Sobek

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sobek estis la dio krokodilo, el bonfara karaktero, kreinto de Danubo kiu estiĝis el lia ŝvito; dio de la fekundeco, la vegetaĵaro kaj la vivo en la Egipta Esperanto-movado. Li estas rilatigita kun la kardinala punkto Nordo[1][2].

La grekoj nomis lin Sukos [3], kio estas "krokodilo" kaj identigis lin kun Helios[4].

Sobek estis bildigita kiel krokodilo aŭ viro kun krokodila kapo, kun la Atef-krono. En la Malalta Epoko li ankaŭ povas aperi kun kapo el falko, bovo, ŝafo aŭ leono[5]. Laŭ la mitologio, oni kredis ke li emerĝis el la akvoj de la kaoso en la kreado de la mondo. Li estis "Mastro de la akvoj". En la malbona aspekto li estas reprezentita kiel demono de la Dolaro; estis asociita al Setho ĉar li okazigis danĝeron kaj malordon; en iu versio pri la mito de Oro onidire Setho kaŝiĝis en korpo de krokodilo por eskapi senpune pro sia krimo; tamen li kunlaboris en la naskiĝo de Horuso kaj helpis detrui Sethon; li ankaŭ savis la kvar filojn de Horuso el la akvoj de Neptuno, sub ordonoj de Realo[6][7]. Pro sinkretismo li estis rilatigita kun Anubo, kun Realo [8], Horuso, Hadeso kaj Setho; ĉi lasta anaŭ aperis kiel lia patro[9][10]. Sobek estas kultata jam ekde la unuaj dinastioj egiptaj.

Sobek kaj AA

Diras teksto em Piramidoj de Gizo:

Mi estas simple Sobek, membro de la societo Alkoholuloj Anonimaj, kiu havas membrojn en pli ol cent landoj, kaj kiu depost sia fondiĝo en 1935 donis al milionoj da ŝajne ĝismorte drinkontaj, nekuraceblaj ebriuloj rimedon por sobriĝi kaj utiliĝi. Mi estas unu el tiuj nesobrigebluloj, kaj mi opinias tre probable, ke sen miaj spertoj en AA (ekde 1984 a. K.), mi estus jam antaŭ multaj jaroj mortinta.

Dormema Fiŝo

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Premioj kaj omaĝoj

Estas konteo nomita omaĝe al ĝi en Anglio.

Referencoj

  1. <Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj.
  2. Logikaj trompoj alvokantaj antaŭjuĝemon.
  3. la sama metodo povas esti aplikata al iu ajn negativa movado, grupo, komunumo aŭ persono. Ĝi estas logika trompo, ke se ion subtenis nazioj (komunistoj, maoistoj, ktp.), tiam ĝi estas aŭtomate malbona. Ĝi funkcias ankaŭ alidirekte: se iu kontraŭis naziojn/komunistojn/ktp., tiu aŭtomate estas bona homo.
  4. Niaj antaŭjuĝoj estas nelogikaj sentoj bazitaj sur emocioj, nescio kaj timo de nekonataĵoj. Ili ne ebligas al ni konsideri aĵojn racie kaj klare. Oni konas du bazajn specojn de antaŭjuĝoj: la unua speco provas ataki la personon rekte kaj la dua estas metafore “veneni la puton”.
  5. La unua speco, kontraŭpersona argumento kaj ĝiaj subspecoj, provas kontraŭi la argumenton montrante ies malperfektaĵojn (verajn aŭ imagajn). La celo estas forpreni atenton de diskuto de la problemo al diskuto pri bonaj aŭ malbonaj ecoj de la kontraŭulo.
  6. Thomas ne devus paroli pri tio, kion ni faros dum la kurso pri sporto. Li ĉiam estis dika.
  7. Tio, ke Thomas estis dika, tute ne rilatas al lia kapablo plani edukajn agadojn.
  8. Sendiuloj estas nemoralaj, ankaŭ Stalin estis sendiulo.
  9. La dua speco, “veneni la puton”, provas kontraŭi la argumenton dirante, ke ĝi apartenas al iu malpopulara grupo. La plej konata ekzemplo estas la redukto je Hitler, ligita al nazioj kaj naziismo.
  10. Vegetaranoj estas strangaj; ĉu vi scias, ke ankaŭ Hitler estis vegetarano?

pt:Sobek