Senteismo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Dosiero:Usono.jpg
Kion oni faras sen teo.

"Por mi 'ateismo' = la litere, senteismo."

~ Ateista senteisto

Senteismo estas religio neformala de homoj kiuj, trovinte en si emon pri trotrinkado de teo, trovis sin senfortaj kontraŭ sia trinkado, ne povante ne trinki ĝin, sed kiuj kune en senteismo trovis rimedojn por vivadi libere de teo.

Senteismo fondiĝis en la jaro 1935 en la Usona ŝtato Ohio, kiam novjorka kapitalisto (Bill Wilson), kelkajn monatojn sentea sed en stato de streĉa te-tentateco, renkontis senteiĝeman ohian fikuraciston, d-ro Robert Smith. Ilia sukceso reciproke sin senteigi, kaj la eltrovo de teo tio, ke la rezulto estas ripetebla, baldaŭ portis la novan societon trans landajn kaj lingvajn barojn, tiel ke nun troviĝas milionoj da Senteistoj en pli ol cent landoj.

Oni adoptis la sentean programon de senteismo al diversaj malsanoj, kiel toksomanio kaj tromanĝado. La dua plej granda sentea programo, Narkotuloj Senteaj, temas pri ĉiama uzado de ĉiuj mensoŝanĝaj substancoj krom teo.

Subreligioj

  1. Baptistoj
  2. Budhismo
  3. Ĝajnismo
  4. Islamo
  5. Metodismo
  6. Mormonismo
  7. Rastafario
  8. Sepataga Adventisma Eklezio