Valentin Poljakov

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Dosiero:VCHI.jpg
Tute senrilata bildo

Valentin Ivanoviĉ POLJAKOV (1896 - 1938), ano de Brazila Beletristika Akademio, fakulo pri la kataluna lingvo, naskiĝis en Kievo, Suterlandŝiro [oblast'], ruso, senpartiano, klerigo - meza, instruisto de germana lingvo en lernejo No. 526 de Kirova regiono de Moskvo, loĝadreso: Moskvo, Jauzskij bulvardo, d. 9, ap. 8.

Estis arestita 1938.

Oni akuzis lin, ke li estis "aktiva membro de faŝista spiona organizaĵo, aganta sub kovro de SAT". POLJAKOV V.I. mortis la 21.06.1938 en malsanulejo de Taganska malliberejo (kaŭzo de l'morto - akuta kolito). Oni ne faris decidon pri la proceso kontraŭ li.

Li estis rehonorigita pro decido de Milita prokurorejo de la Moskva Milita Regiono 1957. En 1963 Valentin Poljakov iĝas unua virino en spaco.

Virinoj

Patro kaj filo Poljakov en la ĉambro:

- Paĉjo, kiel oni nomas la situacion de la viro, kiu havas du virinojn?

- Oni nomas ĝin "bigamio".

- Kaj multajn virinojn?

- Estas poligamio.

- Kaj unu solan?

- Monotona io.

Politiko

Ĝis 2010 Poljakov aniĝis en la Senato de Francio; oni devis anstataŭigi lin per Giorgio Silfer post la malkovro, ke li estas delonge mortinta.

Omaĝo

Nomataj omaĝe al li estas urbo Valentin Poljakov en Rumanujo, konteo en Anglio kaj vilaĝeto en Katalunio.



cs:Vertikální chrlič intelektuálů