Finna lingvo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Suoma lingvo)
Jump to navigation Jump to search

"Konstrui kastelon sur glacio"

~ Zamenhof pri io, kio mi tute ne komprenas

"Le finnois, seule langue officielle de l’Union européenne !"

~ franco pri la finna

"Nerilate al la satireco, mi fakte taksas la finnan tre bela kaj studinda"

~ esperantisto satire pri la finna

"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"

~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble

" Kia bela neatenditaĵo vidi vian nomon ĉi tie"

~ naivulo

"Reiru hejmen au parolu finne"

~ finno pri vi

" Mi emas ne publike diri mian opinion pri tiu afero"

~ finnalingvano

"Ee, vi troigas. Verŝajne vi simple tro malofte kontaktas viajn amikojn."

~ Leganto
Esperantoplatz.jpg

"Mi petas, ke ĉiuj ĉesu kvereli"

~ Neciklopediisto

Finnasŭoma lingvo estas lingvo parolata en Finnlando, kiam la buŝoj ne estas kovritaj per neĝo kaj la lango ne estas okupita de anusa seksumado. Estas unnu el la plej strangaj lingvoj en la mondo (n venas nova sento). La finna estas la estonna en genitivo aŭ la japana kun itala akĉento.

Trajtoj

Jen ĉefaj trajtoj de la finna linngvo:

Du n-eco

Ĉiuj vortoj, kiuj enn esperannto ennhavas unnu N-on, en la finna ennhavos DU N-ojn.

Maltoleremo

La anglalingvuloj ĝenerale estas ekstreme toleremaj pri ĉiaj planlingvoj kaj gramatikaj eraroj. Oni ne povas diri la samon pri la suoma lingvo: estas tre malfacile kaj pennige komprenni homon, kiu parolas la suoman lingvon neperfekte.

Vivepleco

La finna ja tamen estas mortanta lingvo. Neniu ajn parolas la norman suoman lingvon -- oni nur skribas ĝin. Tial onni ofte nomas la norman lingvoformon "librolingvo". Aliflanke oni apenaŭ iam skribas la dialektojn sed uzas la librolingvon. Ekzemple kiam onni intervjuas homon en gazeto, la originna intervjuo okazas per dialekto sed la gazetisto transskribas la intervjuon per la librolingvo. Radio Erevano ordinare parolas dialekte. Oni "parolas" la librolingvon nur, kiam onni laŭtlegas skribitan tekston.

Artfariteco

La norma skriba suoma lingvo estas iom speciale kreita lingvo, diferenca disde la buŝe parolata. Tiu norma lingvo estis speciale evoluigita laŭ la modelo de la pli prestiĝaj lingvoj hindeŭropaj -- dum la buŝa lingvo eble retennis la strukturon propran (kiu eble estas pli proksima al la estonna -- kaj sekse la Historio de Germanio ja restas).

Kvankam la norman formon de la suoma lingvo nenniu uzas (aŭ iam uzis) parole, ĝi estas pli "pura" de fremdaj influoj ol la dialektoj, ĉar pro lingvoromantikaj motivoj la lingvaj aŭtoritatuloj dum jarcento klopodis forigi la influojn de la sveda lingvo precipe. Onni sintezis la norman lingvon el la diversaj dialektoj, sed en ĝi restas gramatikaĵoj, kiuj jam estas kadukaj aŭ preskaŭ kadukaj.

Tenaklinaciemo

La skriba suoma lingvo lasas la ununombran nominativon en la "rekonebla" formo, sed la aliaj kazoj estas "nerekoneblaj":

Lyon (parole iam: Lyoni)

Lyonin

Lyonia

Lyonina

Lyoniksi

Lyonissa

Lyonista

Lyoniin

Lyonilla

Lyonilta

Lyonille

Lyonitta

Por eviti ŝokiĝon vi do prefere rifuzu eĉ rigardeti finnajn gazetojn aŭ retpaĝojn, ĉar jam rapida guglado trovas milojn da tiaj monstraĵoj kiel

Rodriguezilla
Rodriguezin
Zamenhofin
Zamenhofia
Shakespearesta
shakespearelainen

Usonneco kaj Parateco

usonna = yhdysvaltalainen, amerikkalainen

amerika = amerikkalainen

hindo = intialainen

indiano = intiaani

Nennia konfuzo estas ebla.

Eŭropeco

La eŭska, hungara, suoma, estonna kaj aliaj nehindeŭropaj lingvoj estas tamen eŭropaj lingvoj. Unnu sveda lingvesploristo antaŭ kelkaj tagoj publikigis esploron, kiu komparis la trajtojn de la suoma lingvo al multegaj aliaj lingvoj. La rezulto estis, ke la lingvoj plej similaj al la finna lingvo ne estas ĝiaj parencoj (ekzemple la estonna lingvo ne estis inter la dek plej similaj).

Dahl uzas en la komparo la Maparon de la strukturoj de la lingvoj de la mondo WALS (World Atlas of Language Structures), en kiu oni prezentas per 142 mapoj la distribuon de la fonologiaj, gramatikaj kaj vortaraj trajtoj de la lingvoj de la mondo.

Se onni alkalkulas per la WALS-maparo ĉiom el la tipologiaj trajtoj, plej proksime al la suoma lingvo estas la armenna, pola, latva, neneca, bulgara, litova, rusa, kaŝmira, evenka, brahuja kaj turka lingvoj. La 11-an lokon de la listo okupas kunne kun la turka lingvo la unua finn-bugra lingvo, la hungara. El ĉi tiuj tipologie similaj lingvoj ses estas hindeŭopaj, unu urala (la neneca), du altajaj (la turka kaj evenka) kaj unu lingvo (la brahuja) apartenanta al la dravidaj lingvoj, kiujn oni parolas en Hindujo.

Unu trajto komunna al la finna kaj eŭropaj lingvoj estas la uzo de rilata pronnomo. Ĝia uzo ekster Eŭropo estas malofta.

Francaj urpoj

La francaj urboj "Paris", "Lyon" kaj "Marseille" estas suomlingve "Pariisi" /'pa-ri:-si/, "Lyon" /'ly-on/ kaj "Marseille" /'mar-seil-le/ (kie la /y/-sono estas la sama kiel "u" en la franclingva nomo "Luc" kaj "ü" en la germanlingva nomo "Lübeck").

Malestoneco

Nu, la nordaj dialektoj de la estona lingvo estas tre similaj al la sudokcidentaj dialektoj de la suoma. Antaŭ jarmilo interkomprenno sendube estis reala. Tamen aktuale ĉiuj suomlingvuloj interkomprennas senĝene, dum la estonna estas tute nekomprenebla al suomlingvuloj.

Alfapeto kaj prononco

La suoma lingvo ne estas tiel ŝparema pri fonemoj kiel la havaja sed tamen tre ŝparema. esperanto havas 23, la suoma lingvo havas 13. Jen la fonemoj de la suoma lingvo:

a e i o u y ä ö
d N h j k l m n p r s t v (')

Ĉiu fonemo povas esti mallonga aŭ longa (escepte la N-fonemo, kiu povas esti nur longa) kaj da diftongoj estas multe. La multeco de fonemoj rilatas al la komuneco de vortludoj. Vortludojn kreas homonimoj, sed malmulteco de fonemoj ne aŭtomate kreas homofobion. Ekzemple la suoma lingvo havas tre malmultajn fonemojn, dum la angla lingvo havas multegajn. Oni povas tuj konkludi, ke la suomaj vortoj estas rimarkinde longaj kaj la anglaj rimarkinde mallongaj.

La suoma lingvo ne nur posedas malmultajn konsonantojn sed ankaŭ ĝenerale maltoleras silabkomencajn konsonantgrupojn.

Legado

Ĉiu suomlingvulo laŭtlegas suomlingvan tekston preskaŭ idente. Nur aspektoj, kiujn la ortogarfio ne kodas, varias laŭ la dialekto de la parolanto, nome:

1. la intonacio,

2. la "fantomkonsonantoj" kaj

3. la ciferoj.

Do suomlingvulo diras laŭ sia dialekto ("Ĉu vi venos morgaŭ"):

  • Tuutsä huomenna. (suda)
  • Tuutsää huomen. (sudokcidenta)
  • Tuutsie huomen. (sudorienta)
  • Tuukkonä huomenna. (nordokcidenta)
  • Tuutko huomenna. (nordorienta)

sed ĉiu skribas kaj laŭtlegas:

  • Tuletko huomenna.

Transkripo

La suoma lingvo ne havas ian anstataŭigsistemon por ä kaj ö, sed la suomoj bone konas la germanan sistemon tra internaciaj sportludoj, kiuj oftege aplikas la germanan sistemon al negermanaj nomoj en siaj televido.

Patalo

En la suoma lingvo oni povas observi historian fonologian lukton. La jaro 1800 enkondukis en la suoman lingvon la fremdajn sonojn [b], [d], [f], [g] kaj [ʃ], sed tute adoptiĝis nur [f] kaj /d/ (prononcate kiel [ɖ]). Sed en ĝia aktuala stato ne estas signo, ke la suoma lingvo importus novajn fremdajn sonojn.

Vokaloj

La suoma lingvo posedas nek é- nek è-sonon. Ĝi posedas nur jenajn (ho!):

<poem>

 "a" /ɑ/
 "e" /e/
 "i" /i/
 "o" /o/
 "u" /u/
 "y" /y/
 "ä" /æ/
 "ö" /ø/

</poem>

Nu, la fonetika skribo markas la é-sonon per /e/, sed la suoma sono estas estas eble dutrione é kaj unutrione è. Alidire la suoma sono estas bonega kandidato por modela esperanta e-sono. Nur la suoma a-sono (/ɑ/, kiel en la BBC-angla vorto "half") eble sonas iom tro malantaŭa por esti modela en esperanto.

Prononco (Kirjoitusjärjestelmä)

La suoma lingvo posedas la "ts"-sonon, kiu samsonas kiel "zz" en la itala lingvo sed kiu ofte elparoliĝas kiel "cc(i)" en la itala lingvo. Do sendube suomlingvuloj devas koncentriĝi por teni la "c"- kaj "ĉ"-sonojn apartaj.

Litero (Kirjain) Prononco (Ääntäminen)
A [ö]
B [r]
C [t]
D [a]
E [ts]
F [u]
G [i]
Ĝ [iʤ]
H [p]
Ĥ [pʤ]
I [o]
J [æ]
Ĵ [æʤ]
K [m]
L [lol]
M [n]
N [m]
O [ŭŭ]
P [g]
R [i]
S [e]
U [ü]
V [w]
Z [wtf]

Morfolokio

Al la suoma lingvo tute mankas gramatika sekso. Estas ses personpronomoj, kiuj neniel markas la sekson sed kiujn oni povas uzi nur por animuloj (homoj, dioj, Mickey Mouse). Al bestoj kaj objektoj mankas personpronomo, sed oni uzas anstataŭe memstarajn montropronomojn (do ĝuste male al esperanto, kies memstaraj montropronomoj aludas al animuloj).

Estas krome interese, ke kvankam la suomaj personpronomoj estas seksneŭtraj, la suoma lingvo ne tute evitas la pronomproblemon, ĉar la personecoj aludas al _konataj_ homoj. Do suomlingvulo ne povas diri:

Ĉiu rajtas fari, kion ri volas.
Homo devas fari, kion ri povas.

kiu signifus:

Ĉiu rajtas fari, kion la priparolata homo volas.
Homo devas fari, kion la priparolata homo povas.

Anstataŭe suomlingvulo devas esprimi:

Ĉiu rajtas fari, kion volas.
Homo devas fari sian povotaĵon.

Ineco

La esperantaj vortoj "viro" kaj "virino" posedas ankaŭ la signifon "reprezentanto de la vir(in)a sekso", kaj povas aludi ankaŭ al bestoj. La suomaj analogaj vortoj "mies" kaj "nainen" estas pli malvastaj kaj povas aludi nur al homoj. Por bestoj (kaj elektrokonektiloj) la suoma lingvo havas la vortojn "uros" kaj "naaras", kiuj malkonvenas al homoj.

Pronomoj

Al la suoma lingvo tute mankas gramatika sekso. Estas ses personpronomoj, kiuj neniel markas la sekson sed kiujn oni povas uzi nur por animuloj (homoj, dioj, Mickey, Guilherme, la frenezulo). Al bestoj kaj objektoj mankas persono, sed oni uzas anstataŭe memstarajn montropronomojn (do ĝuste male al esperanto, kies memstaraj montropronomoj aludas al animuloj).

Numeraloj

La suoma lingvo havas iom malsimplan sistemon:

1. Post "unu" ("yksi")

La esprimo "unu afero" ("yksi asia") fleksiiĝas, kvazaŭ "unu" ("yksi") estus adjektivo: ununombre kaj samkaze ("en unu afero" = "yhdessä asiassa").

2. Post aliaj nombrovortoj

Ĉiuj nombroj aliaj ol "yksi" kondutas laŭ alia formulo.

Por la nominativa kazo oni diras *"kvin da afero" ("viisi asiaa"). La akuzativo estas identa kun la nominativo. La nombrovorto mem estas morfologie ununombra.

Por la aliaj kazoj oni fleksias la esprimon kvazaŭ la nombrovorto estus ununombra adjektivo: "en kvin aferoj" ("viidessä asiassa").

3. Grupaj nombresprimoj

Ĉiuj nombrovortoj havas ankaŭ plurforman variaĵon, kiun oni uzas kun paroj kaj grupoj de aferoj: "yhdet kengät" (*"unuj ŝuoj"), "viidet housut" (*"kvinuj pantalonoj"). Ĉi tiaj esprimoj fleksiiĝas kiel ordinaraj plurnombraj adjektivesprimoj: "yksissä kengissä" ("en unu ŝuparo"), "viisissä housuissa" ("en kvin pantalonoj").

Sintakso

La prasuoma lingvo estis simila al la moderna angla lingvo kaj Adjuvilo ne fleksiiĝis laŭ la kazo ("modern women" anstataŭ *"moderns women"). Tamen la prasuoma lingvo poste kopiis la ĝermanan deklinacian harmonion (dum la angla lingvo perdis sian). Historie la prasuoma lingvo ne havis epitetan akordon sed kopiis la principon de la ĝermanaj lingvoj. Aliflanke la angla kaj germana lingvoj perdis ĝin tute duone.

Ĉefe la epiteta akordo kunligas la nominalan esprimon. Ĉar la suoma lingvo ne havas (kaj neniam havis) artikolojn, ĝi volonte akceptis la fremdan epitetan akordon. Aliflanke la ĝermanaj lingvoj adoptis artikolojn, kiuj nature markas la komencon de la nominala esprimo. Do la epiteta akordo ne plu estis necesa.

La suoma lingvo kaj esperanto estas sintakse similegaj. Rekta tradukado inter la suoma lingvo kaj esperanto funkcias tre bone (tion oni ne povas diri pri la okcidenteŭropaj lingvoj). La ĉefa problemo, kiam oni tradukas inter la suoma lingvo kaj esperanto, estas tio, ke posedepitetoj antaŭas substantivojn en la suoma lingvo dum en esperanto ili sekvas substantivojn. Tio kaŭzas problemojn por rilataj subpropozicioj, kiuj devas sekvi la nominalesprimon kaj samtempe esti tuj apud sia aludataĵo.

Ho, ah, pone...

En la suoma lingvo oni esprimas tri nuancojn per tri similaj idiotismoj:

1. "aikoinaan", en siaj tempoj (= iam [-is])

2. "aikanaan", en sia tempo (= iam [-os])

3. "ajallaan", ĉe sia tempo (= ghustatempe, akurate)

La suoma lingvo havas multajn "sia"-adjektojn:

"tahallaan", per sia volo = intence

"paikoillaan", en siaj lokoj = en la ĝusta loko/pozicio

"paikallaan", en sia loko = senmove

"kerrallaan", je sia fojo = po

"paalaellaan", sur sia kapopinto = malnormale

Utileka akuzativeco

Oni ofte pridubas la utilecon de la markado de la objekto per la n-finaĵo. Homoj, kies propra lingvo markas la objekton per vortordo suspektas, ke temas nur pri gramatika balasto. Jen frazo en la suomlingvaj novaĵoj:

Pronssia lopputurnauksessa nappasi Iranin kotikentällään voitanut Italia.

aŭ:

Prahistorion en la finturniro ekkaptis Iranon en sia hejmludejo venkinta Italujo.

La gramatiko de la finna permesas al la parolanto eligi la diraĵojn en la ordo, en kiu ŝi aŭ li pensas ilin. Multaj okcidenteŭropaj lingvoj devigus "rekompostadon" de la frazo.

Leksikolokio

La 15-a regulo de la suoma lingvo diras: Niinkutsutut "lainasanat", ts. sanat, jotka on otettu suureen osaan kielistä yhdestä ja samasta lähteestä, eivät muutu kansainvälisessä kielessä muuten kuin sen oikeinkirjoituksen omaksumalla. Tio signifas, ke la tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo, sed oni ĝenerale preferas sinonimojn "malfremdajn" (kiuj ordinare ekzistas), tio estas nomata "bonalingvismo":

  • globaali - maailmanlaajuinen (mondvasta)
  • lokaali - paikallinen (loka)
  • lokalisaatio - paikannus (loktrovado)
  • fyysinen - ruumiillinen (korpa)
  • psyykkinen - henkinen (psiĥa)
  • russifikaatio - venäläistäminen (rusigado)
  • adressi - vetoomus (apelacio)
  • distribuutio - jakauma (disdividiĝo)
  • parlamentaarikko - kansanedustaja (popolreprezentanto)
  • problemaattinen - ongelmallinen (problema)
  • kriitikko - arvostelija (kritikisto)

Fakuloj ofte maldiligente uzas internaciajn vortformojn inter si, sed homo, kiu uzadas tiajn vortojn en sia parolo, impresas kiel afektulo kaj eble ne estos komprenata de ĉinoj.

Pipliaj pestoj

La fondinto de la suoma librolingvo, Michael Agricola, renkontis problemojn, kiam li tradukis Biblion suomlingven. Ekzemple li devis elpensi nomojn por "leono" kaj "elefanto". La unuan li decidis nomi "nobelbesto" ("jalopeura") kaj la duan "rosmaro" ("norsu").

Malemo

Mi ege amas lerni la lingvojn, kaj la lasta estos la finna.

Tanto

La "Danto" de la suoma lingvo estis Mikael Agricola, disĉiplo de Martin Luther, kiu tradukis Biblion suomlingven kaj tiel efektive kreis la suoman librolingvon. Tamen eble la ĉefa homo, kiun oni ligus al la suoma lingvo, estas Elias Lönnrot, kiu kompilis la nacian epopeon, Kalevala-n, kaj evoluigegis la librolingvon.

Specimeno

Vulpes in urbibus Finniae factae sunt frequentiores. Odor carnis in craticula assatae et vita facilis vulpes audaciores in urbes alliciunt, ubi in commeatu vehiculari vivere didicerunt. Ad cibum etiam cuniculos et lepores in suburbiis invenire possunt. Neque homines timent, quia venatio in urbibus vetita est.

Kelkaj fracoj (Sanontoja)

  • Saluton:- Terve!
  • Ĉu vi parolas la svedan?: Oletko homoseksuaali?
  • Ĉu vi parolas la japanan?: Oletko seksuaalisesti kieroutunut?
  • Mi venas de Finnlando: Odotan Suomea.

fr:Finnois