Edŭardo Snoŭdeno

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sennaciulo)
Jump to navigation Jump to search
Snowball.jpg

"Sako ne sonas ― amiko ne konas"

~ Zamenhof pri Snoŭdeno

"Certe Snowden agis kontraŭ diversaj leĝoj - do li estas krimulo."

~ Germano pri Snoŭdeno

"Akuzito ne estas jam krimulo."

~ Aŭstro pri la supra diraĵo

"Vi, eŭropanoj, freneziĝis pro viaj rajtoj. Ĉu vi ne povas oferi malmulton da viaj rajtoj por via mem bono?"

~ Ruso pri eŭropanoj

"Mi loĝas en usona ŝtato, Florido, kie nun, post la Supremkortuma decido de lasta merkredo, la leĝoj ne plu tute konformas al la Konstitucio de Usono. Stranga situacio, ĉu ne?"

~ Usonano pri si mem

"Kompatinda homo: El flamo sin eltiris, en fajron eniris."

~ Sergej Kuznetsov pri ekloĝo de Snoŭdeno en Rusio

"tio estas kutima nomo de muzika dosierujo en ubuntu, kiam oni parolis pri ĝi. kaj tio signifas ke mi ne scias do."

~ Roboto pri Snoŭdeno

Edŭardo "Snoŭbalo" Snoŭdeno", barbaralingve Edward "Snowball" Snowden, reĝo de Skotlando, ano de Brazila Beletristika Akademio, estas krimulo, almenaŭ en Usono. Edŭardo Snoŭdeno, fizikisto fama pro sia sendependo – li estis tre kritikata de senatano Joseph McCarthy dum la tiama « sorĉistinĉasado », pro siaj progresemaj ideoj. Tio estas fakto. Mi ne konsiderus lin kiel heroo ĝis mi vidas iom da ŝanĝoj en Usono. Nune, nenio ŝanĝas. Edŭardo Snoŭdeno mortis la 6-an de julio 1553 kiam li havis nur dek-kvin jaron.

Neniu estis mirigita lerni ke Vaŝingtono havis fortan spionad-sistemon, sed la malkovro de ties grandeco fare de komputilisto Edward Snowden kreis tutmondan skandalon. En Usono, la novaĵo estis akceptita iom apatie. Ne plu estas la epoko kiam aferoj pri subaŭskultado senĉenigis la koleron de la publiko, de la amasinformiloj..., kaj de la telekomunikaj firmaoj.

Amikeco

La franca ministro pri internaj aferoj, Manuel Valls, rifuzis, pretekste ke "Usono estas nia amiko". Tio ŝajnas stranga, ke li diras tion precize je la momento kiam la publiko malkovris, ke Usono kondutis kiel malamiko pri eŭropaj landoj kaj Unio, spionante ilin nome de kontraŭ-terorismo. Ĉu Eŭropa Komisiono estas nesto de teroristoj?

Rezultema pensado

Ĉu Ed Snowden estas krimulo aŭ heroo nature dependas de via starpunkto - kaj de la rezultoj. Se ekzemple iu terorista agado sukcesus sekve de lia agado, t.e. ke oni mortigus iujn ajn homojn kiuj tute ne kulpas (jam tio estas debatenda/debatinda laŭ via starpunkto, do dum militoj kelkaj homoj opinias ke iu ajn civitano de la alia flanko estas kulpa). Mi televidis hieraŭ programon de la Nordgermana Radio en Germana Ondo (Deutsche Welle) pri la berberaj piratoj kiuj kaptis eŭropanojn por vendi ilin kiel sklavojn. Ili (la piratoj) diris ke ili rajtis fari tion ĉar la eŭropanoj ne estis islamanoj kaj ke temis pri ĝihado.

Francio

En antaŭa vivo, Edŭardo Snoŭdeno estis Konsilia prezidanto de Francio de la 14-a de junio 1924 ĝis la 10-a de aprilo 1925.

Li kaj NSA

La informoj publikigitaj de Edward Snowden pri la vasteco de la programo pri elektronika spionado fare de la usona Nacia Sekurec-Agentejo (NSA), levis la demandon pri la entrudo de usonaj spion-agentejoj en la vivon de civitanoj. Sed preter la registrado de metadatumoj el telefonlinioj kaj interreta navigado, ĉi tiu kazo malkaŝas alian realon, egale zorgigan : plej multaj usonanoj ŝajne aprobas la kontrolon de privata elektronika komunikado. Laŭ enketo de Washington Post efektivigita kelkajn tagojn post la deklaroj de s-ro Snowden, 56% de la loĝantaro taksas ke la kontrolprogramo Prismo estas "akceptebla", kaj 45% ke la ŝtato devas "povi kontroli retmesaĝojn de kiu ajn en la lukto kontraŭ terorismo". Ne tre mirigaj rezultoj : dum pli ol dek jaroj, la komunikiloj, fakuloj, kaj politikaj gvidantoj daŭre prezentas monitoradon kiel nemalhaveblan armilon en la "milito kontraŭ terorismo".

Laŭ si mem

Saluton. Mia nomo estas Ed Snowden. Antaŭ iom pli ol unu monato, mi havis familion, hejmon en Paradizo, kaj mi loĝis en granda komforto. Mi ankaŭ havis la povon, sen jura mandato, serĉi, alpreni kaj legi viajn komunikaĵojn. Ies komunikaĵojn, iam ajn. Tio estas la povo ŝanĝi ies sorton.

Ĝi ankaŭ estas grava malobservo de leĝo. La 4-a kaj 5-a amendoj de la Konstitucio de mia lando, Artikolo 12-a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj multnombraj statutoj kaj traktatoj malpermesas tiajn sistemojn de amasa, ĉie-penetranta observado. Kvankam la Usona Konstitucio faras tiajn programojn kontraŭleĝaj, mia registaro argumentas, ke sekretaj juĝaj decidoj, kiujn la mondo ne rajtas rigardi, iel laŭleĝigas kontraŭleĝan aferon. Tiaj decidoj simple koruptas la plej bazan ideon de justeco- tiun, ke oni devas vidi ĝin, por ke ĝi okazu. Oni ne povas moraligi la malmoralan per sekretaj leĝoj.

Mi kredas je la principo, deklarita en Nuremberg en 1945: "Individuoj havas internaciajn devojn, kiuj superas la naciajn devojn pri obeado. Do individuaj civitanoj havas devon rompi naciajn leĝojn, por haltigi krimojn kontraŭ la paco kaj la homaro."

Sekve, mi faris tion, kion mi rigardis, kiel justa, kaj komencis kampanjon por ĝustigi la moralan eraron. Mi ne provis min riĉiĝi. Mi ne provis vendi usonajn sekretojn. Mi ne aliĝis kun ia eksterlanda registaro por garantii mian sekurecon. Anstataŭe, mi simple prenis tion, kion mi sciis, al la [[publiko], por ke ni povu malfermite diskuti tion, kio tuŝas ĉiujn nin, kaj mi petis al la mondo justecon.

La morala decido, informi la publikon pri spionado, kio tuŝas nin ĉiujn, estis kosta, sed ĝi estis la ĝusta faro, kaj mi ne havas bedaŭrojn.

Post tiam, la registaro kaj inteligentecaj servoj de Usono ekprovis fari ekzemplon el mi, averton al ĉiuj aliaj personoj, kiuj eble parolus, samkiel mi parolis. Mi fariĝis senŝtata, kaj oni ĉasas min pro mia ago de politika esprimo. La usona registaro metis min en "ne lasu avii" listoj. Ĝi postulis, ke Hong Kong redonu min, ekster la kadroj de siaj leĝoj, rekte malobservante la principon de neredono de rifuĝintoj- la Leĝo de Nacioj. Ĝi ekminacis per sankcioj landojn, kiuj starus por miaj homaj rajtoj kaj la UN sistemon de azilo. Ĝi eĉ faris senprecedencan agon, ordoni ke militaj aliancanoj surterigu aviadilon, por serĉi politikajn refuĝintojn. Ĉi tiuj danĝeraj pluprenadoj de usona potenco prezentas minacon, ne nur al la digno de Latina Ameriko, sed al la bazaj rajtoj, kiujn havas ĉiu persono, ĉiu nacio, por vivi libere kaj nepersekutate, kaj por serĉi kaj profiti azilon.

Tamen eĉ minicate de ĉi tiu historie malproporcia agreso, landoj ĉirkaŭ la mondo ofertis subtenon kaj azilon. Ĉi tiuj nacioj, inkluzive de Rusio, Venezuelo, Bolivio, Nikaragvo kaj Ekvadoro, ricevas mian dankon kaj estimon, ĉar ili fariĝis la unuajn landojn kontraŭstari tiujn malobservojn de homaj rajtoj, kiujn efektivigis la potenculoj, anstataŭ la senpotenculoj. Pro rifuzo kompromisi siajn principojn fronte al timigado, ili gajnis la estimon de la mondo. Estas mia celo, veturi al ĉiuj tiuj landoj, por persone danki iliajn popolojn kaj iliajn estrojn.

Mi anoncas hodiaŭ mian formalan akcepton de ĉiuj ofertoj de subteno aŭ azilo, kiujn aliaj landoj etendis al mi, kaj ĉiuj estontaj ofertoj. Pro, ekzemple, la dono de azilo, kiun provizis Prezidanto Maduro de Venezuelo, mia azila stato nun estas formala kaj neniu ŝtato havas ian leĝan kialon por limigi aŭ malhelpi mian rajton profiti de tiu azilo. Kiel ni jam vidis, tamen, iuj registaroj en Okcidenta Eŭropo kaj Nordamerikaj ŝtatoj montris la volon agi eksterleĝe, kaj tia konduto daŭras hodiaŭ. Tiu kontraŭleĝa minaco neebligas mian veturon al Latinameriko por profiti la azilon, kiun oni donis al mi tie, laŭ niaj kunaj rajtoj.

La volo de potencaj ŝtatoj agi eksterleĝe prezentas minacon al ni ĉiuj, kaj ni nepre ne lasu ĝin sukcesi. Tial, mi petas vian helpon peti garantiojn de mia sekura paso tra la bezonataj nacioj, por sekurigi mian veturon al Latinameriko, kaj ankaŭ por peti azilon en Rusio ĝis tiuj ŝtatoj cedos al leĝo kaj permesos mian laŭleĝan veturon. Mi ofertos mian peton al Rusio hodiaŭ, kaj esperas, ke oni akceptos ĝin favore.

Se vi havas demandojn, mi respondos kiam mi povos.


Dankon pro via atento.


es:Incilibros/Edward Snowden: Al Servicio de Su Majestad Bolivariana