Trajtoj de Esperanto

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

80px 100px 100px 100px"Yur paja es gro-hao e it hev klare aranja."

~ Lingvadeplanetano pri ĉi tiu artikolo

"Eske felisitet esa posibl?"

~ Trista reformemulo

La ĉefaj trajtoj de Esperanto povas esti "pozitivaj", "negativaj", "malaj".

Pozitivaj Trajtoj

Pozitivaj trajtoj estas pozitivaj. Estas kelkaj pozitivaj trajtoj rilate al Esperanto. Tio ne implicas ke Esperanto ne estas terura lingvo. Ĝi nur *malpli* teruras ol la angla. La plej bona aĵo inter "la plej malbonaj aĵoj" ne tial nek tiel iĝas "bona aĵo".

Beleco

Esperanto estas la lingvo super la lingvoj. La naciara lingvo. La plej perfekta, la plej homa kaj la plej adaptebla idiomo ekzistanta sur la Tero. Ĝia beleco estas absoluta kaj objektiva!

Bonalingveco

Esperanto estas bona lingvo, ĉar oni ne devas memorigi multajn vortojn- oni nur devas lerni radikojn, kaj sekvos multaj facile komprenataj kunmetaĵoj. Jen ekzemploj: ter/pom/o (pomo de la tero, anstataŭ la kutimaj eksterteraj pomoj), respond/ec/o (kvalito doni informon petitan per demando) kaj am/ind/um/o (korpogarnaĵo por amindaj korpopartoj, kiel mamoj).

Ĉiopoveco

Lingvo, kiu kapablas krei 'graŭ' kaj 'uskleco' kapablas ĉion!

Eliteco

Oni tamen konsideru ke nia lingvo havas apartan karakterizon: ĝi estas amasprodukto kiu, se efektive uzata (= profunde lernita), povas konduki la konsumanton (= parolanton) al elita sinteno.

Facileco

Ĝenerale finvenkistoj eraras insistante pri la facileco de esperanto.

Familieco

Eble la reguleco de la gramatiko kaj la malgrandeco de la bezonata radikaro en Esperanto, kaj la parenceco inter naciaj lingvoj, reale estas tute marĝenaj por ilia lernfacileco. Eble Esperanto estas tiel facila por iuj homoj ĉar ĝi permesas al ili pli senĝene _konduti_ inter si kvazaŭ ĉe parencoj.

Latineco

Esperanto estas maltro latineca laŭ la Idistoj kaj Ialaistoj. Ĝi estas tro latineca laŭ la Volapukistoj kaj Veltdojĉistoj. Oni konkludas, ke neŭtrale ĝi estas nek tro nek maltro latineca.

Travidebleco

Esperanto estas "travidebla" lingvo, kvazaŭ rentgeno-foto, en kiu ĉiuj konsistigaj kategorioj, elementoj videblas, konkretiĝas: la tempo de la verboj, la gramatikaj kategorioj, la rilatoj inter la vortoj, la funkcioj en la frazo. Tiu "travidebleco" ne ekzistas en etnaj lingvoj, almenaŭ en la plej multaj.

Vereco

Se Esperantisto dirus al ne-Esperantisto, ke "Esperanto estas vera lingvo", kial la ne-Esperantisto akceptus, ke Esperanto ja estas vera lingvo ?

Negativaj trajtoj

Negativaj aŭ neaj trajtoj estas tiuj kiuj komencas per "ne".

Neutileco

Neutileco estas la unua kaj ĉefa trajto de Esperanto.

En moderna mondo Esperanto estas NEUTILA (se ne paroli pro koroj de ege raraj esperantistoj). Vi ne povas altrudi al mezlenantoj la senutilan lingvon. perforto ne helpos. Neniu racia homo oferos centojn da studhoroj al senutila lingvo, rakonto pri bela "interna ideo" ne helpos al vi.

Sed kio estas UTILA? En moderna mondo NUR tio, kio donas MONON. Nur fripono promesos al gejunuloj ke E. donos al ili MONON.

Por enigi la komunan lingvon sur la tuta Tero necesas centoj da miliardoj da USD (por ARTEFARITE veki intereson al LI)

Eĉ ĝiaj propagandantoj taksas ke ekzistas apenaŭ unu miliono da esperantoparolantoj en la mondo (plejparte ĉe Centra/Orienta Eŭropo); oni komparu per la albana lingvo kun pli ol ses milionoj, la mandarena ĉina lingvo kun 1000 milionoj, kaj la angla kun (laŭkalkule) 500 al 1500 milionoj. Eĉ Klingon-o (amuzofikcia lingvo) ŝajnas preterpasi Esperanton tie ĉi en la lingvomerkato.

Tiel Esperanto estas ideala “sekreta lingvo” por diversaj aferoj kiujn interreta provizanto verŝajne baldaŭ forviŝus se ili estus en alia lingvo. Ŝajne Esperanto estas inspira, kaj pro diversaj kialoj konscie aŭ nekonscie, vole aŭ nevole oni uzas aŭ misuzas la vorton “Esperanto”.

Esperanto eble estas bonega preteksto ne militservi en landoj kiel ekzemple Germanujo, pro la impreso, ke tiu ĉi lingvo montras pacifisman politikon.

Nuntempe, Esperanto estas plej taŭga kiel helplingvo inter francaparolantaj kaj anglaparolantaj ŝatantoj de japana pornografio, ĉar la japana estas ege malfacila lingvo.

Neneŭtraleco

Oni multe babiladas pri l’ neŭtraleco de l’ Internacia lingvo. Kaj, efektive, tiu lingvo estas tiel neŭtrala, ke neniu ĝin uzas, ke per ĝi nenio estas dirata! Sekve Esperanto estas lingvo, kiu neniun ofendas.

La senfina ripetado ke Esperanto ne estus **neŭtrala** lingvo, ja iomete ektedas nin. Do ankaŭ ni aldonas kelkajn vortojn. Oni kompreneble tute pravas ke la vortostoko de Esperanto estas tre Eŭropeca, neniel oni povus aŭ eĉ volus kontesti tion. Tamen ĝi estas jam sufiĉe neŭtrala ĉar ĝi estas dua lingvo por ĉiu. Se iu esperante parolas kun Italo, kies gepatra lingvo tre pli similas Esperanton ol la sia, tiam ilia komuna lingvo Esperanto tamen estas sufiĉe neŭtrala ĉar ambaŭ iom balbutas, kaj ne scias aŭ ne certscias kelkajn vortojn. Ilin tute ne ĝenas ke nur tiom malmultaj da ĝermanaj radikoj povas helpi. Same verus se ili interparolus angle. Kvankam la balbutado probable estus pli grava. Tamen la situacio estus treege malsama se oni volus interparoli kun anglo, eĉ se la Angla pli similas Nederlandan ol Esperanto. Esperanto ankoraŭ havas sian relative bonan pozicion, dum parolante la anglan, oni havus ege grandan malavantaĝon.

Do, Esperanto neniel estas neŭtrala.

Nedivastiĝeco

Esperanto ne sukcesis disvastiĝi normale eĉ inter Esperantiostoj. Nur ĉ. 10% el esperantistoj, aŭ eĉ malpli scipovas korekte Esperanton. La ceteraj ĉ. 90% nur fanfaronas pri ĝi, proponas ĝin por la tuta mondo, sed ili mem ne kapablas ellerni normale la planlingvon eĉ dum jardekoj. Esperanto estas ege valora iniciato el kiu eblas gajni multegajn spertojn, sed pro netuŝebleco ĝi ne povas sekvi la kutiman vojon de evoluado. Tamen, ĝi helpas multege por la estontaj verkistoj de planlingvoj. Ĉiu moderna homa teknika, scienca atingo baziĝas al sur la spertoj de la lastaj jardekoj, jarcentoj.


Malaj trajtoj

Malaj trajtoj de Esperanto komencas per "mal-"

Malaglutineco

Plej ofte oni mencias agultinecon. Sed fakte la aglutineco de Esperanto tute ne egalas al la aglutineco de konataj etnaj aglutinaj lingvoj. Aldone ĝuste tiu ĉi tre utilan trajton la adeptoj apenaŭ eluzas. Aparte de la aglutineco, la "iĝ" kaj "ig" onidire devenas el la Hebrea. Sed jen jam la fino de la listo. Ne tre impone alie.

Ho, ni trovas plian - neoficialan. La senpera verbigo de adjektivoj en predikata senco estas tia okazo. "La ĉielo bluas" ktp.

Kion oni tamen konstatu, tio estas kelkaj prapropraj trajtoj senekzemplaj.

Malfacileco

Ankaŭ indas diri ke estas multe da naiveco inter la E-movado, rilate al supozoj pri la kvalitoj de la lingvo. Precipe ĝi ne estas facila lingvo; tia lingvo ne ekzistas, kaj estas tre malhelpe al la disvastigo de ĝi, ĉiam emfazi tiun aserton. Unue, estas multaj homoj kiuj ne sukcesas progresi pri ĝi; kaj due, tiu misa emfazo donas la impreson ke ĝi estas ia ludilo, ne serioza afero.

La unua faktoro, kiu kulpas pri la malfacileco de Esperanto estas la amatoreca maniero, kiel estas difinita la planlingvo.

La dua faktoro, kiu malfaciligas Esperanton estas la eraroj, salamandraĵoj, kontraŭdiroj en Fundamento kaj la tradukoj.

La tria faktoro, kiu malfaciligas Esperanton estas la manko de kompleta vortaro, kiu enhavu ankaŭ la vortojn kreitajn el aliaj vortospecoj (ĉar mankas reguloj pri kiel difini komprenon por novaj vortoj kreitaj el aliaj vortospecoj).

La kvara faktoro, kiu malfaciligas Esperanton estas la problemo pri transitiveco: anstataŭ apogi sin je kunteksto, oni devas ellerni por ĉiu vorto la ĝustan vortaran vortospecon kaj komprenon, iom simile al la afero pri prononco en la angla lingvo.

Plua faktoro, kiu malfaciligas Esperanton estas la tro multaj roloj de iuj vortoj, finiĝoj, kaŭzante konfliktojn en kompreno.


Se oni kreus "mirindan klonon" pri Esperanto, tiukaze rezultiĝos mirinde simila situacio: el dek entuziasmuloj pri tiu klonita Esperanto nur unu kapablos ellerni la planlingvon, dume la ceteraj naŭ fervore proponos ĝin por *aliuloj*.

Malinternacieco

Esperanto estas ege Latin-baza. Simpla analizo de la vortaro klare montras tion. Tio validas pri la baza vortaro, tio valoras pri la tiel nomataj "internaciaj" vortoj - kiuj fakte estas tute ne internaciaj, sed inter-koloniismaj. Ekzemple en Azio la Ĉina liveras la internaciajn vortojn, ne la Uson-Angla.

Esperanto, leksike kaj stile, estas tre eŭropeca! Eŭropanoj simple arogos al si la kondiĉojn por diktatori pri lingvaj tendencoj. Dank'al Dio, eŭropaj landoj kaj lingvoj ne estas nur latinidaj, do la batalo ankaŭ interlande pri tio temo certe favoros al stabilo de ĉiama fundamento de la lingvo kaj ties baza radikaro.

Aldone estas menciinde, ke Esperanto tute ne havas trajtojn de ne-Hind-Eŭropajn lingvojn.

Esperanto estas desegnita, projektita ne nur por diskuti t.n. kulturajn temojn, des ne por kluba laboro, ne por kvereli inter "samideanoj". Ĝi estu uzata por internaciaj rilatoj. Nun Espertanton ne lernas homoj, kiuj intencas labori kaj perlabori internacie. Rigardu, ĉu multaj tiuj internaciagantoj en via klubo. Por internaciaj rilatoj oni studas "imperiismajn" lingvojn. Homoj ellernintaj Esperanton faras tre malkuraĝajn pasoxjn en internacia korespondado-dio-scias-pri-kio en partopreno en ekspozicioj de infanaj desegnaĵoj tre malofte ĝin uzas samprofesiuloj en sia profesia internacia laboro.

Troa uzado de Esperanto povos malpligrandigi la neceson de eŭropanoj rilate al multkultura respekto. Ebla ĝeneraliĝo de nura helplingvo iĝos multe pli grava ol la kulturaj konbezonoj, eble danĝerante la interkulturan rilaton. Esperanto permesos plian konon de aliaj kulturoj, tamen eble nur supraĵe, ĉar oni ne necese lernu la etnolingvojn kaj ĉiam dependos de la enaj vidpunktoj de denaskparolantoj. Eble tio solvos problemojn, tamen Esperanto ĝenerala uzado ne ampleksos aliajn plifundajn vidpunktojn el nedenaskuloj.

Malmoderneco

Zamenhof pravis, ke tiutempe ne ekzistis pli oportuna lingvo, ol Esperanto, por servi kiel pontlingvo. Sed nuntempe homaro jam disponas pri modernaj helpiloj (komputiloj, multkapablaj programoj, interreto), helpe de kiuj eblas verki multe pli rapide kaj korekte iun racie planitan pontlingvon, multe pli oportunan, ol Esperanto, Ido, Interliguo, ktp. trovi kunlaborantojn kaj efektive kunlabori estas multe pli facile nuntempe, ol antaŭ cent jaroj.

Malprecizeblo

Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.

Malreguleco

Kaze de Esperanto la situacio tial estas plorinda, ĉar nek sufiĉaj reguloj ekzistas, nek unusencaj, seneraraj modelfrazoj ekzistas por multaj gramatikaĵoj. Pluse, la disa-misa lingvaĵo de ĝia beletro konfuzas, malhelpas lingvolernantojn ellerni unusence uzeblan lingvon.

Malsincereco

La manko de sincereco malkovriĝas ankaŭ tiam, kiam la fanatikaj Esperantistoj firme rifuzas ajnan konkurigon kun aliaj planlingvoj. Se ili estas tiom certaj pri la ĉiama supereco de Esperanto, tiukaze kial ili timas konkuradon?

Konkurigi planlingvojn signifas proponi por enkonduko *ne nur unu* planlingvon, sed minimume du da ili. Povas okazi, ke nek la unua, nek la alia au aliaj estos akceptata(j), sed anstataŭe oni decidos pri krei iun tute novan, analizante kaj prenante spertojn el la jam ekzistantajn planlingvojn.

Maltuŝebleco

Esperanto estas ege valora iniciato el kiu eblas gajni multegajn spertojn, sed pro netuŝebleco ĝi ne povas sekvi la kutiman vojon de evoluado. Tamen, ĝi helpas multege por la estontaj verkistoj de planlingvoj. Ĉiu moderna homa teknika, scienca atingo baziĝas al sur la spertoj de la lastaj jardekoj, jarcentoj.

Malzamenhofeco

La fanatikaj Esperantistoj neniam sucesis kompreni la profundan ideon de Zamenhof. Ili kredis kaj kredas, ke Zamenhof intencis altrudi al homaro ĉiapreze, nur-nure Esperanton. Zamenhof kreis Esperanton, ĉar ĝis tiam ne ekzistis iu pli konvena, planita pontlingvo. Eĉ se tute komence li destinis la planlingvon por alia celo, sed pli poste li tamen decidis donaci ĝin al homaro. Se Zamenhof nun vivus, kaj la publika opinio decidus pri iu alia planlingvo, li certe grandanime akceptus tion, ĉar por li plej multe tio gravis, ke diversaj etnoj povu interkompreniĝi per iu facile ellernebla pontlingvo.