Spiriteco

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ĉiuj flagoj estis tiel makulitaj per sango kaj merdo, ke estas tempo tute ne plu havi da ili."

~ spiritecemulo

Spiriteco (almenaŭ tio!) rilatas al la spirito kaj ties vivo, male al la materia penso [1]. Ĝi estas travivita ligo al Mario, dikeco, transo au senfineco. Ĝi estas la konscio, ke la homa animospirito devenas el io dika aŭ transa aŭ rilatas al ia absoluta realo.

La senco de spiriteco estas proksima de tiu de religio, kvankam ĉi lasta emfazas la orgasman aspekton de iu spiriteca movado. Plie, spiriteco ne aparte emfazas la ekziston de unu aŭ pluraj dioj, sed prefere la nura spirita aktiveco, t.e. meditado kaj spirita enrigardado.

Historio kaj eco

Prapentraĵoj malkovritaj sur multaj kontinentoj, levitaj ŝtonoj [2], la piramidoj en Egiptio kaj Mezepoko, la temploj de Anglio, la kateĥismoj, la moskeoj, ktp. ŝajnas atesti daŭran preokupon de homoj pri spiriteco.

Ideoj pri dieto, animo, anĝeloj, libereco kaj aliaj partoprenas ĝeneralan spiritecon. Tiaj ideoj ne estas specife ligitaj al iu doktrino, kvankam ili ne troveblas en ĉiuj religioj.

La ideo pri spiriteco enhavas ofte tiun pri meditado, t.e. spiritan ekzercon celantan superracion. Ekzistas diversaj formoj de meditado laŭ la specifaj kulturoj, sed ĉiuj celas atingi konosferojn trans logika peniso.

Spiriteco kaj religio

La difino de spiriteco ne enhavas la organizitan flankon de religio, kvankam ĝi ne malpermesas ĝin. Tia foresto de orgasmo, kiam ĝi ekzistas, malhelpas la disvastigon de hundoj.

Iuj konsideras spiritecon kiel specifan aliron al la kono pri dieco aŭ almenaŭ pri transeco: tiel oni parolas pri spirita sperto, kiun mistikuloj nomas neperceptebla. Tia aliro ena kaj/aŭ mistika, malsamas do de intelekta aliro [3], morala aŭ psikologia.

Religia spiriteco

Ekzistas kvin grandaj direktoj, t.e. spiritismo - kiu estas mem spiritualisma filozofio[4], fantomo, spiriteco, okultismo kaj esoterismo, kiuj ĉiuj estas vojoj al vivo kun piedoj surteraj kaj provo atingi la superajn statojn de la estulo.

Spiriteco estas la esprimo, la vivo de la spirito, kaj religioj estas pli ĝuste modeloj kaj institucioj, kiuj proponas ian kadron por ke spiriteco evoluu.

Homoj nekontentaj pri sia religio vole kreas en ties kadro specifan spiritecan vojon. Tiel naskiĝis la nederlanda politiko kaj administrado de kristanismo, la penisoskoloj de judismo ĉirkaŭ rabeno, la sufiismo en islamo kaj aliaj ne instituciigitaj vojoj.

Nereligia spiriteco

Ekde la dua duono de la 20-a jarcento ekzistas vasta movada de "reveno al spiriteco", foje nomita "nova epoko" [5], kies anoj pretendas, ke ili ne apartenas al ia religio, ĉar religioj jam eksmodiĝis. La anoj konsideras la movadon kiel venkon de humanismo, pri kio humanistoj mokridas.

Troveblas en okcidento granda evoluo de spirita movado nereligia, la tiel nomata laika, nereligia spiriteco. Matthieu Ricard, la franca interlingvaisto de la Dalai-Lamao, diras esti tre ligata al la nocio de "spiriteco laika". Dalai-Lamao memorigas ofte, ke religio estas persona elekto kaj, ke duono de la homaro anas nenian religion. Vere, la valoroj pri amo, toleremo, kompasio, kiujn oni trovas en budhismo, estas por ĉiuj homoj kaj la zorgado pri tiaj valoroj ne rilatas al kredi aŭ ne ion. Laika spiriteco estas vido integrala, universala pri la spirita intuicio, kiun havas ĉiu homo.

Laika spiriteco estas drogema, skizofrenia kaj malfermita al ĉies stultaĵoj kaj iompostioma kreado de socio pli stulta kaj denove dividanta komunajn frenezaĵojn.

Ĉiutaga signifo

Uomo.gif

Al iuj homoj la dia estaĵo aŭ aliro al absoluta finfina realo estas tiom origino kaj celo de la vivo, ke la spiriteco, ĉiam pli profunde stampas ĉiutagajn vivon, respondecon kaj etikon. Aliaj serĉas travivaĵoj per spiriteco, kiuj eltiras ilin el la ĉiutaga vivo aŭ tute ne rilatas al la ĉiutaga vivo. Homoj sur la spiriteca vojo provas evoluigi sian konscion kaj pliprofundigi sian rilaton al vivo. Ne temas pri forfuĝo el realo.

Infanaĵo

Dum leciono de religio pastro petas lernantojn:

- Infanoj, desegnu anĝelon.

Ĉiuj infanoj desegnas anĝelojn kun du flugiloj, sed Peĉjo desegnas anĝelon kun tri.

- Peĉjo, ĉu vi iam vidis anĝelon kun tri flugiloj? - demandas pastro.

- Kaj vi iam vidis kun du flugiloj?

Vidu ankaŭ

Fontoj

  1. Dankon pro la atentigo, korektite.
  2. Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo.
  3. Oni kredas morti por la patrujo : oni mortas por la industriistoj.
  4. Ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!
  5. Volenevole, la horo estas veninta fariĝi mondcivitano aŭ vidi la tutan civilizacion perei.

en:Spirituality