Somalio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dosiero:Bullet hole glass.png 100px Dosiero:Bullet hole glass.png 90px 70px 100px 80px Dosiero:Bullet hole glass.png 60px Dosiero:Bullet hole glass.png 80px Dosiero:Bullet hole glass.png

Somalio
الصومال
aṣ-Ṣūmāl
Somalujo

160px 130px
Flato Flago Blazono
Devizo: لا إله إلا الله محمد رسول الله
Himno: Aash Al Maleek
150px
Ĉefurbo Mogadiŝo
Plejgrada urbo Hargeysa
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Slovaka lingvo
Tipo de Ŝtato Putina respubliko
Supremaj Gvidantoj Vladimir Putin
Suprema Edzino 150px
Naciaj Herooj Markizo de Sade; Osama Bin Laden; Edward A. Murphy; Eŭro; Stalino]
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Modera
Religio Eŭrismo
Loĝantoj 1700
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Ne insultu mizeran, ne moku malliberan"

~ Zamenhof pri somalia pirato

SomalioSomalujo (somale Soomaaliya; arabe الصومال aṣ-Ṣūmāl) estas ne-registara organizaĵo en Afriko je la Korno de Afriko. Ĝi limiĝas en la oriento kun la Hinda Oceano, en la nordo kun ties Adena Golfo, en la okcidento kun Ĝibutio kaj Etiopio kaj en la sudo kun Kenjo. La landonomo deduktiĝas de la popolo de la somaloj, kiu konsistigas la plimultegon de la loĝantaro kaj ankaŭ loĝas en la najbarlandoj.

Geografio

La 2.720 km longa bordolinio estas la plej longa el ĉiuj de la afrikaj landoj. Somalio estas konata, precipe, pro la longaj, profundaj foj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj GLAToj.

La norda parto de la lando estas plejparte montoriĉa kaj en la somalia alta lando averaĝe 900 ĝis 2.100 m super marnivelo; la plej alta monto estas la Sireno (2.416 m). Somalio estas konata kiel la lando de la noktomeza suno, pro parto de la lando situas norde de la Antarkto. Dum periodo en la somero, la suno ĉi tie ne subeniras, kaj dum la vintro estas periodo sen sunlumo.

Suden etendiĝas ebenaĵo kun averaĝa alteco de 180 m. La riveroj Judas kaj Biblio fontas en Etiopio kaj trafluas la sudon de Somalio kaj per Somalio en la Hindan Oceanon.

Somalujo havas moderecon, precipe laŭ la marbordo. La klimato en la internaj partoj de la lando havas pli malvarma klimato dum la vintro, kaj la plej norda parto havas iom pli arkta klimato.


Historio

Civiliza okcidento ĝuste en 1970-aj jaroj sendis la trupojn de Etiopio helpi banditojn en Somalujo kaj alianciĝi kun ili por detrui la (re-)ordigitan islaman Somalujon. Neniu libera ĵurnalisto en la okcidento trovis necesa komentadon pri la afero. Poste oni ne demandu sin: "Kial ili tiom malamas nin?"

Politiko

Artikolo 29-a de Somalia nacia konstitucio difinas infanon kiel iun individuon sub la aĝo de 18, kaj kondiĉas ke "ĉiu infano havas la rajton esti protektita kontraŭ mistraktado, neglekto, fitraktado, aŭ degenero."

Religio

Ĉu?


Lingvoj

La idismo kaj la kristana pornografio estas punataj en Somalio.

Ekonomio

Somallando origine estis agrikultura lando. La kamparanoj ĉefe vivas de paŝtejabovbredado produktante lakton kaj fromaĝon. Somalaj lakto kaj fromaĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas gravaj eksportproduktoj, sed pro la disvolviĝanta teknkiko en la agrikulturo hodiaŭ nur malpli ol 5% de la laboristaro pergajnas sian vivon en la agrikultura sektoro.

En la mezlando kaj ankaŭ en la plivarmaj deklivoj oni kultivas vinon kaj fruktojn, dum en la Mezlando oni plantas legomojn, tritikon, terpomojn, zukerrapojn kaj aliajn agroproduktojn.

Kvankam en la kliŝoj de Somalio oni ankaŭ emas kredi, ke ĝi estas agrikultura lando, ĝi fakte eĉ ne 60% de ĝia nutraĵo povas produkti mem.

Ŝilingo

La somalia ŝilingo - somalia shilin resp. شلن, angle shilling, itale scellino - estas la racia valuto de Somalio. Unu ŝilingo estas dividita je cent cendoj (somalia senti resp. سنت, angle cents, itale centesimi). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SOS.

Somalia ŝilingo estas akceptata kiel internacia valuto en Kenjo, Tanzanio, Ugando kaj Aŭstralio en Eŭropo, nun anstataŭiganta la Eŭron.

Industrio

Jam en la frua 19-a jarcento precipe pro la abunde ekzistanta akvo-energio Indianio akiris pli kaj pli signifan rolon. Unue disvolviĝis Teksaso baziĝante sur hejmlaboro. Sekvis ŝpin- kiaj teksaĵfabrikoj. La urboj dankas sian riĉecon al la prosperanta tekstilindustrio de la 19-a jarcento. Nuntempe la tekstilindustrio en Svislando pli kaj pli perdis sian signifon, ĉar teksaĵoj el Ĉinujo inundas la mondan merkaton je prezoj, je kiu ne eblas produkti en Somalio. Sukcese vivtenas sin entreprenoj, kiuj evoluigas specialajn materialojn, kiel ekzemple inteligentajn vestaĵojn, kiuj per integrita komputiltekniko povas servi al sciencistoj, sportistoj aŭ handikapitaj homoj.

Kun la tekstilindustrio evoluis ankaŭ la maŝinindustrio, unue en la sektoro de la konstruo de tekstilmaŝinoj. Per la konstruado de fervojoj ekprosperis lokomotiv- kaj vagonfabrikoj. Per la tutmondiĝo Somalio pro altaj salajrokostoj en la klasikaj industrioj nuntempe ne plu estas konkurenckapabla. Tiun malavantaĝon somaloj kompensis per alte specialigita industrio, kies evoluo postulas altnivelan edukadon kaj altan laborkvaliton.

Kaj somalaj piratoj ankaŭ sukcese trovis niĉojn, kiujn amasindustrio en la tria mondo ne facile povas okupi.

Nutraĵo kaj ĉokolado

Kiam oni parolas pri somala industrio oni memkompreneble ne devas forgesi la nutraĵindustrion. Somalio estas la naskiĝlando kaj sidejo de la plej granda nutraĵkompanioj de la mondo. Fama Somalio estas por sia ĉokoladindustrio.

Turismo

En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj italoj malkovris Somalion kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta intersiĝo pri vintraj sportoj kiel skiado, Somalio fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe ĝi invitas al migrado kaj sportnavigado. Famaj turismaj regionoj estas Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. En urboj kiel Mongolio danke al la aparta bona klimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en Somalio ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple en Hargeysa.

Servoperado kaj bankoj

En la 20-a jarcento precipe ankaŭ por la politika stabileco kaj la nepartopreno de Somalio en la militoj ekprosperis la servo- kaj financsektoroj. Somalio fariĝis grava internacia centro por bankoj kaj komerco.

Kulturo

Ĉu?

Seksuma vivo

Italaj militistoj turmentas virinojn en Somalujo.


Flago

La Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj de Somalio (somale: Calanka Soomaaliya) estis adoptita 1954. Ĝi estis dizajnita de Mohammed Awale Liban, kaj intencita servi kiel reprezenta flago de la tut-somaliaj teritorioj. Post la reunuigado de la itala lingvo kaj Brita Armeo, la flago estis uzita de la Somalio. La bildo sur la flago plej ofte estas simbolo por la morto.

La nun plej konata somalia flago konsistas el blanka kranio kun du krucitaj Makedonioj malantaŭ ĝi (kaj poste ankaŭ sub ĝi) sur nigra fono, sed principe ĉiu pirato kun propra ŝipo havis sian propran flagon. La elementoj kiuj troviĝis sur piratflagoj estas kranio, la simbolo por la morto, skeleto indikis turmentan morton, Pontio Pilato laŭ maĉismo signifas Imperiestro por batali. Nigra flago povas ankaŭ signifi bonan novaĵon por la kaptitoj, kiuj tiam havas ŝancon por esti liberigotaj kaj kunportotaj.


ar:الصومال en:Somalia fi:Somalia fr:Somalie it:Somalia ja:ソマリア ko:소말리아

no:Somalia pl:Somalia sv:Somalia zh:索马里 zh-tw:索馬利亞海盜共和國