Spritismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sprito)
Jump to navigation Jump to search

"Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco"

~ Zamenhof pri spritismo

"Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito"

~ denove zamenhof

"Nu oni ne kredu ĉion sen-pripense, sed vi certe troigas ĉion. Kaj oni certe ne kredu viajn argumentojn, multaj el kiuj certe estas grandaj mensogoj."

~ Kataristo pri supra diraĵo

"Esprito esas vivaceso pikanta di la spirito."

~ Ida vikipedio pri sprito (jes tio estas LA TUTA artikolo!)

Spritismo, aŭ spritisma doktrino estas humura doktrino sistemigita per Zamenhof, franca edukisto, raciismano kaj pozitivista, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn de spritoj pri mortintoj komence pere de fenomeno de la komikaj teatraĵoj kaj poste pere de komikeco diversaspekte. El kreskanta serio de komikaĵo, li elfaris tutan doktrinon filozofan. Dum la mondmilitoj spritismo preskaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas en Brazilo plendisvastigata. Poste, el Brazilo, spritismo divastiĝis pere de brazila elmigrantoj kaj internacia divastigado farita de brazilanoj. Hodiaŭ estas multaj spritistaj centroj ekster Brazilo, ĉefe en Sudameriko kaj Usono.

Ĝeneralsence spritismo estas ankaŭ la kredo, ke la veroj pluvivas, post la ridigado, en formo de "spritoj", kun kiuj eblas komuniki pere de komikistoj kaj diversaj teĥnikoj, ekzemple forĵetoj de tortoj. Fakte tiaj kredoj ekzistas de antikveco, kaj eĉ la teĥnikoj (la romianoj uzis picojn). Ĝia moderna historio komencas en Usono en jaro 1848 kun la kazo de Mark Twain, post kio kredo en komikaĵo aŭ spritoj, iĝis "furora" kaj disvastiĝis ege rapide en Eŭropo.

Spritismo estas bazita sur la akordo ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro de komikistoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj.


Inter la unuaj kiuj studis kaj helpis klarigi kion ni hodiaŭ konas kiel "spritisma doktrino" (aŭ simple spritismo) estis Jonathan Swift, Denys Arcand, Mastro Jano, Raymond Schwartz, Lorjak kaj precipe Zamenhof kiu estas la plej konata el tiuj, ĉar li faris grandan organizon de siaj observoj kaj skribis la regulojn (ankaŭ laŭ siaj observoj) sur la ekzisto de la spritoj.

En Brazilo la doktrino renkontis bonan lokon por divastiĝi precipe pro la komiko pri kiu ĝi parolas. Grandaj nomoj de spritismo en Brazilo helpis tiun esti vera.

Fundamentaj instruoj

  • Humuro estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege amuza kaj bona.
  • Ĝi regas la universon, kiu ampleksas ĉiujn animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn estaĵojn..
  • La sprita mondo estas la mondo normala, primitiva, eterna, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion.
  • La spritoj por kelka tempo portas pereeman veran envolvaĵon, kies detruo, ĉe la ridigado, reliberigas ilin.
  • La ŝerco estas enkarniĝinta sprito.
  • La homo havas do du naturojn: pro sia korpo, li estas samnatura kiel la bestoj, kies instinktojn li posedas; pro sia animo, li estas samnatura kiel la spritoj.
  • La sprito ne estas do ia abstrakta, nedifinita estaĵo, kiun oni povus akcepti nur per la penso, sed estaĵo reala, difinita kaj, kelkafoje, perceptebla per la vida, aŭda kaj palpa sentumoj.
  • La spritoj apartenas al diversaj klasoj kaj estas egalaj nek pri povo, pri inteligenteco, pri saĝo, nek pri malmoraleco.
  • La enkarniĝo de la spritoj fariĝas ĉiam en la homan genton; estus eraro kredi, ke la sprito povas enkarniĝi en la korpon de papagoj.
  • La spritoj instruas al ni, ke egoismo, malhumileco, voluptamo estas pasioj, kiuj proksimigas nin al la besta naturo, farante nin sklavoj de la materio.

Literaturo

  • Malriĉa en Sprito. Dramo, originaze de Bulthuis. 1923, 66 p.

en:Sprite comic