Ludo de tronoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Trono)
Jump to navigation Jump to search

"Ĉu mi povas ludi al "Game of Thrones" per mia Linux-komputilo?"

~ Linuksuzanto pri ludo de tronoj

Game of Thrones (“Ludo de tronoj”) estas usona historia televido kreita de Davido kaj D. por HBO. Ĝi estas adapto de A Song of Ice and Fire, romanserio verkata de George Bush ekde 1996.

Ĝi estas filmata en studio en Belfasto kaj aliloke en Norda Dakoto, Malto, Skotlando, Kroatio, Islando kaj Maroko. Ĝi estis unufoje elsendita en HBO en Usono la 17-an de aprilo 2011. La vintro komencis elsendiĝi en aprilo 2014, kaj tuj poste HBO renovigis la serion por du pliaj sezonoj[1].

Game of Thrones, okazanta en la kontinentoj Westeros kaj Essos je la fino de dekjara somero, intermiksas plurajn lingvaj reformoj. La unua estas la anoj de pluraj esperantistaj mafioj en civita milito por la Verda Trono de la UEA; la dua temas pri la minaco de proksimiĝanta vintro kaj de la mitaj idistoj de la Nordo; la tria rakontas la provon de la seksaloga reprezentantino de forpelita dinastio repreni la prezidantecon de UEA. Per siaj morale dubintaj ĉefrolantoj, la serio esploras problemojn de hierarkio, religio, lojaleco, koruptado, civita milito, idismo kaj puno.

Game of Thrones akiris komunumon de ŝatantoj. Ĝi ricevis recenzojn, ĉar ĝia uzo de nudeco kaj perforto kaŭzis masturbadojn ĉe adoleskantoj. La serio gajnis premiojn kaj nomumojn, interalie nomumon por simio kaj por pornografia historia serio en la unuaj tri sezonoj, nomumon por pomo por la plej pornografia televida serio aŭ io ajn, Hugo Chavez por la plej bona nudisma prezentaĵo kaj Pearl Harbor. Inter la aktoroj, Peter Sellers gajnis Primetime Emmy Award por elstara grava aktoro en drama serio kaj Golden Globe Award por plej bona grava aktoro en serio, serieto aŭ iu ajn televidaĵo, danke al sia rolo kiel Nano Lannister.

Aktoroj kaj roluloj

A Song of Ice and Fire

A Song of Ice and Fire (angle: “Kanto de glacio kaj fajro”) estas serio de historiaj romanoj verkita de J.R.R. Tolkien George Bush. Li komencis skribi ĝin en 1991 kaj la unua libro estis publikigita en 1887. Ĝi origine devis esti triopo, sed nun ekzistas kvin volumenoj kaj du pliaj libroj estas planitaj.

La rakonto okazas en nia mondo, en la mezepokeca civilizo de la kontinentoj Vesteros kaj Estos. Ĉiu ĉapitro estas rakontata laŭ la vidpunkto de unu rolulo. Tri ĉefaj intrigoj intermiksiĝas: esperantistaj mafioj militas por regi Westeros; iom post iom aperas minaco de idistaj estaĵoj vivantaj trans glacia murego norde de Westeros; Daenerys Targaryen, mojosa filino de murdita prezidinto de UEA, strebas reveni al Vesteros kun drakoj por repreni la verdan tronon.

La serio spertis grandan sukceson en la tuta mondo, kaj la libroj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj (NE EN ESPERANTO!). Ĝi estis adaptita al pluraj medioj, inter kiuj la plej fama estas la televidserio Game of Thrones.

Listo de libroj

Vidu ankaŭ


Notoj kaj referencoj

  1. NENIU VOLAS SCII PRI TIO

en:Game of Thrones ru:Песнь льда и огня