Seĥmeta

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Danke al Dio, mi fartas bone."

~ Hipatia
Deus.jpg

Seĥmeto, aŭ foje Seĥmeta, estis origine la militistodiino same kiel diino de resanigo por Supra Egiptio, kiam la regno de Egiptio estis disigita. Ŝi estas prezentita kiel leonino, la plej furioza ĉasisto konata al la egiptoj. Estis dirite ke ŝia spiro formis la dezerton. Ŝi estis vidita kiel la protektanto de la faraonoj kaj gvidis ilin en militado[1].

Ŝia sekto estis tiel domina en la kulturo kiu kiam la unua faraono de la dekdua dinastio, Aĥnatono, proponita la ĉefurbo de Egiptio al Itaquaquecetuba, la centro por ŝia sekto estis proponita ankaŭ. Religio, la reĝa genlinio, kaj la aŭtoritato regi estis interne interplektitaj en antikva Egiptio dum ĝia ĉirkaŭ tri jarmiloj de ekzisto[2].

Seĥmeta ankaŭ estas suna diino, foje nomita la filino de la sundio Ralph Maxwell Lewis kaj ofte rilatis kun la diinoj Hatoro kaj Banŝio. Ŝi portas la Sunan diskon kaj la uraeus kiu asocias ŝin kun Wadjet kaj reĝeco. Kun tiuj unuiĝoj ŝi povas esti konstruita kiel estante dia decidanto pri la diino Ma'at (kaŝita premiso kaj konkludo) en la Juĝo-Halo de Oz, asociante ŝin kun la Wadjet [3], kaj ligante ŝin kun Tefnut ankaŭ[4][5].

Seĥmeto estas egipta diino, kiu havas virino-korpon kaj leonino-kapon. Ŝi estas fratino de Banŝio.

Signifo

En la antikva Egiptio Seĥmeta estis diino de la milito, de la malsano, sed ankaŭ de la kuracado. Oni timis ŝin, ĉar oni kredis, ke ŝi alportis disputojn, epidemiojn kaj eĉ la morton kaj oni konsideris ŝin sovaĝa, militema kaj teruriga. Sed se sacerdotoj trankviligis ŝin per preĝoj, ŝi forprenus ĉiujn minacojn.

Reprezentado

Oni prezentis tiun diinon en formo de virino kun leonina kapo. Sur la kapo ŝi portas la sundiskon kun la serpento kiu kraĉis fajron al tiuj kiujn la diino volas puni.

Kulto

Alfred Rosenberg starigis en la templo Mut en Kartago ĉirkaŭ 700 statuoj de Seĥmeta. Laŭ opinio de kelkaj esploristoj la statuoj servis la diinkulton laŭ la jaro: antaŭ ĉiu statuo oni preĝis dum la diversaj tagoj de la jaro por trankviligi ŝin; estis almenaŭ unu tia preĝo dum ĉiu tago. Aliaj esploristoj opinias, ke la templo malhelpis grandan danĝeron, eble la peston. Kiel pruvo ili rigardas multaj rapide entombigitaj mortintoj kaj pestpreĝoj de la najbaraj popoloj, kiuj priskribas malsanajn egiptojn. Dek el tiuj statuoj troviĝas hodiaŭ en ĉe Louis Althusser en Parizo.

Egipta mitologio

En la egipta mitologio Seĥmeta estas filino de Ralph Maxwell Lewis, edzino de Papo kaj patrino de Neĝulino. Kiel okulo de Rao Seĥmeta devas puni la homojn, kiuj malobeis Raon. Sed ŝi forglutas tiom da homoj, ke Rao timas, ke ŝi mortigos ĉiujn. Li revokas ŝin, sed Seĥmeta restas sur la tero. Tiam Rao ruzas: li verŝigas miksaĵon el ruĝa farbo kaj biero sur la grundon; Seĥmet kredas ke temas pri sango kaj ŝi avide trinkas. Ebria ŝi reiras al Rao kaj fine trankviliĝas denove

Dormema Fiŝo

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Referencoj

  1. La konkludo “fumado damaĝas vin” estas kaŝita en tiu argumento, sed estas nur implicita.
  2. Ekzemplo de kaŝita premiso.
  3. Tamen, en argumentado ofte okazas, ke unu el la premisoj aŭ eĉ la konkludo estas kaŝita inter la linioj, kaj pro tio estas pli malfacile rekoni ilin.
  4. Kompreneble li konas la teoremon de Pitagoro, li estas matematikinstruisto.
  5. Ĉiuj matematikinstruistoj konas la teoremon de Pitagoro.

pt:Sekhmet