Boris Kolker

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vojaĝo en Esperanto-Lando)
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



"Io es de accordo, mais io non crede que aquello es le problema."

~ Interlingvaisto pri ĉi tiu artikolo

"Via prelego kun reformproponoj ne konformas al la celo de la Konsultejo. Vi povas diskutigi ĝin en iu reta forumo."

~ Boris Kolker

Boris Kolker estas la Esperantisto plej fervora pri la lernlibro de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando. Li tiel amas la libron, ke li tre entuziasme reklamadas ĝin en Facebook kaj aliaj sociaj retoj. Kiam li ne reklamas siajn librojn, li havas kromlaboron kiel Akademiano.

Li naskiĝis en Rusio sed nuntempe loĝas en Siberio aŭ eble Ohio. Laŭ Jarlibro de UEA li laboras kiel kosmonaŭto por reklami sian libron al eksterteruloj. Li ankaŭ reprezentas la tutan esperantistaron de la urbo Cleveland en UEA. Li longe penis por varbi LeBron James, sed LeBron penis pli longe.

Boris estis samklasano kun la verkisto Antoni Grabowski.

en:Boris