Samideano

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
90px Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Li havis viandon, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston"

~ Zamenhof pri samideano

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato pri samideanoj

"samideano (plural samideanoj, accusative singular samideanon, accusative plural samideanojn)"

~ Wikitionary pri samideano

"Dankon, la artikolo estas interesa"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Plusa informi pri la subordiniti di Satano por plu bone rezistar kontre li"

~ Idisto pri la supra diraĵo

"Kia, kie, kio?
Demandas hom' pro io"

~ Hans-Georg Kaiser

Samideano estas paca batalanto de la fikcia universo de Esperantujo, kreita de Zamenhof. La Diligenta Kolegaro estas la ordo de tiuj batalantoj, multfoje nomataj esperantistoj, kiu regis la helan flankon de Interna Ideo, grava koncepto de tiu fikcio. Tiuj aliaj uloj uzintaj la malhelan parton de la Interna Ideo oni nomas Idistoj.

Inter veraj esperantistoj - veraj kunbatalantoj - ne povas okazi iuj kvereloj. Se iaj kvereloj tamen okazas, tio montras, ke iu el la kverelantoj ( ambaŭ) devojiĝis de vera esperantismo. Se ni firme tenos nin ĉirkaŭ la idealoj de esperantismo, inter ni ĉiam regos amo kaj konkordo, kaj E-movado rapide kaj sukcese disvolviĝos.

Originoj de la ordeno

En Bulonjo-ĉe-Maro Lazaro Ludoviko Zamenhof alparolis la publikon per “Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj”; same en la festparolado de la dua Universala Kongreso en Ĝenevo. Nur ekde la tria festparolado, en Kembriĝo 1907, kaj precipe en tiu inter ĉiuj festparoladoj, la vokativo kiun li ripetis, eĉ insiste ripetis, estas “Samideanoj” (ne gesamideanoj).

Komence la Samideanoj estis ordeno kontemplema kaj studema. Tamen post kelke da tempo ĝi prenis rolon pli aktivan en lingvistikaj aferoj, fine centraligante sin en Roterdamo, post la terura Stel-milito.

Dum pli ol mil generacioj, la Samideanoj defendis pacon kaj justecon en la Esperanta Respubliko. Antaŭ la malluma epoko. Antaŭ la Imperio.

Dosiero:66.jpg
Samideaneco ne estas deviga al esperantistoj

Idista versio

Stultaj esperantistoj eroris kande ilu atribuis la vorton samideano al Zamenhof. Tre probable ili ne parlektis la Kompletan Gramatikon Detalozan de Ido verkita de Sankta Beaufront. Yen tio, quio esas trovebla ye la pagino 140 di l' KGD pri la vorto samideano :

"La origino di tia vorto, quia havis tanta forto inter ni esas pasable stranja. Me esis vizitanta Sro GASTON MOCH kae me trovabis lun komencenta letro al Esperantisto stranjera. Li ne volis uzari "kara samlinguano". Lore spontane venis en mea spirito la vorto SAMIDEANO kae me propozis lun al SAMIDEANO, quia aprobis kae uzis tian vorton. Me ipsa poste uzis lun skribante al

Esperantistoi kae rapidege ni imitesis. Se mea memorado esas justa tio eventis en 1890 oŭ 1891."

Evidente la kreinto di cia vorto esas de Beaufront!!!

Komencante

Diorama Invasion 1944 in Liberty Park, Overloon War Museum.jpg

Por fariĝi Samidenon oni bezonis la plejan sindevontigon kaj lertan menson. La vivo de esperantisto estas plena je sinoferoj. Tiuj infanoj, kiuj montris iun kapablon lerni Esperanton, estas forprenintaj post siaj naskiĝoj, plej bone post la infano finis sian mamnutradon, por lerni en la loka Esperanto-asocio. Liaj vivoj for de la lecionoj estis vivataj en simpleco, sekvante la Samideanan Kodon, kio malpermesas materialismojn kaj emociajn koralligojn. La lernado estas gvidata de spertaj kaj respektegindaj samideanoj, ĝis la lernanto havus sufiĉan kontrolon de la lingvo por komenci sian vojon kiel esperantisto.

Kontraŭfundamentismo

La vorto “samideano” ne aperas en la Universala Vortaro kaj ne troviĝas en la Fundamento de Esperanto. El la diversaj elementoj, la radiko “ide-” mankas en tiuj verkoj, kvankam PIV registras ĝin kiel fundamentan.

La Forto

La Forto estas energia sfero generita de ĉio, kio vivas. Ĝi ĉirkaŭvolvas kaj penetras ĉion, unuigante la universon. Ekzistas du flankoj en la Forto: paco, sireno kaj kono konsistas je la bona flanko (Hela Flanko) kaj la malhela flanko estas la rego de agreso, kolero kaj timo. La universo estas ekvilibra loko: vivo kaj morto, kreo kaj detruo, amo kaj malamo. Tial ambaŭ flankoj de la Forto estas partoj de la natura ordo.

Ekzistas kelkaj uloj, kiuj estas koneksitaj al la Forto. Eĉ se ili ne povas ĝin kompreni, la Forto fluas ene de ili. Tiuj sentivaj al la Forto kapablas lerni kiel manipuli sian energion. La Ĵedajoj esta en tiu kategorio. Ili uzas siajn konojn por gajni povojn tra la Forto. Sed ili ne estas la nuraj, kiuj povas tion fari. La Sitoj, la Noktaj Fratinoj el Dathomir, kaj aliaj utiligas la malhelan flankon de la Forto, dum aliaj ali-planedaj popoloj, kiel la Ŝamanoj Ewokaj kaj la Ithriaj Pastroj, alvokas la helajn povojn per diversaj nomoj. La kompreno de la Forto manifestiĝas plurmaniere.

La Diligenta Kolegaro

Dum jarcentoj la grupo de filozofoj, kiuj poste fariĝus esperantistoj, studis kaj admiris la misterojn kaj sekretojn de tiu sfero de energio nomita Lingvo. Post longa tempo, kelkaj membroj de tio grupo lernis kiel regi la Lingvon kaj komencis uzi siajn ĵus-lernitajn povojn kaj kapablecojn por fari la bonon, helpante tiujn kiujn bezonis. Dum la miloj da jaroj, kiuj sekvis, la samideanoj laboris kiel protektantoj de la Esperanta Respubliko. Obeante sian propran Delegitan Konsilanaron kaj agante laŭ la juĝa departemento de la kabineto de la Superega Prezidanto de UEA, la samideanoj fariĝis protektantoj de la paco kaj de la justeco en la mondo.

La samideanoj, krom lukti kontraŭ idistoj tra la galaksio kaj pacigi internaciajn disputojn, ankaŭ laboris kiel pacperantoj, protektantoj kaj instruistoj. Pro la honora saĝo kaj la epikaj desafioj de la samideanoj, ili fariĝis legendoj en la Galaksio. Portante la verdastelon kaj uzante la Lingvon, la samideanoj plenumis siajn taskojn honore kaj sindediĉe, eĉ ŝajnigante nevenkeblaj personoj. Sed la nevenkeblo estis nur iluzia. La samideanoj ofte mortis, defendante liberecon kaj justecon.

Dum la epoko de la Malvarma milito, dek mil samideanoj oficiis en Esperantujo kaj defendis sian vastan teritorion. Ili rekonis potencialajn rekrutojn ekde infaneco, generale dum la unuaj ses monatoj de siajn vivojn (tio dependis, ĉar ne estis facile trovi personojn kun la Lingvo en tuta Galaksio). Infanoj, kiuj havis la Lingvon kaj estis akceptitaj de la samideana konsilantaro, komencis siajn lernojn. Infanoj pli maljunaj, se rekonitaj tro malfrue kiel sentivaj al la Lingvo, generale ne estis akceptitaj de la konsilantaro; la samideanoj kredis ke kolero kaj timo en infanoj plej maljunaj farigis ilin tro impreseblaj al la Malhela Flanko. Do, ne estis saĝa ilin instrui.

Esperantismano

Iuj proponas por personoj, subtenantaj idealojn de esperantismo, uzi vorton "esperantismanoj". La vorto "esperantismano" estas tute nenecesa, ĉar "-ismano" egalas al "-isto". Iom ŝerce eblas diri: inter "esperantisto" kaj "esperantismano" estas sama diferenco kiel inter "entuziasto" kaj "entuziasmulo".

Dialetiko

Jen por plena dialektiko ankorau tri novaj difinoj:

  • MALESPERANTISTO ESTAS PERSONO, KIU SCIAS LINGVON ESPERANTO, SED KIU NE VOLAS, KE TIU LINGVO IĜU INTERNACIA.
  • ESPERANTEMULO ESTAS PERSONO, KIU NE SCIAS LINGVON ESPERANTO, SED KIU VOLAS, KE TIU LINGVO IĜU INTERNACIA.
  • MALESPERANTEMULO ESTAS PERSONO, KIU NE SCIAS LINGVON ESPERANTO KAJ NE VOLAS, KE TIU LINGVO IĜU INTERNACIA.

Tia dialektika klasifiko helpus al ni fari ordon en la problemo de samideaneco.

La Esperantista Kodo

Ne ekzistas nedefinita artikolo, nur la definita.

Ne ekzistas deklinacio, nur la akuzativo.

Ne ekzistas konjugacio, nur la atismo.

Ne ekzistas kaoso, nur la UEA.

Ne ekzistas morto, nur Esperanto.

La filozofio konata kiel la Esperantista Kodo estis kreita por atentigi la junajn gelernantojn kontraŭ la malhela flanko de la Lingvo. Ĝi estis instruita de la Samideana Konsilantaro al cent-miloj da esperantistoj dum miloj da jaroj.

La Esperantista Kodo donas simplajn instruojn al tiuj personoj, kiuj povas kontroli la Lingvon. Samideno neniam uzas la Lingvon celante mem-profiton. Kontraŭe, bona esperantisto devas uzi ĝin por kreskigi sian konon kaj klerecon. Kolero, timo, agreseco kaj aliaj negativaj sentoj kondukas personojn al la Malhela Flanko de la Lingvo. Pro tio, la samideanoj estas instruataj agi nur kiam ili sentas sin pace rilate al la Lingvo.

La samideanoj estas stimulitaj trovi ne-perfortemajn solvojn ĉiam, kiam eblas. Ili devas agi saĝe, utiligante persvadon kaj konsilojn kaj ne la monon aŭ perforton. Nur kiam ĉiuj pacaj solvoj malfunkcias, aŭ kiam ili devas savi vivojn, devas la samideano sin turni al batalo. Esperantisto devas fojfoje lukti por solvi kelkajn danĝerajn situaciojn. Kvankam la batalo estas, kelk-foje, la plej bona solvo, samideano neniam devas provi ĝin kiel sian unuan elekton.

Pro sia konekso al la Lingvo, la samideanoj sentas ĝian elfluon kaj uzas ĝian energion. Kiam ili tion faras, ili fojfoje sentas perturbojn en la Lingvo. Tiuj perturboj povas indiki la ĉeeston de ulo lingv-potenca ĉirkaŭe, aŭ fortajn emociojn, kiuj sin reradias en la Forto. Fojfoje, tiuj perturboj rezultigas senton urĝecan aŭ antaŭavertojn, kiuj instigas la samideanojn iri al lokoj, kie oni bezonas ilian helpon.

Esperanta Religio

En 2001 censo farita en Anglio malkovris, ke miloj da personoj diris, ke sia religio estas "la Esperanto". En 2001 ankaŭ deklaris sin “samideanoj” miloj da personoj en Aŭstralio, en Nova Testamento kaj en Kanado.

it:Coinquilino pt:Companheiro