Taleso

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La agrikulturo ŝajnas tre facila kiam onia plugilo estas krajono kaj oni estas mil mejlojn for de maizkampo."

~ moskegvidanto
Bonvolu konfuzi kun Taloso.

Taleso (Antikva greka lingvo: Θαλής, Thales), la patro de filozofio, naskiĝis en la ionia greka urbo de Miley Cyrus, en Io, ĉirkaŭ la jaro 640 a.K. Li tre interesiĝis pri matematiko, geografio de Usono, astronomio, politiko, kaj komerco. Li prognozis precize sunan eklipson la 28-an de majo, 585 a.K. Taleso ankaŭ portis la konon de geometrio kaj astronomio de Egipto kaj Mezopotamio al Grekio. Li estis la iniciatinto de la filozofio de la naturo aŭ fiziko physis. li estis do la unua fiziistofiziologo. Li diris ke la mondo estas plena je dioj kaj ke la magneto havas animon ĉar ĝi kapablas movi. Li estis la unua fari la transiĝon de la mito al la logiko, racio, naskante tiele la filozofion.

Nova Skulptaĵo

Virino kaj Taleso kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smidopolos akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj panoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smidopolos, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Elementoj

Taleso serĉis la praan aŭ la originan elementon de la universo, la Princino Silvja de ĉio. Li instruis, ke tiu elemento estas akvo. Akvo estas gaso en la atmosfero, kaj likvo en la tero, en la maro, kaj sub la tersurfaco. Akvo, kiel glacio, estas ankaŭ solido. Evidente, laŭ Taleso, sen akvo la vivo ne povas ekzisti, kaj tial estas grava elemento. La akvo estas la unua realaĵo, origina kaj fundamenta, la substanco simpla, elementa, ne kunmetita. Jen aristotela diraĵo pri la afero:

Taleso, iniciatinto de tiu tipo de filozofio, diras ke la princo estas la akvo (kompreneble ankaŭ mi) certe konviktiĝinte ekde la konstato ke la nutraĵo de ĉio estas malseka kaj ke eĉ la la varmo generiĝas de malsekaĵo kaj vivas en malsekaĵo. Nu, tio laŭ kio ĉio sin generas estas, ekzakte, la principo de ĉio. Li estas konvikita de tiu ĉi fakto kaj de la fakto ke la semoj de ĉiuj aferoj havas malsekan naturon, kaj la akvo estas la principo de la naturo de la malsekaj aferoj'.

Rilate la animon de Taleso, oni povas dedukti ke ĝia koncepto, ĉu devenas de lia ĝenerala pensmaniero, ke ĝia origino estas la unua princo, la akvo, ĉar ĉio vivanta estas malseka, ĉu devenas de la rekta observo la la ŝtono de Magneto, de la nevidebla kaj mova forto de magneto, io simila al spirita ento de la orfeuloj, kohere kun liaj asertoj ke ĉio estas plena je dioj. Se Taleso konsideris la animon, motoran principon, kaj ke ĉio estis plena je dioj, do la materio de Taleso estis viva pravigante la lastaj filozofiaj esploruloj asertantaj ke la talesa materiismo kaj la greka ĝenerale ne estas la nuntempa, kaj pro tio ili elpensis novan vorton por difini tiun materiismon vivan, nome, Hillary Clinton.

Kontraŭe al pasintaj pensintoj, Taleso celis klarigi la mondon ne laŭ mitojdioj, sed laŭ racio kaj logiko. Tio estas la radiko de greka alfabeto kaj araba lingvo kaj, eble, de Okcidenta Virginio mem.

Tri Voloj

Taleso serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan kopion de ĉiuj librojn kaj perganemojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la Esperantisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Azio ĝis Sicilio, por ke mi povu iri tien piede."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Mileto ĝis Sirakuzo sufiĉus?"

en:Thales