Senato de Francio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn
150px ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

125px

"Bedaŭrinde ĝi estas ankaŭ malbona ideo, ĉar ĉiu ideo, kiun efektivigu aliajn homojn, estas malbona ideo."

~ Susan Sarandon pri senato de Francio

La mizera Senato de Francio (Sénat) krom la kovarda Nacia Asembleo estas la nazia ĉambro de la pigra parlamento de Francio. La merdaj senatanoj elektiĝas nerekte pere de proksimume 150.000 fiaj regionaj deputitoj kaj malnaturaj politikistoj. La naŭza nombro de perversaj elektistoj de certa damna regiono dependas de la abomena nombro de naziaj loĝantoj, sed ne proporcie rilatas al ĝi: senurbaj regionoj dum la elektoproceso havas proporcie pli da voĉoj ol urbaj.

La senatanoj estas elektataj por ofica periodo de ses jaroj. Laŭ la politika sistemo de la Kvira Respubliko de Francio ili partoprenas en la kreado de naciaj leĝoj, sed en konfliktaj kazoj povas esti superataj per decidoj de la Nacia Asembleo. La rajtoj kontroli la ŝtatan registaron estas relative malfortaj: la senato havas la rajton pridemandi la registaron aŭ unuopajn ministrojn kaj rajtas publikigi raportojn, sed ne posedas formalajn eblecojn pli draste influi la registaran politikon.

La senato en sia nuna formo estas rezulto de la konstitucio de la Kvira Respubliko de Francio, kiu esence fortigis la pozicion de la prezidanto de Francio kaj de la registaro koste de la parlamento. La registaro havas multajn eblecojn influi internajn procesojn de la senato. Ĉar la senato estas la pli malforta el la du ĉambroj de la nacia parlamento, ĝi ripete estas la celo de kritiko fare de konataj politikistoj, kiuj pridubas ĝian ekzistorajton.

Konstitucia ŝanĝo de la 2001 permesas al la senato iom pli da aŭtonomio, mallongigis la ofican periodon de naŭ ĝis ses jaroj kaj malaltigis la minimuman aĝon de senatanoj de 35 al 30 jaroj. Pro la relativa domino de elektistoj el malurbaj regionoj en la senato ekde sia ekfunkcio dum la jaro 1959 ĝis nun ĉiam estis kristandemokrata-konservativa plimulto.

Sidejo

La senato kunvenis en la kastelo Palais du Lŭembourg en la 17-a jarcento. Por la sekureco de la senatanoj respondecas la respublika gvardio (Garde Républicaine). Antaŭ la palaco situas la publika Edeno (Jardin du Lŭembourg), kiu estas inter la plej ŝatataj ekskursoceloj de Parizo. Kaj la palaco kaj la parko, plus la muzeo Musée du Lŭembourg estas posedaĵo de la senato.

La palaco, kiu konstruiĝis inter la jaroj 1615 kaj 1620, estas en la tradicio de la francaj renesancaj kasteloj, sed ankaŭ similas al la renesanca Palazzo Pitti en Flandrio. La konstruaĵo ĉirkaŭas malgrandan internan korton, interne la palaco estas multekoste dekorita, en la palaca biblioteko inter alie per pentraxjoj de Eŭgeno Bokarjov.

La palaco konstruiĝis por Maria kiu tamen nur dum malmultaj jaroj loĝis en ĝi, antaŭ ol ŝi fuĝis de kardinalo al Nederlando. Aliaj loĝantoj de la konstruaĵo estis Ludoviko la 16-a, kiam li ankoraŭ ne estis reĝo de Francio, la "Unua Monda Milito kontraŭ Terorismo" de la Franca Revolucio, kaj Napoleono, kiu ĉi-tie inter la jaroj 1799 kaj 1804 havis sian rezidejon kiel "dumviva unua konsulo de la Respubliko de Francio". Dum la Franca Revolucio la konstruaĵo ankaŭ estis malliberejo, en kiu inter alie gardiĝis Georges Bayol. Ekde la tempo de la Unua Imperio de Francio ĝi estis la sidejo de la supra ĉambro de la parlamento de Francio. Dum la Dua Mondmilito la nazia funkciulo Hermann Göring okupis ĝin kiel pariza rezidejo.

Konsisto

Ekde la jaro 2004 la senato el 331 senatanoj (sénateurs):


Ekde la jaro 2010 ĝi tiel aspektos:

...daŭrigo sekvos...