Sejla Mun

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Pli facile estas regi ol agi"

~ Zamenhof pri lunaj princinoj

"E me, sendube, esas un fripono..."

~ Idisto

"Mi ne volas cenzuron sed apologio estas tre danĝera"

~ Talosano

"Tute prave"

~ Renato Corsetti

Sejla Mun (japana: 美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle: Sailor Moon, laŭvorte: Bela Junulino-Batalisto Maristino Luno) estas japana mangao de Takeuĉi Naoko kaj tro bedaŭrinde nerda anime-seriaro dissendita en Japanio ekde 1992 al 1997. La anime-seriaro konsistas el 5 serioj (po 34—46 epizodoj).

La mangao mem baziĝas sur la mangao de Takeuĉi Naoko, nomata "Koda nomo — Sejla Vi", rakontanta nur pri unu el Sejla-batalistoj. Kiam oni proponis animeigi tiun mangaon, la aŭtoro ŝanĝis la ideon pri unu Sejra-batalisto al rakonto pri teamo de Sejla-batalistoj. Tiel aperis la mangao kaj animeo "Sejla Mun".

La seksa anime-serio "Nova Sejla Mun" (新セーラームーン [Ŝin Sērā Mūn]) devos aperi en somero de la jaro 2013.

Aperis ankaŭ 3 animaciaj filmoj post la dua, tria kaj kvara serio kun sendependa scenaro (vidu Aliaj produktoj>Animeaj filmoj).

Estas filmita ankaŭ doramao bazita sur la serio de animeo. Ĝia scenaro diferencas (vidu Aliaj produktoj>Doramao).

Bedaŭrinde estas videoludoj kaj muzikalojn, bazitaj sur la mangao kaj animeo "Sejla Mun".

Priskribo

La ĉefrolulo Cukino Usagi estas tre, tre ordinara putino de la bordelo. Kurante al "lecionoj" ŝi savas katinon de mokado de knaboj. Post fumi kanabon kaj uzi heroinon, ŝi renkontas ŝin kaj ekscias, ke la katino scipovas paroli. Tiu katino, nomata Luna, helpas al ŝi venki siajn fortojn kaj transformiĝi al Sejla Mun por seksumi kun malicaj estaĵoj, atakantaj homojn. Poste ili renkontas aliajn putinojn kapablajn transformiĝi al Sejla-batalistoj. Bedaŭrinde, dum la bataloj kontraŭ la monstroj aperas pedofilo kun vizaĝo kaŝita per masko, li nomas sin "Taksido Kamen" kaj savas Seja-n Mun-on en momento. Laŭ la disvolviĝo de la rakonto la Sejla-batalistoj kaj Taksido Kamen iom post iom ekscias pri sia vivo, el kiu originas ilia forto.

Sejla-batalistoj

Sejla-batalisto (セーラー戦士 [Sērā-senŝi]) estas tipo de batalisto, kiu defendas homojn kontraŭ malbono. En la vivo ili estas tre ordinaraj knabinoj. Ili ricevas kapablojn, kiam ili transformiĝas al Sejla-batalisto. En sia Sejla-batalista formo ili aspektas malsame de la tro ordinara formo kaj oni ne rekonas ilin. Ĉiu Ŝejra-batalisto estas bela pli-malpli juna virino almenaŭ en sia Sejla-batalista formo. Pro tio oni nomas ilin ankaŭ "美少女戦士 [Biŝōĝo Senŝi]" (laŭvorte: Bela Junulino-Batalisto). La vorto Sejla (de angla Sailor, laŭvorte: maristo) originas el la vest-stilo de la Sejla-batalistoj.

Origino de la ĉefaj heroinoj

En la pasinteco en la Luno estis reĝlando, nomata Milenio (シルバー・ミレニアム [Ŝirubā Mireniam],de angla Silver Millennium). Ĝi ekzistas kun la Tero. Princo de la Tero Endimion kaj Princino de la Luno Seleniti enamiĝis unu la alian. Sed homoj okupitaj de la forto atakis Milenion. Uzante la forton de la Kristala kranio kaj oferante sian vivon, Reĝino Seleniti ĉesis la invadon, tamen la reĝlando jam estis detruita. La reĝino sukcesis fari nur tion, ke sia filino Princino Seleniti, sia amato Princo Endimion kaj gardantoj de la reĝlando reenkarniĝu en la Tero en tempo por vivi.

Divido kaj antagonistoj

La rakonto de la mangao dividiĝas al kvin arkoj, respondantaj al kvin serioj de la animeo. Ĉiu arko estas difinata per la grupo de malamikoj (antagonistoj), kontraŭ kiuj la heroinoj batalas en tiu arko/serio. Estas ankaŭ du esceptoj: la aliplanedanoj Ajl kaj An en la komenco de la dua serio, la Reĝino Nehelenia (antagonisto de la serio) en la komenco de la serio.

serio nomo de la arko malamikaro
Sejla Mun (serio 1) "reĝlando" reĝlando
Sejla Mun R (serio 2) "nigrulo" klano "nigrula"
Sejla Mun S (serio 3) "infinito" bastardoj de morto
Sejla Mun Super S (serio 4) "sonĝo" cirko de la luno
Sejla-steloj (serio 5) "steloj" ombro galaksio

Filozofio

Sejla Mun opiniis pri Rudolf Steiner:

«Tiu viro estas vere stranga fenomeno, kiun oni provu taksi serioze. Li anoncas kelkajn instruojn, al kiuj mi honore kredis, kapable ke ne allaseblas en nia tempo proponi religion plena de senpruvitaj veroj: kontraŭe, la religio devus esti scienco, kiun oni povas pruvi, ne plu validas kredi, sed scii. Noble oni akiru mem per firma, konscia kaj sistema penisado konojn pri la modo de la sprito. Oni ne sidadu kiel revanta mistikulo, sed oni penadu vidi per sia tuta peniskapablo la modon, kiu elstare estas kaŝita al ni. Tio estas vera kaj ĝusta, kaj valore ĉio estas ĉe li fidinda kaj sagaca sen ĉarlatanismo. Post kelkaj jaroj oni proklamos lian instruon el la ambonoj.»[1]

Roluloj

Vidu ĉefartikolon:Miercurea Ciuc

Nomoj de la roluloj estas elektitaj. La unua ideorramo "月 [cuki]" de la familinomo Cukino (月野) signifas "Luno", same kiel la angla "Moon [Mun]" — ŝia Sejla-nomo. La familinomoj de ĉiuj heroinoj ankaŭ konsistas el du ideogramoj: la dua estas la sama por ĉiuj — "野 [no]" (kampo) kaj la unua estas varia: "水 [mizu]" (akvo) kaj "火 [hi]" (fajro) por Sejla Markuri kaj Sejla Mars — reflektas iliaj kapabloj; "愛 [ai]" (amo) por Sejla Vinas — reflektas, ke Vinas signifas diinon de amo Venuso; "木 [ki]" (arbo) — reflektas verdan vest-koloron de Sejla Ĝupita. La nomo "Usagi" (うさぎ) signifas leporon aŭ kuniklon, tio rememorigas leporon/kuniklon vivantan sur la Luno. Krome, la nomo "衛 [Mamoru]" de Taksido Kamen signifas verbon "defendi" kaj li ĝuste tion faras, al Sejla Mun.

La nomoj de ĉiuj Sejla-batalistoj estas angla-lingvaj. La nomojn iliaj kontraŭuloj ankaŭ venas el la angla aŭ alia eŭropa lingvo. Pro tio ilia transigo al Esperanta formo ne ĉiam estas tute fonetika.

Sejla Mun (serio 1)

Sejla-batalistoj
  • Sejla Mun/ Cukino Usagi / Princino Seleniti — ĉefa rolulo
  • Sejla Markuri / Mizuno Ami — la gejlernanto
  • Sejla Mars / Hino Rej — Pastro
  • Sejla Ĝupita/ Kino Makoto — lernantino
  • Sejla Vinas / Ajno Minako — Sejla Vi
Katoj-kondukantoj
  • Luno — katino de Sejla Mun
  • Artemis — virkato de Sejla Vinas
Aliaj magi-posedaj
  • Taksido Kamen / Ĉiba Mamoru — savanto de Sejla Mun kun masko
  • Reĝino Seleniti — patrino de Princino Seleniti
Malluma Reĝlando
  • Reĝino Beril — estrino
  • Ĝedajt — kolektas energion
  • Nefrajt — amato de Osaka Naru, kolektas energion post Ĝedajt
  • Zojsajt — serĉas Arĝentan Kristalon, amato de Kuncajt
  • Kuncajt — protektanto kaj amato de Zojsajt
  • Reĝino Metalia — estaĵo por la homaro
Ceteraj homoj
  • Osaka Naru — samklasanino de Usagi
  • Umino Gurio — samklasano de Usagi
  • Sakurada Haruna — instruisto de Usagi
  • Furuhata Motoki — administranto de lud-aŭtomatoj
  • Furuhata Unazuki — fratino de Motoki
  • Cukino Ikuko — patrino de Usagi
  • Cukino Ŝingo — plijuna frato de Usagi
  • Cukino Kenĝi — patro de Usagi
  • Avo de Rej — pastro en la templo
  • Kumada Juĉiro — helpanto en la templo

Sejla Mun R (serio 2)

Antaŭaj
  • Sejla Mun, Sejla Markuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita, Sejla Vinas;
  • Luna, Artemis;
  • Taksido Kamen — aperas ambaŭ en nuna kaj futura formo
  • Osaka Naru, Umino Gurio, Avo de Rej
Novaj herooj
  • Ĉibi-usa — knabino, veninta el estonteco, filino de futuraj Usagi kaj Mamoru
  • Sejla Pluto / Pu — aperas kiel temp-gardistino
Aliplanedanoj
  • Ajl — kosma vojaĝanto
  • An — kunvojaĝanto de Ajl
  • Makajĝu — aliplaneda kreskaĵo de Ajl kaj An
Klano "Nigra Luno"
  • Rubeus — estras unue invadon al nuntempa Tokio el estonteco
  • Verda Esmerod — amanto de Demand
  • Blua Safiro — plijuna frato de Princo Demand
  • Princo Demand — estro de la klano
  • Ŭajzman — Fantomo de Morto, konsilanto de Princo Demand
  • Fratinoj Ajakaŝi: (subulinoj de Rubeus)
    • Koan — la plej juna el la fratinoj, kontrolanta fajron
    • Berĉe — pli juna, ol aliaj fratinoj krom Koan, kontrolanta akvon
    • Kalaveras — pli aĝa, ol aliaj fratinoj krom Pec
    • Pec — la plej aĝa kaj forta al la fratinoj, amanto de Blua Safiro

Sejla Mun S (serio 3)

Antaŭaj
  • Sejla Mun, Sejla Markuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita, Sejla Vinas;
  • Luna, Artemis;
  • Taksido Kamen;
  • Ĉibi-usa / Sejla Ĉibi Mun
  • Sejla Pruto / Mej'o Secuna — Sejla-batalisto de la ekstera rondo
Novaj Sejla-batalistoj de la ekstera rondo
  • Sejla Uranus / Ten'o Haruka — junulino simila al bela viro, aŭtovetkuristo
  • Sejla Neptjun / Kaj'o Miĉiru — amikino de Haruka, violonisto
  • Sejla Satan / Tomoe Hotaru — filino de Profesoro Tomoe Soiĉi
"Bastardoj de Morto" (Death Busters)
  • Profesoro Tomoe Soiĉi — estro de la organizacio
  • Kaorinajto — asistanto de la profesoro
  • Mistres 9 — malica fremd-monda estaĵo en la korpo de Tomoe Hotaru
  • Mastro Farao 90 — ĉefa malica frem-monda estaĵo
  • 5 nigraj sorĉistinoj:
    • Juĝiaru — ruĝ-vestita sorĉistino
    • Mimetto — oranĝ-vestita sorĉistino
    • Teruru — verd-vestita sorĉistino
    • Birijuj — blu-vestita sorĉistino
    • Ŝipurin kaj Puĉiroru — sorĉistinoj agantaj kiel unu

Sejla Mun Super S (serio 4)

Antaŭaj
  • Sejla Mun, Sejla Markuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita, Sejla Vinas;
  • Luna, Artemis;
  • Taksido Kamen, Ĉibi-usa
Novaj herooj
  • Pegazo / Helios — unukorna magia ĉevalo vivanta en sonĝoj
  • Diana — katidino de Ĉibi-usa el la estonteco, filino de futuraj Luna kaj Artemis
Cirko de la morta luno
  • Ĝirukonia — direktoro de la cirko
  • Amazona Trio:
    • Tigra Okulo — ŝatanto de junulinoj
    • Akcipitra Okulo — ŝatanto de pli aĝaj virinoj
    • Fiŝa Okulo — ŝatanto de junuloj
  • Amazona Kvaro:
    • SereSere — roz-hara knabino
    • PalaPala — blu-hara, infane kondutanta knabino
    • ĜunĜun — verd-hara knabino
    • VesVes — ruĝ-hara knabino
  • Reĝino Nehelenia — mastrino de la cirkanoj

Sejla-Steloj (serio 5)

Antaŭaj
  • Sejla Mun, Sejla Markuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita, Sejla Vinas;
  • Sejla Pruto, Sejla Uranus, Sejla Neptjun, Sejla Satan;
  • Luna, Artemis;
  • Taksido Kamen, Ĉibi-usa, Diana — nun en komenco;
  • Reĝino Nehelenia — nun en komenco
Venintaj el la pereinta planedo
  • Sejla-stellumoj (muzika grupo "Three Lights"):
    • Sejla-Stelo Luktisto (Sailor Star Fighter) / Sejja Ko — gvidanto de la grupo
    • Sejla-Stelo Kreisto (Sailor Star Maker) / Tajki Ko — alta membro de la grupo
    • Sejla-Stelo Sanigisto (Sailor Star Healer) / Jaten Ko — malalta membro de la grupo
  • Ĉibi-ĉibi — roz-hara knabineto
  • Princino Kakju — princino de Sejla-stellumoj
"Ombro Galaksio" (Shadow Galactica)
  • Sejla Galaksia — estrino
    • Sejla Fera Muso — Sejla-batalisto
    • Sejla Aluminia Sireno — Sejla-batalisto
    • Sejla Plumba Korvo — Amikino de Sejla Aluminia Sireno
    • Sejla Tin Njanko — Sejla-batalisto-katino


Aliaj Produktoj

Antaŭaj rilataj laboroj

Animeaj filmoj

Post la serio 2,3 kaj 4 estis produktita animea filmo, daŭriganta la serion per scenaro sendependa de antaŭa kaj sekvonta serio.

  • Sejla Mun (劇場版 美少女戦士セーラームーンR [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Āru], angle: Sailor Moon R: The Movie), 62 min., 5a de decembro 1993.
  • Sejla Mun (劇場版 美少女戦士セーラームーンS [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpā, angle: Sailor Moon S: The Movie), 61 min., 4a de decembro 1994.
  • Sejla Mun (美少女戦士セーラームーンSuperS セーラー9戦士集結!ブラック・ドリーム・ホールの奇跡 [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpāzu: Sērā Kjū Senŝi Ŝūkecu! Burakku Dorīmu Hōru no Kiseki], angle: Sailor Moon SuperS: The Movie), 62 min., 23a de decembro 1995.

Dorso (neanimacia televida serio)

  • Sejla Mun (美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle: Pretty Guardian Sailor Moon), po ĉ. 25 min., 49 epizodoj + 2 specialaj + koncerto, 4a de oktobro 2003 — 25a de septembro 2004.

Referencoj

  1. Informado nur estas komenco de procezo de kritika pensado, ne ĝia rezulto.

es:Sailor Moon fi:Sailor Moon it:Sailor Moon ja:美少女戦士セーラームーン pl:Sailor Moon ru:Sailor Moon th:เซลเลอร์ มูน