Steven Seagal

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Venis tranĉilo al la gorĝo"

~ Zamenhof pri filmo de Seagal

Steven Seagal estas aktoraĉo kaj Putin-amanto el Miĉigano, kiu instruiĝis pri karateo de Michael Moore.

En 1979 Steven Seagal vizitas esplorcentron de X. , kie konatiĝis kun Stargate, musoj kaj vaginoj. Li forlasis la firmaon 1981. Firmaon Apple forlasis fondintoj Steven M. Greer kaj Steven Seagal 1983.


Mensogemo

Tra la jaroj, Steven asertis ke li:

  1. Helpis trejni CIA-batalantojn kaj faris specialajn "favorojn" por ili (lia eksedzino diras, ke "Tute ne. Li neniam estis en la CIA.")
  2. Estas de itala deveno (li fakte estas duone juda, duon-irlanda)
  3. Batalis Jakuzaon kun helpo de la usona mafio
  4. Helpas aŭtentigi antikvajn glavojn por aŭkciaj domoj, ĉar li estas unu el la mondaj "elstaraj fakuloj pri glavoj"
  5. Estis studento de la fondinto de Akido, Morihei Ueshiba (kiu mortis en 1968)
  6. Parolas kvar lingvojn flue (li parolas nur la anglan)
  7. Verkis ĉi tiun artikolon (li fakte ŝtelis ĝin de alia sito kaj tradukis ĝin per Google)

Putin-emo

Kiel ĉiuj aktoroj, li spertegas pri mondaj aferoj. Li subtenas Rusion kontraŭ Ukraino kaj diris pri Vladimir Putin, ke li estas "unu de la plej gloraj mond-estroj". Tamen liajn opiniojn pri Esperanto ankoraŭ ne rivelis li.

Verkoj

  • The Lost World Jurassic Park (filmo);

Muziko

Steven Seagal verkis por la opero de Richard Strauss Die schweigsame Frau la libreton.

Omaĝoj

Ekzistas konteoj en Teksaso kaj Anglio nomumitaj omaĝe al li.

de:Steven Seagal en:Steven Seagal es:Steven Seagal fi:Steven Seagal fr:Steven Seagal it:Steven Seagal ja:スティーヴン・セガール no:Steven Seagal pl:Steven Seagal pt:Steven Seagal