Zami

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Li parolas sen senco kaj sen interligo"

~ Zamenhof pri Zami

"Tre bona kaj interesa artikolo. Gratulon!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Tio simple ne estas vero"

~ la aŭtoro pri la supra dirajo

"No, ne vere"

~ idisto

"Dankon, ankaŭ mi jam profitas el ĝi!"

~ Eva

Zami estas komputila ludo. La heroo de la videoludo estas Zami, blakbarba senhara okulkuracisto, kiu devas salvi la princinon Sonja de la terura Beaufront kaj la idistoj, helpas lin kelkaj roluloj, ĉefe Andreo kaj Gastono.

La ĉefrolulo ĵetas akuzativajn finaĵojn, kiel ĉefa armilo, sed ankaŭ uzas ĉapelitajn literojn kaj, kiel lasta rimedo, la h-sistemon kaj la prepozicio je. Zami kreskas post manĝado de ekzemplero de la Fundamento.

Komentoj

  • Komence oni povas tute ne uzi la artikolon "la", egala por ĉiuj genroj, kazoj, kaj nombroj.
  • "Je" ne havas memstaran signifon.
  • La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.
  • La 15-a regulo permesas ke oni pruntas rimedojn de aliaj ludoj, ŝajnas tre utila, sed se oni uzas ĝin, oni devas atentiĝi kontraŭ atako de bonalingvanoj.
  • Kelkaj ludantoj kritikas la butonon "mal-", sed prestaŭ al tiuj ludantoj ĝi ŝajnas tre utila.

es:Sammy Pérez