Wesley Snipes

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Necesas konsideri la faktojn ke, unue, disponeblas neniu pruvo pri la okazintaĵoj kiel (diskrete) menciite en la artikolo."

~ George Bush

Wesley Snipes (naskiĝis la 31-an de julio 1962 en Orlando, Florida) estas usona aktoro.

Wesley Snipes plenkreskis en New York-a prahistorio ĉe sia patrino. Li studis en Altlernejo de la performaj Artoj, New York, kie li ekzercis dancon, kanton kaj aktoradon. Li studis en la Ŝtata Universitato de New York krom ekonomikon ankaŭ "teatrajn artojn".

Li dum 6 jaroj ne povis gajni sufiĉe da mono nur per la studitaj artoj, kvankam li ricevis flankajn rolojn en filmoj kaj serioj. Tiutempe li - je efiko de aŭtobiografio de ebrio - alvenis al Islamo.

Oni rimarkis lin post apero en la Muzikvideo Bad de Michael Jackson kiel en rolo de bandoĉefo[1]. Poste li ricevis rolludon je indonezia lingvo.

Li fizika apero [2] igis lin ŝatata aktoro en Nederlando. Li apartenas al la kelkaj konataj nigrulaj akcionaj steluloj.

Blade: Trinity, filmo de 2004: en la filmo aperis surskriboj en Esperanto.

Holivudaj moroj

Dosiero:RosA.jpg
Ŝia Lia avino

Suspiras sinjoro Snipes: „Tiu nuntempa modo tro rapidas. Mia patrino memoris, kie ŝi ricevis de la patro la unuan kison kaj mia filino preskaŭ ne scias plu, kiu estis ŝia unua edzo.“

Alie

Snipes: „Fraŭlino, ĉu mi povas akompani vin?“

Fraŭlino: „Ne, hejmen mi iradas principe sola. Se vi ne kredas al mi, vi iru konvinkiĝi.“

Omaĝoj

Estas urbo en Dominika Respubliko kaj konteo en Anglio nomitaj omaĝe al li.

Notoj

  1. Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.
  2. Stultulo ŝtelis mian rulseĝon.


en:Wesley Snipes