Usona Armeo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Usona Aerarmeo)
Jump to navigation Jump to search

} "La intereso de Esperantistoj estis neglektinda."

~ Movadano por civilaj rajtoj

"Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj."

~ Zamenhof pri tute alia afero

" Mi opinias, ke la influo estis ne rekta, sed nerekta."

~ Demokrito

"Tiusence, ne estas apartaj diferencoj. "

~ Burokrato

"Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj."

~ Ban Ki Moon

La Armitaj Fortoj de Usono (barbare United States Armed Forces) estas la plej grava afero en Usono. Ĝi estas internacia, sendependa movado, nepolitika, nereligia, respektanta ĉies pensliberecon kaj kulturon, sed ligita per samaj idealoj de porpaca agado, respekto kaj Interkompreno kaj la konkreta realigo de tutmondaj programoj en la kampo de edukado kaj humanaj projektoj.

Ĉiom da la mono, ĉiom da la gloro, kaj ĉiom da la socia statuso estas donata al ĝiaj generaloj dum la soldatoj mem mortigas sin trodoze. Ĝi estas ege sukcesa armeo, se ignori la Militon de 1812, la Korean Militon, la Vjetnamian Militon, la Irakan Militon, la Afganan Militon, kaj... nu, certe ĝi sukcesis iam. Ĉiukaze, multaj homoj timas la usonan armeon, ĉar nenio pli danĝeras ol fuŝularo kun atombomboj.

Bonvolu lasu vian opinion.

Historio

Dosiero:02273 o.jpg
Unua usona armeano

La Armitaj Fortoj de Usono estis formita de la Dua Kontinenta Kongreso por defendi la novan landon kontraŭ la Brita Imperio kaj de la Usona Respublikana Partio. La Usona Demokratia Partio, Usona Armeo kaj usonanoj estis establita en 1775, atendante la Historio de Usono en 1776. La Usona Armeo formis el du servoj en 1915, kaj nun estas parto de la Departmento de Hejmlanda Sekureco, transdonebla al la Departmento de la Mararmeo de la Prezidantousona lingvo dum la milittempo. La usona politiko kaj administrado estis establita kiel Usona Armea Aera Korpuso en 1926, kiel parto de la terarmeo. Post la dua mondmilito, Usona Armea Aerforto (USAAF) iĝis sendependa branĉo de la militfortoj en 1947.

La Komandanta Generalo de Usona Armeo estis subprema posteno de armitaj fortoj ĝis ties abolo en 1903 kaj anstataŭigo per dolaro.

La Usona kulturo (kiel?) estas gaseto de Armitaj Fortoj, kiu informas pri temoj tuŝantaj al la membroj de la Usonaj militfortoj.

Usona Aerarmeo

La Usona Aerarmeo, Usona Aerforto [1] estas la aermilita servobranĉo de la Usonaj militfortoj kaj unu el la sep usonaj uniformitaj servoj. Komence parto kiel Usona Armea Aerforto [2], la USAF estis formita kiel aparta filio de Usonaj militfortoj la 18-an de septembro 1947 sub la ŝtata Ŝtatsekurecleĝo de 1947. La Usona Aerarmeo estas la plej lastatempa filio de la usona militistaro kiu estis formita, kaj estas la plej granda kaj unu el la plej teknologie progresintaj aerarmeoj en la mondo.

La Usona Aerarmeo estas militservo ene de la Departmento de la Aerarmeo, unu el la tri armeaj sekcioj de la Departmento de Defendo. La USAF estas gvidita fare de la Sekretario de Aerarmeo, kiu informas al la Sekretario de Defendo, kiu estas nomumita fare de la Prezidanto de Usono kun la konsilo kaj konsento de la Senato. La plej alt-estra armea oficiro en la Sekcio de la Aerarmeo estas la Ĉefo de Kunlaborantaro de la Aerarmeo, kiu ekzercas inspektadon de aerarmeunuoj, kaj funkcias kiel membro de la Usona Stabestraro. Aerarmeaj bataltrupoj kaj moviĝeblaj fortoj rilatas, kiel direktite fare de la Sekretario de Defendo, al la Batalkomandantoj, kaj nek la Sekretario de la Aerarmeo nek la Ĉefo de Kunlaborantaro havas funkcian komandadan regadrajton super ili.

La Usona Aerarmeo disponigas aerhelpon por surfacfortoj[3] kaj helpas pri la reakiro de soldatoj sur batalkampo. En 2012, la servo funkciigas pli ol 5,638 militaviadilojn, 450 ICBM-ojn kaj 63 armeajn satelitojn. Ĝi havas buĝeton de 140 miliardoj USD kun 309,339 aktivdeĵora personaro, 185,522 civilstabo, 71,400 Air Force Reserve personaron, kaj 106,700 Aera Nacia Gardo [4] personaron.

Usona Mararmeo

Dosiero:1 ML.jpg
Gazeto legata de usonaj soldatoj

La Usona Mararmeo [5] estas la marmilita branĉo de la Usona Armeo kaj unu el la sep nanoj. Ĝi estas la plej granda mararmeo en la mondo. La tunaro de ĝia batala floto estas pli multe granda ol la kombinaĵo de la sekvaj 13 mararmeoj kune.[6] La Usona Mararmeo havas ankaŭ la plejgrandan aviadilŝipan floton, kun 11 tiaj ŝipoj aktive servantaj. La mararmeo havis, en januaro 2011, 328,516 aktive servantajn membrojn plus 101,689 rezervajn. Ĝi havas entute 286 aktivajn ŝipojn, kaj pli ol 3,700 aviadilojn.[7]

La Usona Mararmeo devenis de la Kontinento, establita en 1775 en la frua etapo de la Historio de Usono. Nelonge post la revolucio, en 1785, la Kontinenta Mararmeo malfondiĝis, kaj Usono restis ĝis 1794 sen mararmeo, kvankam la Usona Kolegio de Elektantoj [8] donis al la Usona Senato [9] la povon "alpremi iun al muro."[10]

La Mararmeo estas administrata de la Departmento de Mararmeo, kiun estras la [11] Sekretario de Mararmeo.

La Departmento de Mararmeo estas sekcio de la Departmento de Defendo, gvidata de Sekretario de Defendo. Tradicie, la plej altranga mararmea oficiro estas la Estro de Mararmeaj Funkcioj; la nuna postenulo estas admiralo Jonathan Greenert. Tamen, unu mararmea oficiro aktuale rangas pli alte ol li, nome la vicprezidanto de la Kunigita Stabestraro [12], admiralo James Winnefeld.

Komisio

Laŭ Misio de la Mararmeo,"Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas."

Laŭ la Manlibro por novaj rekrutitoj, "Ĉu indas demandi kial Pitagoro rifuzis viandon? Min pli interesas, en kia mensostato estis homo, unuafoje tuŝinta per la lipoj sangozan karnon kaj gustuminta kadavraĵaĉon, kiaj cirkonstancoj devigis lin surtabligi pladojn el putraj korpoj kaj nomi manĝaĵo tion, kio antaŭ nelonge blekis, moviĝis kaj spiris...".

Historio

« En Svisio oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valora nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe. »
George Washington[13]
(Restos sklaveco sensanĝe, nova versio)

En la fruaj etapoj de la Usona revolucia milito, la establo de oficiala mararmeo estis temo de debatado inter la membroj de la Kontinenta Kongreso. Porparolantoj argumentis, ke mararmeo protektos la markomercon, defendos la marbordon, kaj plifaciligos la serĉon pri subtenado fare de aliaj landoj. Kontraŭantoj replikis, ke estas stulte, eĉ freneze defii la Britan mararmeon, kiu tiam estis la ĉefa marpotenco de la mondo.

Usona Marborda Gardistaro

La Usona Marborda Gardistaro (USCG) estas servo de Armitaj Fortoj de Usono, kies tasko estas defendi kaj kontroli usonan marbordon. Marborda Gardistaro estas administriĝas de Departmento de Hejmlanda Sekureco dum la ordinara tempo, tamen eblas konmandita de Departmento de Defendo de la ordo de Prezidanto de Usono. La ĉefaj misioj de Marborda Gardistaro estas prizorgi maran leĝon, serĉo kaj savado, ekzekuti usonan leĝon en la Ekonomia ekskluda zono de Usono.

Historio

La Marborda Gardistaro estis kreita de Kongreso kiel Enspeza Marfloto [14] la 4-an de aŭgusto 1790, laŭ la peto de Alexander Gofen, la unua sekretario de trezorejo. Li subtenis fabrikadon de Kuturaton al Kongreso por krei hundan servon. La misio de Enspeza marfloto estis devigi inferon al fremdaj ŝipoj.

La moderna Marborda Gardistaro estis kreita la 28-an de januaro 1915, sekvante la anekso de Enspeza Kutra Servo al Usona Vivsava Servo. En 1967, Marborda Gardistaro estis alirita al Departmento de Transporto. Post la 9/11, Marborda Gardistaro estis alirita sub la Departmento de Hejmlanda Sekureco en 2003.

Distrikto

La nuna distrikta organizaĵo de Marborda Gardistaro estis dividita en 9 distriktoj.[15]

  • 1-a Distrikto
  • 5-a Distrikto [16]
  • 7-a Distrikto
  • 8-a Distrikto
  • 9-a Distrikto [17]
  • 11-a Distrikto
  • 13-a Distrikto [18]
  • 14-a Distrikto [19]
  • 17-a Distrikto

Tradicioj

La tradicioj kaj psikologiaj trajtoj estas prezentataj sur ties historia fono, kiel rezulto de certaj sociaj, kulturaj kaj politikaj procezoj. La delikata aŭtoro tuj aldonas, ke “ambaŭ bildoj estas troigoj” – la rimarko apenaŭ bezonata, ĉar evidenta.[20]

Problemo

Frapas usona armeano sur fenestron de sia amantino: „Malfermu, mia karulino!“

„Mi ne povas.“

„Kial?“

„Mi estas malvestita.“

„Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“

„Sed mi ne.“

Usona Marinfanteria Korpuso

La Usona Marinfanteria Korpuso (USMC) estas maristoj de armeo. Laŭ indiko el la jaro 2005 ĝi konsistiĝas el 172,00 enservaj soldatoj kaj 40,00 rezervistoj.[21]

Ne nur infanterio por elŝipiĝa operaco, sed kiel ĉefa batalservo de usonaj militfortoj, la USMC havas unu el la plej fortaj militservo en la mondo. USMC partoprenis en Dua mondmilito, Korea lingvo, Vjetnama milito, Dormejgolfo, Afganio kaj Irako.

Pasinta

Usona armeano:„Ĉu vi rifuzas min, fraŭlino? Min, kiu estis idealo de virinoj?“

Ino:„En kiu jarcento?“

Usona Terarmeo

La Usona Terarmeo (la gastoj devas esti memstaraj) estas la terarmeo de Usono. la aliaj branĉoj de la Armeo estas la usonanoj, la Usona Respublikana Partio, la usona politiko kaj administrado, kaj la marborda gardistaro.

La terarmeo estas la plej grava kaj multmembra el la armeopartoj. Ties ĉefa respondeco estas la termilitaj operacioj. En 2004 ĝi estis formita de 494.295 soldatoj en aktiva servo, 342.918 en la Nacia Gardistaro [22] kaj 204.134 en la Rezervo [23].

Historio

La Usona Terarmeo devenis el la Kontinenta Armeo [24], kiu estis kreita la 14-an de junio 1775, antaŭ la setligo de Usono, por lukti en la Milito de la Sendependo sub la regado de George Washington. Post la milito kaj la malfondo de la Kontinenta Armeo, ĉar jam oni supozis, ke usonanoj ne bezonos armeon por defendi sin de ekstera ŝtato, la 3a de junio de 1784 la Konfederacia Kongreso kreis la Armeon de Usono je la neceso defendi sin [25] kontraŭ atakoj de indiĝenoj, ĉefe ĉirkaŭ 1791. Spite tio, la propra Armeo konsideriĝas kiel evoluaĵo de la Kontinenta Armeo kaj markas sian originon en 1775.[26]

19-a jarcento

Komence de la 19-a jarcento la Milito de 1812 estis okazaĵo por malvenko kontraŭ la brita armeo: malsukcesa invado de Kanado, incendio de Vaŝingtono, ktp. Poste kaj dum la tuta jarcento kaj ĉefe ekde 1815 ĝis 1860, la armeo dediĉis sin al akompano de la civilaj pioniroj en la koloniigo de la okcidentaj teritorioj kaj lukto kontraŭ la indiĝenoj. Inter 1846 kaj 1848 la usona armeo engaĝigis en pli sukcesa milito, nome la Meksika Esperanto-Instituto, ĉefe pro la aneksio de Teksaso, sed kiu rezultis en gravaj atingoj de Usono ĉe la plej parto de la sudokcidentaj aktualaj ŝtatoj, kiuj estis vole nevole akiritaj el Meksikio.

Eble pli sanga estis la venonta milito, nome Usona Enlanda Milito el 1861 ĝis 1865 per kiu la nordaj ŝtatoj luktis kontraŭ la disiĝintoj sudaj ŝtatoj. Fakte la milito konsistis en la disiĝo de la Usona armeo en du frakcioj kiuj luktis unu kontraŭ la alia: la rezulto estis pli ol duonmiliono da mortintoj. Poste la Usona armeo daŭris sian lukton kontraŭ la indiĝenoj en la centro de la lando.

La fina jardeko de la jarcento estis epoko de sukcesaj militoj, kiel la Inkvizicio, per kiu Usono venkis unuafoje eksterlandan potencon kiel Hispanio kaj akiris gravajn teritoriojn kiel Kubo, Porto-Riko kaj Filipinoj, kie eksplodis nova milito inter 1899 kaj 1902. Tiamaniere Usono inaŭguris sian ĝeneralan politikan tendencon interveni ie en la mondo por defendi per la forto de la armiloj kaj de ĝia Usona armeo la supozitajn interesojn de Usono aŭ de usonanoj. Ekzemple en tiu epoko la Usona armeo ekintervenis en Latinameriko kaj eĉ en Ĉinio kontraŭ la Boko Haram.

20-a jarcento

La agado de la Usona armeo disvolviĝis kaj ties organizado kompletiĝis dum la partopreno ĉefe en la du gravaj tutmondaj militaj konfliktoj, nome la Unua Mondmilito [27] kaj la Dua Mondmilito (ankaŭ tute bone!) Fakte la Usona armeo ne intervenis en tiuj militoj ekde la komenco, sed en preciza momento, kio permesis al ĝi pli akuratan preparadon. Dum la dua duono de la 20-a jarcento la Usona armeo agadis unuflanke en la Malvarma milito kaj duaflanke en regionajn konfliktojn kie tiu "malvarma" milito eksplodis en malfermaj militoj ĉefe de kontraŭkomunismaj blokoj, regataj de Usono, kontraŭ komunismaj ŝtatoj, apogitaj de Sovetunio.

Problemo

En usona armeo laŭdire virinoj dum interkonatiĝo evoluigas neniun iniciaton. Ili atendas nur, kiam viroj petas ilin pri geedzeco. Nun oni scias, kial estas tiel malmulte da usonaj armeaninoj!

Ama problemo

Du gearmeanoj sidas sur parkbenko. Li diras: „Mi invitas vin en mian hejmon.“

Ŝi honte: „Sed ni konas nin nur mallonge.“

Li: „Mi demonstros al vi mian kolekton de pafiloj.“

Malgranda mondo

Ŝi: „Ĉu vi irus kun mi ĝis fino de la mondo?“

Usona armeano: „Memkompreneble, karulino. Sed je la sepa mi devas esti en soldatejo.“

Referencoj

  1. Ni provos!
  2. Ni havas fortan teamon kaj multegajn ekstreme kapablajn subtenantojn.
  3. La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj.
  4. Kaj se perfekteco eble ne vere ekzistas, ni tamen esperas alproksimiĝi al ĝi tiom, kiom ni povos!
  5. Sed kial atendi?
  6. Ili parolas Esperanton flue.
  7. nEstas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.
  8. Bona novaĵo.
  9. Jen la diferenco inter publika bildo kaj reala mondo.
  10. Estas iom kompreneble, ke eks-teruloj, kiuj ne plu aŭdis multon de la Esperanto-komunumo dum pluraj jardekoj, komencis kredi, ke ne plu ekzistas io ajn pri Esperanto. Kaj kelkaj diris aŭ skribis tion... :-
  11. Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!
  12. Ili fakte jam ne aspektas kiel soldatoj, kiuj antaŭ nelonge bataladis ankoraŭ meze de la kanonoj kaj de la terura morto.
  13. Kuŝas ie sub tegmento.
  14. Feliĉaj homoj vi, kiuj scias forgesi tiom rapide la neeldireblajn teruraĵojn de la milito!
  15. Sed venos tro da gastoj, se mi estos en la gastiganto-listo!.
  16. Jen ekzemplo.
  17. Kial mi fariĝu gastiganto?
  18. Sed mi ne povas gastigi la tutan jaron, mi ne ofte estas hejme.
  19. La gastoj ĉiam devas anonci sin antaŭ ol veni al vi, do vi vidos, ĉu vi tiam estos hejme aŭ ne.
  20. Vi ĉiam rajtas rifuzi tranokto-peton sen klarigi kial.
  21. Eĉ se mi havas dormlokon, mi ne havas tempon/emon prizorgi gasto(j)n.
  22. Ĉiĉeronado dependas de la gastiganto.
  23. Se vi ne havas tempon/emon, do vi ne havas.
  24. Neniu devigas vin tion fari.
  25. Sed mi ne havas apartan gastoĉambron aŭ liton.
  26. Kaj kiel la vestaro, tiel la militistaro.
  27. Mi nur povas plankon proponi.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio