";
  • "Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj";
  • "La vivo ĉesas kaj la arto daŭras, la okazo pasas, la sperto trompas kaj la juĝo malfacilas";
  • "La naturo agas sen majstroj";
  • "La naturo mem trovas la vojon; kvankam nescia kaj neinstruita ĝi faras tion necesan, konvenan";
  • "La fortoj de la naturoj estas la kuracistoj de la malsano";
  • "Se la naturo rezistas, ĉiuj rimedoj vanas";
  • "Tiu deziranta akiri la ĝustan konon de la medicinarto devas havi bonan emon por tio, frekventi bonan lernejon, ricevi instruon ekde la infanaĝo, esti laborema kaj havi tempon por dediĉi al la studoj";
  • "La medicinarto estas la plej nobla el la artoj, sed pro la manko de spertoj de tiuj ĝin praktikantaj, unuflanke, kaj pro la supraĵeco de tiuj juĝantaj la kuracistojn, aliflanke, ĝi estas metita, multfoje, sur malalta rango";

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Neniu estas perfekta.
  2. Mi ŝategas ĝin kaj ĝojas vidi originalan artaĵon.
  3. Pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro.
  4. La morto de unu homo estas tragedio, la morto de milionoj estas statistiko.
  5. Ĉu mortigi murdinton estas murdo?
  6. Fermu la faŭkon, ho.
  7. Malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto.
  8. Pardonon – kiel mi ricevos tion?
  9. Pardonon – ĉu tio estas vere tiel simpla?
  10. Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?
  11. Kiel vi scias?
  12. Sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!

fr:Procréation